Forumo
Temoj / Metiejo / Akuzativo aǔ prepozicio?
laszlo
Indas klopodi ne transpreni tiun malsaĝan lingvouz-kutimon propagatan de Fundamento, nome, ke la prepozicio ”al” interŝanĝeblas per la akuzativa finiĝo , dume Fundamento ne liveras regulojn por tia uzado.
Espereble vi ne preferas lerni dekojn da esceptoj, do vi bezonas lingvouzadon, kiu estu regulita per malmultaj, sed firmaj reguloj, kaj tre malmultaj esceptoj: ”donaci al vi” ne estas sama al ”donaci vin” - kaj inverse ”aĉeti al vi” ne estas sama al ”aĉeti vin” - kaj inverse ”proponi al vi” ne estas sama al ”proponi vin” - kaj inverse ”porti al vi” ne estas sama al ”porti vin” - kaj inverse ”trovi al vi” ne estas sama al ”trovi vin” - kaj inverse ”elekti al vi” ne estas sama al ”elekti vin” - kaj inverse ”doni al vi” ne estas sama al ”doni vin” - kaj inverse ”rakonti al vi” ne estas sama al ”rakonti vin” - kaj inverse ”voki al vi” ne estas sama al ”voki vin” - kaj inverse ”priskribi al vi” ne estas sama al ”priskribi vin” - kaj inverse ”montri al vi” ne estas sama al ”montri vin” - kaj inverse ”desegni al vi” ne estas sama al ”desegni vin” - kaj inverse” ktp. Do, por ne kompili stulte, indas forgesi tiun nepripensitan, tiacelan uzadon de akuzativo. La prepozicioj ”al” aǔ ”por” tute sufiĉas por tiaj mesaĝesprimoj, do ne necesas klopodi esti pli ”profesia” per tia superflua (ofte eĉ ridinda) uzado de akuzativo. Bv. memori tion: ”Simpla afero estas grandioza afero!” Kompreneble, se akuzativo vere necesas por ĝusta kompreno, do uzu ĝin! |
tukero
Mi ankaŭ neniam ŝatis la uzadon de la akuzativo en dativa funkcio. Ĝi verŝajne fontas el la latina akuzativo de vojaĝa celo (Romam = "al Romo, Romon", do estas eventuale interfero pere de la tiama studenta medio. Mi ĝin rigardas kiel obsoletan kaj kiel moderna kursgvidanto neniam instruas ĝian produktivan uzadon.
La uzadon de "por" kiel samvaloran alternativon de "al" mi same neniam instruos, ĉar ĝi estas esprimmaniero uzata en neniu de mi lernita lingvo, kaj ĉar ĝi pro la ekzisto de "al" estas absolute superflua kaj malsimpliga. |
laszlo
Ekstremismo neniam estas saĝa konsilanto.
Mi neniam asertis tion, ke la prepozicio "al" estas ĉiukaze anstataŭebla per "por": Eblas diri: "Mi diras ŝercon por vi." anstataŭ "Mi diras ŝercon al vi." Sed estas erare diri: "Mi veturas por Parizo." anstatau "Mi veturas al Parizo." |
tukero
Tre bona diraĵo. Mi tamen ne asertis ke vi asertis tian "ĉiukazecon". Mi ĵus estis vizitinta la fadenon, en kiu vi asertis ke "mi dankas por vi" estas samsenca kiel "mi dankas al vi", kaj ĉi tion mi neniam instruos.
|
tukero
Cetere, mi diras ŝercon al iu, por amuzi tiun. Mi diras ŝercon por iu, se tiu mem ne povas aŭ ne kuraĝas.
|
laszlo
Kara tukero bv. provi ”kontentigi” la transitivajn verbojn:
”por amuzi tiun” - amuzi ”tiun” kiun? postmetu bv. la personon, kiun vi deziras amuzi. ”se tiu mem ne povas aŭ ne kuraĝas” - ne kuraĝas kion (fari, diri, elpensi, ktp.)? Jes, Zamenhof ne estis tiomgrade fakulo, ke li sciu, ke verboj en vortaroj devas esti markitaj laǔ transitiveco. Tial li ne pensis pri tio, ke en Universala Vortaro verbojn decas marki laǔ transitiveco. Sed vi ja estas pli klera, ol Zamenhof, do vi deva sscii, ke transitivaj verboj postulas objekton... |
tukero
Ĉar mi estas - simile - klera kiel Zamenhof, mi scias ke ĉiuj lingvoj, kiujn mi lernis, uzas elipsojn en la formo de pronomoj. Tiun fakton trejnanto de instruontoj devas regi.
|
tukero
Jes, decas marki verbojn laŭ transitiveco, kio almenaŭ grandparte okazis en (N)PIV.
|
tukero
Ĉu via "patrinlingvo" ne uzas tiajn elipsojn? Estu certa ke mi tion kontrolos.
|
laszlo
Lingvoj neniam uzas elipsojn. La malzorgemaj lingvouzantoj kutimas uzi elipsajn frazojn. Ankaǔ en dialoga lingvo-stilo estas tolerata la uzo de elipsaj frazoj, ĉar la kunteksto de la respektiva dialogo eventuale povas helpi onin percepti la ĝustan mesaĝon.
Mia patrinlingvo estas etnolingvo, do maltaǔga por esti pontlingvo por nepoliglotoj. Esperanto (aǔ ajna planlingva pontlingvo) devas esti skemeca, sena de superfluaj komplikaĵoj, do pli facile lernakirebla, ol iu ajn etnolingvo. |