Forumo
Temoj / Eŭropa Tago de Lingvoj / Franca lingvo
Katalin
Martin Ginette skribis:
Verboj por la pigruloj Franclingvaj verboj por la pigruloj. Ĉar la konjugacioj estas tre malsimplaj, la plej ofte eble gravas uzi la help-verbojn, kiuj ebligas la uzon de la infinitiva formo por la helpata verbo. Por la os-tempo , sufiĉas konjugacii la verbon "aller" : Mi kudros= je vais coudre= je coudrai Mi konstruos=je vais construire= je construirai Por la as-tempo, sufiĉas konjugacii la verbon "être" kaj uzi la formon "être en train de.." Mi kudras= je suis en train de coudre Por la is-tempo, en kazo de ĵusa ago, sufiĉas konjugacii la verbon "venir" kaj uzi la formon "venir de.. Mi ĵus kudris jupon= je viens de coudre une jupe Por la is-tempo, en kazo de pli antaŭa tempo, sufiĉas koni la verbon "avoir" kaj uzi la formon "avoir+ pasinta participo " J'ai cousu, j'ai construit, vous avez cousu , vous avez construit Por la kazo de samtempeco en la pasinteco, oni povas uzi "j'étais en train de.." Mi kudris, kiam mia amikio telefonis = "j'étais en train de coudre, quand mon amie a teléphoné " Dank'al la help-verboj, multaj malsimplaj verboj povas esti uzataj en la infinitiva formo, (aŭ en la formo avoir +pasinta participo) Alia ruzaĵo estas uzi la verbon "faire" kaj uzi la formon "faire+ nomo de la ago" Ekzemple anstataŭ diri "je coudrai," (mi kudros) vi diras "je ferai de la couture" (mi faros kudradon, kudraĵon) Ruzaĵo uzebla por ĉiuj verboj kaj ĉiuj tempoj Aliaj help-verboj aŭ help-formoj: pouvoir, vouloir, devoir, falloir... Vi povas lerni iliajn konjugaciojn, sed eble vi povas eskapi de ili se vi uzas la verbon esti kaj la formojn: Il est obligatoire pour nomo de la subjekto) de... Il est important pour ... de ... Il est possible pour.. de.. Il est impératif pour ... de... Il est préférable pour.. de... Le devoir de... est de... La possibilité pour ... est de ... La volonté de ... est de faire, de faire faire.;.. L'idée de ..est de faire.., de faire faire... La crainte de .. est de ... Por la kondicionalo: sufiĉas konjugacii "faire" , "être" kaj "avoir" en la kondicionala formo Mi kudrus se mi havus maŝinon Je coudrais si j'avais une machine = je ferais de la couture dans le cas où une machine serait à moi Mi konstruus se mi povus. Je ferais une construction dans le cas où il serait possible pour moi de ... J'aurais fait une construction dans le cas où ...il aurait été possible pour moi de... Mi volus= je voudrais= ma volonté serait de.. Eblus fari ... Il serait possible de faire... Eblintus ... Il aurait été possible ... (Ne ĉiam eleganta, sed sen gramatika eraro !) |
Katalin
Martin Ginette skribis:
Beau-délicieŭ-intéressant-original -pareil Bela- bongusta- interesa- originala- sama (en mia lando) Prononco: Beau: [bo kun longa o ,la lipoj antaŭen] délicieŭ: [delisjö (ö:speciala sono, la lipoj antaŭen, kelkaj lingvoj skribas ö)] intéressant: [e^teresa^ (e^ a^ :specialaj longaj e kaj a kun naza sono)] original [oriĵinal] pareil: [parej] Ĉar mi estas tre pigra, mi decidis lerni minimuman nombron de fremdaj vortoj, kiam mi iras eksterlanden. Ĉar mi opinias ke la verbojn oni povas montri per gestoj, ke la objektojn oni povas desegni, restas la problemo de la adjektivoj. Por esti afabla al miaj gastigantoj, mi lernas tiujn kvin adjektivojn kaj uzas ilin laŭ okazaĵoj kaj kun diversa nivelo de entuziasmo. Se mi estas kontenta pri bona plado, mi diras "bona!" Se mi estas tre kontenta, mi diras "bona bona! " kaj se mi estas tre tre kontenta mi diras "bona bona bona! " Vi nun havas vian unuan lecionon en la franca lingvo. Kompatu min, instrui la francan prononcadon sen fizika ĉeesto estas ege malfacile. |
Katalin
Marion Bélisle skribis:
"Aujourd'hui" [oĵurdùi'] signifas "hodiaù" en la franca. En malnova franca lingvo sufiĉis "hui", sed nun tio ne plu estas komprenata. "Hui" havas saman radikon kiel "hodiaù" en esperanto, aù "hoy" en la hispana. Laùvorte eblas traduki "au jour d'hui": "en la tago de hodiaù". Sed tion rimarkas apenaù iu, kiu uzas tiun vorton nuntempe. Eĉ tiel malmulte la signifo estas komprenata, ke kelkaj uzas por emfazi "au jour d'aujourd'hui": "en la tago de la tago de hodiaù" ! |
Sylvain
Systeme D' [sistem dee]: - Sistemo Do:
la arto elturniĝi kaj atingi bonajn rezultojn malgraŭ manko de rimedoj. Tiu arto - nomita 'debrouillardise' en la franca, estas miksaĵo de bone uzitaj rilatoj, klera uzo de la rimedoj kiujn oni jes ja havas, kapablo mem efike labori kaj krei. Franco al kiu oni demandas kiel li sukcesis realigi ion ofte respondos fiermiene 'Systeme D!' |
mat956
A la Saint Glinglin [a la sɛ̃ glɛ̃'glɛ̃]
(En la tago de Sankta Glinglin' Tiun esprimon oni uzas ŝerce por emfazi, ke io neniam okazos aŭ ke iu/io malfruas. Quand les poules auront des dents [kɑ̃ lɛ pul ɔ'rɔ̃ dɛ dɑ̃] (Kiam la kokinoj ricevos dentojn) Tiun esprimon oni uzas ŝerce por emfazi, ke io neniam okazos. Oni povas traduki ilin per "En la tago de Sankta Neniamo". Ekz: - Il viendra à la Saint Glinglin --- Li alvenos en la tago de Sankta Neniamo. (ĉu li malfruas, ĉu li neniam venos) - L'espéranto vaincra quand les poules auront des dents --- Esperanto finvenkos en la tago de Sankta Neniamo. (eble neniam finvenkos :-@ ) --------------- C'est bonnet blanc et blanc bonnet [sɛ bɔ'nɛ blɑ̃ e blɑ̃ bɔ'nɛ] (Estas ĉapo blanka kaj blanka ĉapo) Tiun esprimon oni uzas por montri, ke du aferoj aŭ umoj estas (preskaŭ) samaj (kelkfoje ŝerce). Oni povas traduki per "estas verda stelo kaj stelo verda". Ekz: Français et gréviste, c'est bonnet blanc et blanc bonnet --- Franco kaj strikemulo, estas verda stelo kaj stelo verda. (tie ĉi, ne nur ŝerce ) |
mat956
Malfacilaj francaj sonoj
U [y] Kiel la germana “ü”. Provu prononci “i” per rondigitaj lipoj, kvazaŭ vi elparolus “o” R [ʁ] Kiel Ĥ sed pli malforta kaj malpli gorĝa AN, AM, EN, EM [ɑ̃] “a” kun naza aerelfluo IN, IM ktp [ɛ̃] kaj UN, UM [œ̃] Preskaŭ samaj sonoj: „e” kun naza aerelfluo ON, OM [ɔ̃] „o” kun naza aerelfluo |
mat956
espéranto [ɛspeʁɑ̃'to]
Jen kiel oni nomas nian lingvon en la franca: senmajuskle, kun supersigno kaj - en multaj kazoj - kun antaŭmetita apostrofita artikolo. L'espéranto est une belle langue. [lɛspeʁɑ̃'to ɛt͜ yn bɛl lɑ̃g] Esperanto estas bela lingvo. Rimarku, ke en la franca, ne estas spaceto inter apostrofita artikolo kaj la sekvanta vorto. |
mat956
etc. aŭ et cetera aŭ et caetera (arĥ.) [ɛt seteʁa] /ecetera/
Traduki per ktp. aŭ kaj tiel plu Estas la sama signifo, kiel en E-o. Tiun esprimon pruntis multaj lingvoj el la latina. Tial en bona franclingva verko ĝi estas skribita kursive. |
(Eksmembro) retnula
Logikaj formoj en la franca lingvo
après, après que, pendant, pendant que, avant, avant que, dès, dès que Ĉu vi povas imagi ke franca lingvo havas kelkajn tre logikajn punktojn? Après le repas , je dormirai Post la manĝo, mi dormos Après que le repas sera fini, je dormiraiLPost kiam la manĝo estos finita, mi dormos. La vorteto "que" anoncas propozicion kun verbo, tute simple kaj nature. Komparu kun esperanto après = post après que= post kiam pendant = dum pendant que= dum ("dum ke" "dum kiam" estas apenaŭ tolerataj) avant= antaŭ avant que= antaŭ ol dès= ekde dès que= ekde kiam La esperanta lingvo posedas ekvivalentajn formojn, sed malpli logikajn. La uzo de "dum" anstataŭ "dum ke" estas la plej problema por mi. Ekzemple en tiuj frazoj Li tremis dum la oraĝo. Li tremis dum la oraĝo, escepte forta kaj terura tiun vesperon, tondris en la nokto. La manko de "ke" faras ke la verbo "tondris" venas al mi tute surprize kaj ne atendite ĉe la fino. Mi trovis ruzaĵon por solvi la problemon: meti la verbon tuj post dum. Li tremis, dum tondris en la nokto la oraĝo, escepte forta kaj terura tiun vesperon. La personoj, kiuj ne volas uzi "dum ke " aŭ "dum kiam" havas tiun solvon por helpi la legantonj. Sed malmultaj pensas uzi ĝin. Tamen konstatu ke, pri tiuj esprimoj, la franca lingvo estas tre logika. Il tremblait pendant l'orage. Il tremblait pendant que l'orage, exceptionnellement fort et terrible ce soir-là, tonnait dans la nuit. |
fringilla13
Tre plaĉas al mi (pro evidenta kaŭzo) la franca diraĵo "gai comme un pinson" - "gaja kiel fringo".
En la pola lingvo la samsignifa diraĵo estas: "wesoły jak szczygieł(ek)" [ve'soŭy jak 'ŝĉygjeŭ / jak ŝĉy'gjeŭek - la pola "y" sonas kiel la rusa "ы"] - "gaja kiel kardel(et)o". Ankaŭ bela, ĉu ne? |