Forumo

TemojKorespondadoLerneja korespondado

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-10-08 20:16:59

Katalin skribis:
Wauuu.
Ĉu la etaj paperetoj estas literoj?
Ili estas malplenaj kvadratetoj :)
La ideon naskis iom post iom la gelernantoj mem.
Ili decidis mozaiki svisan Alpon. Ambaŭflanke estos pupetoj (grimpistoj). Unu brazila kaj unu svisa. La gelernantoj deziras fendi la paperon ambaŭflanke de la malsupro supren. Ili volas kroĉi la pupojn tiel, ke oni povos ŝovi ilin laŭ la fendo ĝis la pinto, kvazaŭ ili grimpus sur la Alpo. Malantaŭ la leterego estos Esperanta flageto, kiun oni povos elaperigi tra levebla fenestreto tuj sur pinton, post kiam la grimpistoj atingos ĝin. Kiel ĉio ĉi fariĝos? Ankaŭ mi scivolas! Tuj kiam ĝi estos preta mi aperigos foton. La leterego simbolas la kontakton inter ambaŭ landoj - super tiu Alpo - danke al Esperanto :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-05 13:27:31

Jen ni finis nian leteregon por Monika. Baldaŭ ni sendos ĝin al Svislando :)
Ĉu bela?

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1415194051.jpg

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-05 13:29:24

Jen kelkaj el la leteristoj :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1415194164.jpg

Katalin
afiŝita je 2014-11-05 13:34:45

Nekredeble…… kia laboro, kia ideo… kaj kiom ĝojos la ifanoj kaj instruistoj de La Granda Ursino.
Mi nur pri tio cerbumos, kie ili metos la leteron por ĉiam povi vadmiri ĝin. :-)
Gratulojn, Leandro….

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-07 15:21:46

Katalin skribis:
Nekredeble…… kia laboro... Gratulojn
Jes, ni bezonis kvin semajnojn por fini. Post unu monato finiĝos la lernojaro. Ni rekomencos labori en februaro 2015. Tiam certe ni elpensos novan leteregon. Restas la decido, al kiu ni sendos ĝin. Se ĝis tiam ne aperos alia konrespondulo, ni plezure korespondos plu kun Monika. Ni komencis ellabori leteregojn en 2008. La unuan ni sendis al s-ino Marie Ho (ĉu iu konas ŝin?) el Marsejlo, Francio. La 5an de junio 2008 ŝi sendis al ni gazetan raportaĵon pri nia leterego. Bonvolu rigardi la almetitan foton :) Laŭ ŝi okazis en Martiguo nacia kongreso kadre de kiu nia korespondaĵo estis ekspoziciata, verŝajne en la tiea turisma ĉambro (mi nur bedaŭras, ke mi ne scias pli da detaloj, pri kio temis la kongreso - jam de tre longe ni ne kontaktas s-inon Marie). Loka gazeto interesiĝis pri la letero. Ĝi estis prezentata kiel simbolo de paco kaj frateco. Ni tre kortuŝiĝis :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1415373706.jpg

Katalin
afiŝita je 2014-11-07 15:26:29

En la artikolo mi vidas la nomon de nia amiko Pierre. Jen ligo al li, kontaktu lin http://www.edukado.net/uzanto?id=12902

Monika
afiŝita je 2014-11-07 16:44:55

leandro_abrahao skribis:
Jen kelkaj el la leteristoj :)
Belege! Ni antaŭĝojas havi ĝin! :)

Monika
afiŝita je 2015-01-10 22:25:40

Kara Leandro,
JES! Finfine ĝi alvenis! :) La sendaĵo estas tre bela kaj impona! Ni apenaŭ trovis sufiĉe grandan lokon en nia malgranda lernejo por povi afiŝi ĝin! Sed ni trovis, kaj ĉiuj admiras ĝin! Koran dankon! Miaj gelernantoj tuj komencis cerbumi kiel reciproki ĝin, kaj la projekto jam eĉ ekis! Ĉar la sendaĵo damaĝiĝis dumvoje kaj la svisa poŝto devis repaki ĝin, mi havas unu demandon: ĉu vi sendis iun leteron kun ĝi aŭ ne? Se jes, ĝi verŝajne perdiĝis. :( Ni ricevis la bildegon kaj 3-4 subskribitajn bildkartojn: 1 pri Brazilo, la aliaj pri Argentino. Ĉu ĝustas aŭ ĉu ni devintus ricevi ankaŭ akompanan leteron?
Amike,
Monika

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-01-11 09:21:05

Monika skribis:
...ĉu vi sendis iun leteron kun ĝi aŭ ne? Se jes, ĝi verŝajne perdiĝis. Ni ricevis la bildegon kaj 3-4 subskribitajn bildkartojn: 1 pri Brazilo, la aliaj pri Argentino. Ĉu ĝustas aŭ ĉu ni devintus ricevi ankaŭ akompanan leteron?
Hura! Ni ege ĝojas, ke finfine ĝi atingis vin :)
Nu, en la koverto estis bildego kaj poŝtkartoj, do ĉio alvenis.
Antaŭ ol akcepti la kovertegon la poŝtistino hezitetis, mienis suspekteme... ĝis ni rigardigis al ŝi la enhavon de la kovertego. Do ni ne mirus se la svisa poŝto suspektus kaj decidus la unua malfermi ĝin antaŭ la livero. Povas esti... Tamen gravas, ke la tuto trafis en viajn manojn! Mi almetis al ĉi tiu mesaĝo foton pri la unua (kaj antaŭlasta - ĝis nun ni ricevis du) letero, kiun ni ricevis el eksterlando (el Francio), antaŭ kelkaj jaroj.
Estos ege bone ricevi leteron de vi!
Koran dankon :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1420968065.jpg

Monika
afiŝita je 2015-01-11 10:36:14

Bone, do ni havas ĉion. Fakte, la svisa poŝto tute ne malfermis ĝin, eĉ male, ili metis la tuton en travidebla plastik-sako, ĉar la papera koverto ne estis sufiĉe solida kaj dumvoje fariĝis sur ĝi truetoj sur diversaj flankoj. Ĝi ne estis malfermita, nur fortigita per plasta sako.
Ankoraŭfoje koran dankon pro la sendaĵo!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.