Forumo
Temoj / Tipaj lingvaj eraroj / Prononcproblemoj de parolantoj de diversaj lingvoj
tukero
Katalin
afiŝita je 2011-11-06 15:42:50 Spaco por hejmtaskoj de RITE-anoj pri FONETIKO. Ankaŭ aliaj membroj povas alparoli la temojn. --- Kara Katalin, mi proponas disigi la fadenon en fonetiko kaj akcento. La fadenoj emas tre ofte disflui pro saltado inter la temoj. Poste unu dominas kaj la alia neglektiĝas. --- |
tukero
laszlo
afiŝita je 2011-11-06 17:36:17 Mi tiel opinias, ke prononco estas lasta afero pri kiu lingvolernantoj devas zorgi. Tio eble validas por hungaroj, kies fonemaro estas eĉ pli granda ol la Esperantlingva. Por lingvoj kies fonemaro estas malpli ampleksa la problemo estas grava ne nur por memlernanto, sed ankaŭ por instruantoj el ties lingva medio. En la hindeŭropaj lingvoj Esperanto, angla, franca, germana, hispana kaj rusa, la averaĝa nombro da fonemoj estas 25. Esperanto kaj la angla havas unu pli, la germana kaj la rusa 2 pli, la franca unu MALpli kaj la hispana eĉ 4 MALpli. Eble finnugristo povus kontroli la rilaton inter la finna kaj la hungara – mi taksas ke ĝi estus simila kiel inter la germana kaj la hispana. Tre grava estas la kapablo klare distingi inter „minimumparoj“: sago – sako, tigo – tiko, sono – zono, kaj eĉ pli grandaj grupoj: beko – peko pego ktp. Oni prefere ne subtaksu la lingvan relativecon tiukampan. Prononco estas klare regulita en Esperanto: akcenton ricevas antaǔlasta silabo. Mi persone ĉi tie ne okupiĝos pri la akcento. ---. Bedaǔrinde multe pli gravaj aferoj ne estas tiel klare regulitaj, kiel prononco, aǔ eĉ tute ne estas regulitaj en Esperanto. Mi opinias ke forumanoj mem decidu, kiuj aferoj por ili momente estas gravaj. Alie ili ne demandus en la tiutema fadeno. Ilin de demandas tiujn, kiuj ne interesiĝas pri ilia problemo. --- Do lasu prononcon tute laste, kaj anstataŭ tio, klopodu gajni rutinon ekz. pri racia uzado de vortordo ĉe vortoj, kiuj donas diferencajn mesaĝojn funkcie de sinsekvo de vortoj. Jen denove devojigo al problemo de alia forumano. Vortordo ankaŭ devus esti alia fadeno. --- Tamen svedoj kaj finnoj scipovas enviinde bone anglan lingvon. En angla lingvo ja ekzistas vorto ”enjoy” kiu enhavas Esperantan ”ĝ”: [inĝoj]. Prononci ”ĵ” kiel ”ĝ” ne kaǔzas problemon, ĉar ne ekzistas du tiaj Esperantaj vortoj, kiuj diferenciiĝu nur per ”ĵ” aǔ ”ĝ”. --- Por HUNGARO ne problemo, ĉar la hungara havas „zs“ = „ĵ“. Per antaŭmeto de „d“ facile formiĝas „ĝ“. Svedoj kaj finnoj devas helpi al si per „dj“, en la hungara „gy“, se mi ne mislegis. --- Do, se svedoj kaj finnoj povas prononci bone anglajn vortojn, ili ja povas prononci bone ankaǔ Esperantajn vortojn. Ĉu mi eraras? --- Ne – sed tio estas postulo esti poliglotoj, kion vi aliloke kondamnadas. |
tukero
muminjo
afiŝita je 2011-11-06 16:05:20 Dua problemo kun la prononcado okazas ĉe la akcento. En la finna lingvo la akcento ĉiam estas en la unua silabo de la vorto. Necesas kutimiĝi, ke en Esperanto la akcento estas ne en la sama silabo kiel en la finna lingvo. ---La plej grava afero estas, ke nur unu silabo estas fiksita kiel portanto de la akcento. En aliaj lingvoj la akcentata silabo estas alie asignata kaj, plej ofte, ne centre, kiel en la finna kaj Esperanto, sed tre diverse, kiel en la angla kaj rusa lingvoj. En iuj lingvoj ne la unuopa vorto, sed la tuta frazo havas nur unu akcenton. Eĉ tio validas nur, se la akcento entute ludas rolon en la lingvo. --- Alia problemo rilatas al tio, ke en la finna lingvo la frazmelodio estas tre monotona eĉ se temas pri demanda frazo. ---En ĉiuj lingvoj kun centra akcento tia monotoneco minacas, sed ĝi estas eltenebla, se oni vere volas havi internacian lingvon.--- Al finnlingvulo sentiĝas iel nenatura troigo altigi la frazmelodion simile kiel alilingvuloj altigas. Tio okazigas etan problemon en esperantaj demandofrazoj. ---Tia „altigo“ estas ankaŭ tute superflua por finnoj, ĉar ĝi ne estas deviga en Esperanto. Nur la dinama centra akcento estas deviga. La frazmelodio de Esperanto estas neŭtra, kvankam multaj lingvanoj projekcias siajn nacilingvajn kutimojn sur la internacian lingvon. Demandoj estas indikataj per la demandvortoj „ĉu“ kaj la „k-demandvortoj“ de la korelativa tabelo. La intonacio havas tiom da diversaj funkcioj en diversaj lingvoj, ke ĝi ne estas tiel facile unuecigebla, kiel la akcento. --- |
tukero
bojana
afiŝita je 2011-11-10 17:58:11 En diversaj lernolibroj estas skribita ke estad nur unu akcento, je antaŭlasta silabo. Tamen, ie, ĉimomente mi ne rememoras kie, mi legis ke ekzistas du akcentoj en Esperanto: pli longa kaj mallonga. Krome mi prononcas vorton "ONI" kun longa akcento (vere mi ne scias kial, sed tio aspektas al mi logike), kaj mia instruisto admonis min ke mi eraris. Pri kio temas rilate al du akcentoj? Helpu fakuloj, mi petas. ---La longeco de vokalo en Esperanto havas nur alofonan efikon (do estas nuanco de la sama vokalo, kiu estu nek longa, nek mallonga). Alofonoj apenaŭ endanĝerigas la komunikadon.--- |
Altebrilas
Al tukero: mi ne komprenas, kial vi diras, ke la franca havas nur 24 fonemoj. Estas almenaŭ 29, se oni kunfandas "é" kaj "è", "o" kaj "au", "gn" kaj "ni" (kiel en "nier" ) , "eu" kaj muta "e", ktp.
Konsonantoj: b d g p t k v z j f s ch m n r l Vokaloj: a an é eu i in o on ou u Duonvokaloj: w y u (kiel en "nuit" ) |
tukero
Dankon pro la indiko. Efektive mi prenis la ciferojn el ali-cela tabelo. Tamen mi konstatas ke mia materialo estas reviziienda kaj mi poste revenos al la temo.
Kore salutas Tukero |