Forumo
Temoj / Korespondado / Lerneja korespondado
leandro_abrahao
Koran saluton! Jen la rezulto de nia komuna, plezura klopodado (bv. rigardi la almetitan foton)! Ĝi jam forflugis al Senegalo kune kun skatoleto enhavanta ludilojn
Alkroĉita dosiero: 9024_1403742788.jpg |
leandro_abrahao
Por ornami la kovertojn, kiujn ni uzas por nia lerneja korespondado ni presigis belajn Esperantajn glumarketojn. Ili estas cirklaj kun verda stelo en la centro. Ĉirkaŭe legeblas "Internacia Lingvo Esperanto". Se iu dezirus ricevi kelkajn, ni volonte sendus al li
|
Katalin
Bona ideo. Eble vi povas alsuti foton pri ili, ĉu?
|
leandro_abrahao
Jen ili! Ĉu belaj? :} Alkroĉita dosiero: 9024_1405469005.jpg |
Katalin
Jes, jes. Bv. kunporti al mi al UK kelkajn. Dankon.
|
leandro_abrahao
Bone, mi kunportos! |
leandro_abrahao
En nia lernejo ni jam entreprenis du specojn de korespondado, pri kiuj mi jam skribis. Nun ni ŝatus komenci alian, nome inter la gelernantoj mem. Tamen ĝis nun ni ekhavis nur malnetajn ideojn, kiel interkorespondigi ilin. Ni pensis ekzemple pri ia korespondaĵo, kiu enhavus ian enignon, kiun necesus solvadi iom post iom, tiel ke nur post longa aŭ mallonga interŝanĝado de leteroj la gelernantoj fine eltrovus la solvon, respondon al la proponita demando, problemo, enigmo. Tiu interŝanĝado povus esti perpoŝta aŭ ne. Estus interese, se ekestus ambaŭ. Ordinare poŝtaĵoj daŭras unu-du-tri tagojn por esti liveritaj. La venkinto(j), eltrovinto(j) ricevus ian donacon. Eble la demando interesos vin, membrojn de edukado.net. Eble iu povus helpi per ideoj, proponoj. Koran antaŭdankon
|
leandro_abrahao
Nia amiko el Senegalo, al kiu ni sendis korespondaĵon (leteregon kaj skatolon da ludiloj - pri tio bv. legi ĉi tie) ĵus sciigis nin, ke nia sendaĵo tute bone atingis lin. Ni estas tre tre ĝojaj! Ni petis de li fotojn. En la okazo, se li sendos ilin, ni aperigos kelkajn ĉi tie = )
|
leandro_abrahao
Jen leterego por Monika kaj ŝiaj gelernantoj en Svislando Espereble venontsemajne ĝi estos preta.
Alkroĉita dosiero: 9024_1412797821.jpg |
Katalin
Wauuu.
Ĉu la etaj paperetoj estas literoj? |