Forumo

TemojMetiejoEkzerci vortordon

laszlo
afiŝita je 2010-12-16 17:56:42

Ekzercaro por instrui la neceson kaj gravecon de vortodo kaj komo

En lernoĉambro li nur studas, li alion ne faras. Sed nur li studas en ĉambro, ĉar aliuloj skribas.
Ŝi ĉiam lernis diligente, ŝi neniam pigris.
Ĉiam ŝi lernis diligente, sed aliuloj ne.
li ŝtelis, ne nur aliuloj.
Li ŝtelis, ne nur mensogis.
Ankaǔ matene pluvis, ne nur nokte.
Matene ankaǔ pluvis, ne nur neĝis.
Ŝi ankoraǔ hejme ludas, sed pli poste ŝi ludos en infanĝardeno.
Ŝi ankoraǔ ludas hejme, sed pli poste ŝi jam devos lerni hejme.
Li ja vidis ŝin, ne nur aǔdis ŝin.
Li ja ŝin vidis, ne aliulon.
Kial laboru li? - li povus eĉ ripozi.
Kial li laboru? - eĉ aliulo povus labori.

* * Atentu je la graveco de komo! * *

Kial li laboru anstataǔ aliulo? - li ne devus fari aliesan taskon!
Kial li laboru, anstataǔ (labori) aliulo? - li fakte ne devus labori, tion povas fari aliulo!

Ĉu li laboru anstataǔ aliulo? - ĉu li devus fari aliesan taskon?
Ĉu li laboru, anstataǔ (labori) aliulo? - ĉu li devus labori, se tion povas fari aliulo?

laszlo
afiŝita je 2010-12-18 16:45:39

Ekzercaro pri vortordo de adjektivoj, aktivaj kaj pasivaj participoj

Metu adjektivo(j)n al antaǔ tiu substantivo, pronomo, al kiu koncernas! Tiel viaj frazoj iĝos elegantaj, plaĉaj, kaj precipe klaraj. Viaj frazoj iĝos profesiaj ne pro devojiĝo disde klara, unusenca lingvaĵo, sed ĝuste pro klareco, unusenceco, kaj ankaǔ pro mesaĝo.
Evitu transpreni lingvaĵon de iuj ”gravuloj”, kiuj emas elstariĝi per ”nepre aparta”, precipe regul-sena lingvaĵo, ĉar vi povas krei dubsencajn frazojn, tiajn, kia estas la suba:
”Staras en ĉambro granda tablo nova.” - ĉu la tablo estas granda, aǔ la ĉambro?

Ne kredu, ke viaj frazoj iĝos ”duarangaj” aǔ ”infanecaj” tial, ĉar vi respektas konsekvence elegantan vortordon! Vi perdos nenion se vi ne sekvos la disa-misan lingvaĵon de iuj ”gravuloj”, sed male, viaj legantoj komprenos pli rapide kaj klare viajn frazojn, kaj ili ĝuos vian lingvaĵon.
Nur la aktiva(j)n aǔ/kaj la pasiva(j)n participo(j)n vi metu al post tiu substantivo, pronomo, al kiu koncernas, se al participoj apartenas kompletigoj.
”Sidas en granda ĉambro juna viro leganta libron.” - kompreneble, ĉi tiun mesaĝon vi povas esprimi ankaǔ alie, eĉ pli elegante: ”Sidas en granda ĉambro juna viro legante libron.” - t.e. ĉar la antaǔa modelfrazo estas fakte elipsa: la kompleta frazo aspektas jene: ”Sidas en granda ĉambro juna viro, kiu estas leganta libron.”
”Staris en granda ĉambro nova tablo ornamita per lignoskulptaĵoj.” - ĝi esats simile elipsa, kiel la antaǔa modelfrazo.

laszlo
afiŝita je 2011-01-02 19:56:59

Atentu pri vortordo, ĉar ĝi influas la frazomesaĝon! - kaj kompreneble, forgesu liberecon pri vortordo! :-)

Morgaǔ li ekveturos. Tiam li alvenos ĝustatempe, se ekiros frumatene. - "tiam" sugestas rilaton al "Morgaǔ li ekveturos."
Morgaǔ li ekveturos. Li alvenos ĝustatempe tiam, se ekiros frumatene. - "tiam" sugestas rilaton al "se ekiras frumatene."

blazio
afiŝita je 2011-01-02 20:49:29

Oni ekzercas (almenaŭ laŭ malnova tendenco) korpoparton aŭ personon (krurojn, min, vin, sin) pri/je/en vortordo, en uzo de reguloj de vortordo. - Supozeble Zamenhof "kreis erare" la vorton tia, tamen la tradicia normo estus almenaŭ tendence tia. Aliflanke ŝajnas ne nur vi, László, sed ankaŭ tre multaj aliaj nunaj esperantistoj, kune kun vi, simile, "ŝanĝintaj" la rekciojn de tiu verbo. Vi verŝajne pravos tiasence, ke la popola premo ŝanĝos la normon. Ĉi-punkte mi provas ĝin konservi... eble mi parolas arĥaisme... / Oni povus ĉi tie solvi la streĉon inter diversaj uzamnieroj, se oni uzus la prefikson "pri-", kiu ja povas ŝanĝi rektan objekton: ŝi ekzercas lin pri akuzativo, sed: ŝi, ili priekzercas akuzativon. La oficira ekzercas soldatojn pri/en/je marŝado: Ili priekzercas marŝadon. Fakte, ĉi tia uzo estas malofta, sed la formo estas bone derivita. - La rekcio de la vorto praktiki estas (bonŝance) simila al tiu de la hungara verbo gyakorol: Ni praktikas senpagan riparadon de infanaj veturiloj, lastatempe; tiu kuracisto aliloke praktikas rentgenadon. Tamen la signifo de praktiki ne estas fari ion por alproprigi tion, do tiu verbo ne estas uzebla je tre vasta senco...

blazio
afiŝita je 2011-01-03 12:58:59

Kanteto kun rekcioj de la verbo ekzerci: http://www.ipernity.com/blog/34592

laszlo
afiŝita je 2011-01-03 13:17:49

Tamen, mi preferas trejni mian korpon, kaj ekzerci paroladon (en fremda lingvo), vortordon (ĝian uzon), ktp. :-)

Sed kutimoj kaj deziroj ja malsamas...

blazio
afiŝita je 2011-01-03 16:19:14

Ehe... (laŭ L.L. ZAMENHOF). Ples ... (Laŭ Karolo PIĈ. Mi komprenas la aferon. (Pli longa esprimformo).

laszlo
afiŝita je 2011-01-03 17:27:17

Malgrandeta korekto:
La malsuprajn frazojn ne mi skribis, sed ne gravas. :-)

”Jes, la pozicio de eĉ, nur havas rolon, kvankam ĝi estas tamen malpli definitive fiksita, ol - mi diru - pozicio de la artikolo.”
”Petik certe pererus: Ŝtelis eĉ li. Ĉiuokaze, laŭ mo la tradicia normo permesas ĉi tie ambaŭ formojn, kaj emfaczo ĉe la fino certe estas konvena. Vi prave atnetigas, ke pozicio de eĉ (nur ks.) estas grava. Ĉe detala priskribo oni devus uzi plurajn (mi petas pardonon pro la pluralo) ŝtupojn de "nepreco". ”

- - - - - - - - -

Esence, plej ofte eblas paroli ne pri erara vortordo en si mem, sed pri vortordo, kiu komunikas alion, ol kion la aǔtoro intencis. Fakte ankaǔ tio estas eraro, sed ne gramatika.
Mi ne postulas certan vortordon, kiu plaĉu al mi, sed iun vortordon, al kiu estu asociita ia difinita mesaĝsenco, kaj tiu vortordo estu ĉiam respektata por tiu senco de mesaĝo.
Laǔ mi, eblas difini ankaǔ tian normon, ke vortoj kiuj koncernas al iu alia vorto, staru ĉiam (sed absolute ĉiam!) post tiu vorto, al kiu koncernas: ekz. ”li ankaǔ”, ktp.
Sed post la difino de tia normo, oni jam respektu ĝin, ĉar alie estiĝos babela lingvaĵo! :-)

blazio
afiŝita je 2011-01-03 17:29:47

Jes, la pozicio de eĉ, nur havas rolon, kvankam ĝi estas tamen malpli definitive fiksita, ol - mi diru - pozicio de la artikolo. - Ekzercaro por instrui la neceson kaj gravecon de vortodo kaj komo. Petik certe preferus: Ŝtelis li. Ĉiuokaze, laŭ mi la tradicia normo permesas ĉi tie ambaŭ formojn, kaj emfazo ĉe la fino certe estas konvena.(Johano Petik postulus tion, ne: Johano Petik tion postulus. Vi prave atentigas, ke pozicio de (nur ks.) estas grava. Ĉe detala priskribo oni devus uzi plurajn (mi petas pardonon pro la pluralo... de plura) ŝtupojn de "nepreco". Iam neobeo nur ŝanĝas stilvarolon, iam ĝi produktas formon, kiu "ne apartenas al la lingvo". Tiaj aferoj ja prezentas "kvalitajn diferencojn".
laszlo skribis:
Ekzercaro por instrui la neceson kaj gravecon de vortodo kaj komo

En lernoĉambro li nur studas, li alion ne faras. Sed nur li studas en ĉambro, ĉar aliuloj skribas.
Ŝi ĉiam lernis diligente, ŝi neniam pigris.
Ĉiam ŝi lernis diligente, sed aliuloj ne.
li ŝtelis, ne nur aliuloj.
Li ŝtelis, ne nur mensogis.
Ankaǔ matene pluvis, ne nur nokte.
Matene ankaǔ pluvis, ne nur neĝis.
Ŝi ankoraǔ hejme ludas, sed pli poste ŝi ludos en infanĝardeno.
Ŝi ankoraǔ ludas hejme, sed pli poste ŝi jam devos lerni hejme.
Li ja vidis ŝin, ne nur aǔdis ŝin.
Li ja ŝin vidis, ne aliulon.
Kial laboru li? - li povus eĉ ripozi.
Kial li laboru? - eĉ aliulo povus labori.

* * Atentu je la graveco de komo! * *

Kial li laboru anstataǔ aliulo? - li ne devus fari aliesan taskon!
Kial li laboru, anstataǔ (labori) aliulo? - li fakte ne devus labori, tion povas fari aliulo!

Ĉu li laboru anstataǔ aliulo? - ĉu li devus fari aliesan taskon?
Ĉu li laboru, anstataǔ (labori) aliulo? - ĉu li devus labori, se tion povas fari aliulo?

laszlo
afiŝita je 2011-01-03 18:06:10

Ĉiuokaze, laŭ mi la tradicia normo permesas ĉi tie ambaŭ formojn
- - - - - -

Sed ne temas pri tio, kion permesas normo. La esenco de vortordo estas konvencio por certigi tion, ke la ricevanto de mesaĝo komprenu ĝuste tion, kion la sendinto de la mesaĝo intencis komuniki.

Konvencio valoras ion nur tiukaze, se ĝi estas konata kaj respektata fare de ĉiuj, kiuj uzas la saman komunikilon.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.