Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojAkcento en Esperanto

tukero
afiŝita je 2012-01-02 21:28:25

Ekzistas Esperanto-grupoj kie okazas periode lingvaj ekzercoj, dum la krokodilado okazas ekster la kunvenejo.

tukero
afiŝita je 2012-03-02 23:02:53

Mi revenas al la temo akcento. Principe en Esperanto nur la vortakcento estas fiksita, kaj ĝia funkcio estas ĉefe la indiko de la limoj inter plursilabaj vortoj: En plursilabaj vortoj tio estas la antaŭlasta silabo. Nur en vortoj kun la per apostrofo elipsata substantiva finaĵo, la akcento falas sur la antaŭ-apostrofan silabon, la sola laŭsistema finsilaba akcentigo.

Zamenhof evidente rimarkis la diferencojn de la akcentado en la diversaj lingvoj, tial li elektis la relative skemisman sistemon de la pola.

Eĉ en lingvoj kun fiksita akcento ekzistas ĉefaj (primaraj) kaj duagradaj (sekundaraj) akcentoj. Ĉi-lastaj estas sufiĉe gravaj en la frazakcento. Pri ĝi necesas okupiĝi.

laszlo
afiŝita je 2012-06-07 09:31:13

„Eĉ en lingvoj kun fiksita akcento ekzistas ĉefaj (primaraj) kaj duagradaj (sekundaraj) akcentoj. Ĉi-lastaj estas sufiĉe gravaj en la frazakcento. Pri ĝi necesas okupiĝi. ”
- - - - -

Kontraste al silabo-akcento, kiu plenumas kaze de vortoj precipe sonadajn pretendojn (escepte en lingvoj, en kiuj signifo de vorto ŝanĝiĝas funkcie de intonacio – ekz. en ĉina lingvo), frazo-akcento povas havi gravan rolon en tiuj lingvoj, en kiuj vortordo ofte ne estas fiksa:

{Mi vidis 'vin hieraǔ.} - - kaze de iu antaǔdifinita regulo, tiu frazo povas indiki, ke mi ”vin”, sed ne aliulon vidis hieraǔ.
{Mi 'vidis vin hieraǔ.} - - kaze de iu antaǔdifinita regulo, tiu frazo povas indiki, ke mi vin ”vidis”, sed ekz. ne aǔdis hieraǔ.

Sed por, ke ĝi funkciu ankaŭ en skribita lingvo, necesas uzi signon pri akcento.

Sen antaǔdifinitaj reguloj pri frazo-akcento, kiujn ĉiuj lingvoparolantoj nepre devas koni, estas sensence propradecide apliki frazo-akcenton.

tukero
afiŝita je 2012-10-12 20:51:12

Laszlo:

Kontraste al silabo-akcento, kiu plenumas kaze de vortoj precipe sonadajn pretendojn (escepte en lingvoj, en kiuj signifo de vorto ŝanĝiĝas funkcie de intonacio – ekz. en ĉina lingvo), frazo-akcento povas havi gravan rolon en tiuj lingvoj, en kiuj vortordo ofte ne estas fiksa:

Ĝuste en la ege fiksorda angla lingvo la frazakcento estas tre grava por emfazo.

{Mi vidis 'vin hieraǔ.} - - kaze de iu antaǔdifinita regulo, tiu frazo povas indiki, ke mi ”vin”, sed ne aliulon vidis hieraǔ.
{Mi 'vidis vin hieraǔ.} - - kaze de iu antaǔdifinita regulo, tiu frazo povas indiki, ke mi vin ”vidis”, sed ekz. ne aǔdis hieraǔ.

Sed por, ke ĝi funkciu ankaŭ en skribita lingvo, necesas uzi signon pri akcento.

Sen antaǔdifinitaj reguloj pri frazo-akcento, kiujn ĉiuj lingvoparolantoj nepre devas koni, estas sensence propradecide apliki frazo-akcenton.

Nuntempe eblas vidigi akcenton per kursiva, dika aŭ substreka skribo.

laszlo
afiŝita je 2012-11-07 21:00:45

”Ĝuste en la ege fiksorda angla lingvo la frazakcento estas tre grava por emfazo.”
- - - - - - - - - - -

En angla lingvo vicordo transprenas ankaŭ rolon de frazakcento. Do skribe au parole ne multe gravas akcento, intonacio, sed nur vicordo.

tukero
afiŝita je 2014-02-26 22:47:31

Tion vi povas aserti kun rezervo al usonanoj, sed neniam al britoj. Kiel usonano mi konfrontiĝis kun granda vario de brita akcento, kiun mi ne konis.

Bernadox
afiŝita je 2016-07-03 11:53:20

laszlo skribis:
Laǔ Fundamento (Fundamenta Gramatiko, 10-a alineo) ekzistas nur unu akcento (nek longa, nek mallonga): je antaǔlasta silabo.
Tio estas ĝusta, sed nekompleta. Nome R 10 ne difinas "antaŭlasta silabo de kio?". Se ekz. la vortklasa indikilo -o estas anstataŭigta per apostrofo laŭ R 16, la akcento restas senŝanĝe sur la sama silabo, kiu nun tamen estas la lasta:

Zamenhófo - Zamenhóf' (kun apostrofo) - Zamenhóf (sen apostrofo)

Pro la kunludado de R 10 kun R 16, oni do devas akcenti ĉiujn proprajn nomojn sen apostrofo sur la lasta silabo, ĉu?:

Puŝkín (= alia formo de Puŝkíno), ne *Púskin.

tukero
afiŝita je 2016-08-02 21:55:32

Akcento16
Bernadox
afiŝita je 2016-07-03 11:53:20
laszlo skribis:
Laǔ Fundamento (Fundamenta Gramatiko, 10-a alineo) ekzistas nur unu akcento (nek longa, nek mallonga): je antaǔlasta silabo.
Tio estas ĝusta, sed nekompleta. Nome R 10 ne difinas "antaŭlasta silabo de kio?".

Laŭ mia kompreno temas pri la antaŭlasta silabo de ĉiu plursilaba (t.e. pli ol unusilaba) vorto.[i]

Se[i] ekz. la vortklasa indikilo -o estas anstataŭigta per apostrofo laŭ R 16, la akcento restas senŝanĝe sur la sama silabo, kiu nun tamen estas la lasta:


Jes, tio estis provo, kompensi la mankon de plursilabaj vortoj kun fina akcento en la skemisma planlingvo kaj tiel ebligi lirikan flekseblecon. La sukceso de tiu decido estas dubinda, sed la intenco estas klara.

Zamenhófo - Zamenhóf' (kun apostrofo) - Zamenhóf (sen apostrofo)

Mi persone prononcas personajn nomojn sen esperanta finaĵo kaj sen apostrofo aŭ laŭ la al mi konata nacilingva prononco aŭ laŭ skemisma esperanta prononco.

Pro la kunludado de R 10 kun R 16, oni do devas akcenti ĉiujn proprajn nomojn sen apostrofo sur la lasta silabo, ĉu?:

Laŭsupre Zamenhof sen apostrofo por mi estas aŭ Zámenhof aŭ Zaménhof.

Puŝkín (= alia formo de Puŝkíno), ne *Púskin.

Se teksto enhavas la esperantigitan formon Puŝkino, validas la zamenhofa regulo. Se oni nepre volas konservi la rusan akcenton, eblas ekzemple uzi la deklinacian formon Puŝkin-on kun akcento sur u.

Salutas Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.