Forumo

TemojKIUN LERNOLIBRON ELEKTI?Kiun lernilon vi uzas en viaj kursoj?

Kiun lernilon vi uzas dum viaj kursoj?

fejfi
afiŝita je 2012-09-04 11:00:44

En nia klubejo ni uzadis la lernolibrojn de nia klubano Vlado Němec (krome ankaŭ de Edo Tvarožek) - bedaŭrinde, ambaŭ jam mortintaj. Precipe tiu konversacia libro de Vlado estas rekomendinda, sed bedaŭrinde, momente mi ne rememoras ĝian titolon. Ĉiu ĉapitro estas pri certa temo kaj la artikolo enhavas riĉan tiuteman vortprovizon, akompanatan per krajon-pentraĵoj; tiel ĝi konvenas ankaŭ por neslovakoj (ili tamen devas krei propran nacilingvan vortareton, kio nur helpus ĉe la alproprigado de la vortoj).
Mi uzas la Marĉekan lernolibron, ĉar ie mi, kiel freŝbakita instruantino, devis komenci. Sed miaj lernantoj tre ŝatis ĝin. Mi lernas uzi Pasporto-n, Mazi-n kaj Eurotalk-kompaktdiskojn. Krome mi tre ŝatas uzi la Falsajn amikojn de Przemek Wierzbowski.
Mi eluzas la materialon el edukado.net, sed por mi estas koste printi tiujn. Tial mi klopodas prepari tion, kion mi volas uzi, en ppt-formato... Sed longdaŭras kaj malrapidas tiu laboro...

palatinatano
afiŝita je 2012-10-08 08:43:29

Mi ĝis nun ne instruis Esperanton sed mi jam delonge pripensas la aferon. Unu el la por mi plej tiklaj problemoj vere estas la elekto de taŭga lernolibro por Germanoj. Kiam mi mem lernis la internacian lingvon mi uzis "Taschenlehrbuch Esperanto" de Dahlenburg/Liebig. Laŭ mi ĝi estas bone strukturita libro kiu bone enkondukas la lernanton en la novan mondon de Esperanto. Tamen ĝi malmoderniĝis ne nur pro sia aspekto sed ankaŭ pro la fakto ke la tekstoj respegulas la vivon en la tiama socialisma GDR. - Pro tio mi provizis min per kelkaj aliaj verkoj:

1. "Mia Lernolibro" kaj "Mia Intensa Kurso" de Josef Schiffer:
Mi ŝatas la bonan kaj logikan strukturon. Estas ege helpema ke la gramatikaj klarigoj estas en la germana. La libroj enhavas multajn ekzercojn kaj sufiĉan vortprovizon. Tamen mankas al mi desegnoj kaj fotoj kiuj povus vigligi la tedan aspekton de la malmultekosta publikaĵo.

2. "Esperanto por lernejaj klasoj" de Josias Barboza:
Tiu libroserio estas ege bel- kaj profesiaspekta eldonaĵo. La per modernaj bildoj kaj fotoj ilustritaj tekstoj estas akompanataj de multaj ekzercoj. Grandaj avantaĝoj estas la gvidlibroj por instruistoj kiuj helpas organizi la kurson kaj la kompaktdiskoj kiuj ofertas paroligan metodon kun ekzercaro. Bedaŭrinde la multekosta verko abundas je preseraroj. Eĉ la postprese engluitaj aldonaĵoj ne solvas ĉiujn problemojn kaj la rete elŝuteblaj anstataŭigaj paĝoj estas konfuze numeraditaj. Je tiom alta prezo mi ne volas oferti tian eraroplenan verkon al miaj ontaj lernantoj. Domaĝe.

3. "Esperanto - direkt" de Stano Marĉek
Tiu ĉi verko estas bele kaj elkore ilustrita lernolibro kun facilaj tekstoj por infanaj (aŭ infanrestitaj) komencantoj. Mi tre ŝatas la libron pro ĝia kompakteco kaj klareco. Kvankam mi komence pridubis ĝian taŭgecon en plenkreskulaj klasoj mi nun opinias ke ĝi estas uzebla se oni aldone disdonas aliajn, pli adoltajn tekstojn kaj ekzercojn.

Rezume mi ne povas senlimige rekomendi eĉ unu el la menciitaj libroj, kvankam mi verŝajne uzus tiun de Stano Marĉek se mi devus instrui Esperanton nun. Tamen mi esperas trovi pli taŭgan libron por plenkreskuloj. Se iu el kundiskutantoj povus rekomendi alian lernolibron mi ege ĝojus.

-
afiŝita je 2012-10-22 11:25:24

La libro kiun mi uzas por komencantoj estas METODO 11 (eldonita de Esperanto-France). Ĝi estas malpeza, malmultekosta, netimiga, kaj posedas bonan sonmaterialon kun parol-ekzercoj. Per ili, mi lernis esperanton efike kaj rapide.

La libron, mi uzas nur kiel bazon por sekurigi la lernantojn sed mi ankaŭ uzas ludojn kaj multajn tektojn el la aktualaĵoj kaj dokumentojn kiujn mi mem preparas. Hejme, mi posedas multajn lernolibrojn en kiuj mi ofte trovas interesajn ideojn.

(Eksmembro) pajo
afiŝita je 2012-11-14 15:15:37

Kial en tiu chi enketo ne trovighas Zagrebmetoda lernolibro? Ghi estas lernolibro aperinta en tridektri lingvoj kaj uzata sur chiuj kontinentoj jam dum pli ol 30 jaroj?
Legu pri la temo jenan artikolon: http://www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko/419803
Zlatko

Katalin
afiŝita je 2012-11-14 15:18:18

Pardonu, Zlatko, sed simple estis limigita kvanto da ebloj, kaj mi decidis preni tiujn librojn kiuj plej ofte aperis en la raportitaj nunaj kursoj. Sed estas spaco en la komentoj aldoni aliajn lernilojn, kiel tion pluraj faris.

laszlo
afiŝita je 2016-03-08 17:35:32

Fakte mankas demandpunkto: ”Ĉu vi uzas instrumaterialojn adaptitajn (modifitajn) laŭ viaj propraj opinioj?”

T.e. ĉar ja ekzistas preskaŭ bonege pripensitaj instrumaterialoj, kiuj per iometa modifo iĝas signife pli efikaj, ol tiuj originaloj.
Kompreneble, estiĝas problemo pri aŭtora rajto. Sed aŭtora rajto ne devus malhelpi efikan instruadon ĉar: ”Celo pravigas rimedon”.

Ĉu ne ĝenis vin manko de difina artikolo? :-)

pnascentes
afiŝita je 2017-11-29 22:55:19

Kiel lingvoinstruisto unue mi uzis la lernolibron 'Esperanto para principiantes' (Aloísio Sartorato). Bona materialo por brazila instruisto, se li aŭ ŝi mem ankaŭ estas komencanto.
En 2003, mi ekinstruis Eon kadre de etengiĝa kurso de Universitato de Braziljo (UnB) malferma al la komunumo. La adoptita lernolibro estis la tiama eldono de 'Esperanto por lernejaj klasoj' (Josias Barboza), per kiu mi mem antaŭe lernis Esperanton.
De 2006 ĝis nun, post la enirigo de Esperanto kiel oficiala lernobjekto de UnB Idiomas/LET/UnB, kiam sufiĉa nombro da studentoj matrikuliĝas, mi daŭre uzas 'Esperanto por lernejaj klasoj', nun per pli bona, reviziita eldono. La sola tiama problemo estis la troa kvanto da paĝoj, lecionoj kaj ekzercoj. Post la reviziita eldono de 2010, tio solviĝis. Sen perdo de ĝia profesieca tajto, de ĝia bona strukturo kaj enhavo, la kompleto ELK fariĝis pli taŭga por la instruperiodo (4 semestroj por la 2 volumoj). Ĝenerale bone akceptita de la studentaro, ĝi nur malkontentigas al tiuj mallaboremaj... Kiel kromlegaĵo mi kutime indikas la konatan 'Gerda malaperis' (Claude Piron). Rekomendinda instruilaro do por ĉeestaj klasoj.

vasilkadifeli
afiŝita je 2017-12-01 05:30:29

RoSartoro skribis:
Ekde kvindeko da jaroj, en Argentino ni kutimis uzi manlibron de J.Hess "Sabe Ud.Esperanto". Nun ni havas lastajaran reeldonon... Sed la verko estis/as ankaŭ en la reto ekde la jaro 2000 eĉ kun voĉlegado de la ekzercoj, aŭ pere de aĉeteblaj KD. Por iniciati infanojn iam mi uzis videon de "Mazi en Gondolando". Mi spertis ke ili tre rapide parkere memoriĝas la tekstojn kun korekta prononcado. Por la iamaj korespondaj kaj personaj kursoj ni havis kelkaliajn manlibrojn el niaj instruistoj: J.Skolnik, E.R.Ontoria,H.Lingva, H.Meroni, D.Quarello,Ergoto de Bonaero,A.Villafranca kaj eĉ kurso de T.Sekelj kaj hispanigita de F.Szilagyi, kun kiu mi mem iniciatiĝis en la jaroj 1950... Nun ni enirigas studentojn en la reto, ĉe lernu.net aŭ Livemocha, kie oni troviĝas studentojn el la tuta mondo...
Kara RoSartoro,
Ĉu tiu libro estas libere tradukebla al alia lingvo? Ĉu estas kopirajto? Mi antaŭ du jaroj tradukis la libron "Esperanto per Rekta Metodo" de Stano Marĉek al la turka. Tiu libro uzas la rektan metodon kaj bone taŭgas al klasinstruado sed en ĝi mankas lingvaj kaj gramatikaj klarigoj. Do mi pensas traduki ĉi tiun libron por kovri mankon pri Esperanto instruado en la turka lingvo. Kvankam estas kelkaj malnovaj instrulibretoj en turka lingvo ili tute ne estas allogaj kaj bonaj. Mi ne tradukos ĉi tiun libron rekte sed adaptos ĝin laŭeble, tamen kompreneble la lecionoj, la bildoj kaj grandparte la ekzercoj restos tiel kiel ili estas en la libro. Kun kiu mi devas paroli por preni permeson fari tion?
Mş antaŭdankas vin.
Amike,
Vasil Kadifeli

maratonisto
afiŝita je 2018-07-16 17:05:02

Ĉu ekzistas en tiu listo lernolibroj taŭgaj por lernejoj?
Ĉu mi povas aldoni lernolibron, se tiu ekzistas nur en elektronika formo, tamen preta por eldonado?
La aktuala stato de la lernolibro estas elŝutebla (pro teĥnikaj kialoj en du dosieroj):

instr.zip: https://yadi.sk/d/ZxvW0v8g3Wfzc3 (libroj por instruisto)
multimed.zip: https://yadi.sk/d/dwkZp18U3SicnC (la ĉefa parto por lernantoj)

La interfaco de la paĝoj estas rusa, sed Vi bezonas nur klaki la signon de elŝuto. La elŝuto estas malrapida, havu paciencon.

Korajn salutojn
Ivano Kossey

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.