Forumo
Temoj / Metiejo / Ekzerci vortordon
![]() |
(Eksmembro) blazio
Se vi vere postulas absolutan unusencecon: tio ne eblas (ĉiu persono havas alian nociaron, finfine, kvankam kun komunaj trajtoj). Se vi celas unusencecon (nur) sintaksan, tio (iagrade) estas ebla, sed tio laŭ mi postulas pli da ŝanĝoj, ol vi pensas. Sintakson tian certe oni povas krei por lingvo nehoma, por komputila/maŝina interlingvo, ekzemple (konideru la sistemon DLT). Por homa lingvo tia sistemo eble estus tro balasta. Ofte troan precizemon oni eĉ malŝatas (oni mokas precizaeman eksplikon de "evidentaĵo"
![]() ![]() |
![]() |
laszlo
”Se vi vere postulas absolutan unusencecon: tio ne eblas (ĉiu persono havas alian nociaron, finfine, kvankam kun komunaj trajtoj). Se vi celas unusencecon (nur) sintaksan, tio (iagrade) estas ebla, sed tio laŭ mi postulas pli da ŝanĝoj, ol vi pensas. ”
- - - - - - - - - - - - - Ne, tio ne postulas pli da saĝeco, sed bezonas eviti publikigi erarajn modelfrazojn el litaraturo agnoskita fare de lingvaj respondeculoj. Se lingvolernantoj alfrontus en literaturo kaj ĉe ”eminentuloj” nur gramatike korektajn frazojn (ekz. ne erarajn, aǔ prisilentitajn elipsajn, ”mallongigitajn”, fuŝajn frazojn), tiukaze oni alproprigus korektan, racian lingvaĵon, eĉ sen esti ili mem racie pensemaj personoj. Pro la ĝenerala fuŝa lingvaĵo ĉe Esperanto-parolantoj respondecas unue la aǔtoroj de lernolibroj, kiuj ne filtris la kontraǔdirojn, erarojn de Z., kaj due, iuj ”eminentuloj”, kiuj klopodas formi Esperanton laǔ la modelo de esceptoplenaj, idiomaĵplenaj etnolingvoj. |