Forumo

TemojKorespondadoLerneja korespondado

Monika
afiŝita je 2016-02-02 00:18:56

Saluton! Finfine ĉio estas kune kaj enpakite. Kvankam la laboro estis finita jam de monatoj, diversaj malhelpoj kaŭzis, ke ĝi forvojaĝos nur nun. Espereble, ĝi tamen plaĉos. Matene ekos al vi tiuj ĉi du pakaĵoj kun la donacoj de miaj gelernantoj al la viaj. Skribu al mi, kiam vi ricevos ilin. La akompana letero estas en la mallonga pakaĵo.
Ĉion bonan al vi! Amike, Monika

 JPG Alkroĉita dosiero: 4_1454372848.jpg

leandro_abrahao
afiŝita je 2016-11-10 03:52:09

Monika skribis:
Saluton! Finfine ĉio estas kune kaj enpakite. Kvankam la laboro estis finita jam de monatoj, diversaj malhelpoj kaŭzis, ke ĝi forvojaĝos nur nun. Espereble, ĝi tamen plaĉos. Matene ekos al vi tiuj ĉi du pakaĵoj kun la donacoj de miaj gelernantoj al la viaj. Skribu al mi, kiam vi ricevos ilin. La akompana letero estas en la mallonga pakaĵo.
Ĉion bonan al vi! Amike, Monika
Ni ricevis plej ĝoje du pakaĵojn... Nekredeble bela kaj tre surpriza enhavo! Ili longe vojaĝis... Ni ankoraŭ ĉi-jare aranĝos ekspozicion en la lernejo... Mi bedaŭras, ke jam pasis tiom da monatoj. Mi ĉi-jare ni povis plu instrui. Mi havas alian laboron, kaj la unuan fojon en naŭ jaroj mi devis paŭzi instrui... ne plu eblis al mi mastrumi du oficojn... Tamen ni trovis alian instruiston, kiu transprenis la taskon... ni nur ne povis ĝis nun aranĝi tian elmontron de la leterego al la lernejanaro. Pardonon pro la malfruo kaj prokrasto. Plej danke, Leandro

Monika
afiŝita je 2016-11-13 20:28:56

Nekredeble, mi ankoraŭ neniam vidis tiom malrapidan leter-alvenon! Tamen mi ĝojas, ke finfine ĝi atingis vin. Amike, Monika

sudaprintempo
afiŝita je 2018-03-02 14:08:17

Saluton,
Supozeble, mi ekinstruos Esperanton venontseptembre en Parizo al grupo da mezlernejanoj.
Mi havos inter 15 kaj 20 gelernantojn.
Mi ŝatus organizi korespondadon inter tiuj infanoj (11-jaraĝaj) kaj aliaj infanoj de alia lando. Kiu povas helpi ?
Aleks el Parizo

sudaprintempo
afiŝita je 2019-01-13 15:13:13

En lasta marto, mi petis korespondantojn por miaj estontaj lernantoj :
* mi lasis anoncon en la Koresponda Servo de Edukado.net
* mi lasis mesaĝon en tiu forumo
Nu, neniu reagis al miaj anonco kaj mesaĝo.
Mi aldonas ke finfine nur 3 lernantinoj (kaj ne 15-o kiel mi planis) aliĝis al mia kurso. Ili ĉiuj aĝas 11.
Mi ege ŝatus trovi korespondatojn por ili, ie ajn en la mondo, ekcepte en Francio !
Dankon por viaj reagoj.
Aleks

lawenda
afiŝita je 2019-01-13 16:49:59

Kara Aleks,
mi kun lernantoj de elementa lernejo en Gubin, Pollando, volonte korespondos kun viaj.
Nun ni havas la vintran dusemajnan feriadon, sed poste ni povos.
Ni interkonsentu.
Krystyna

Monika
afiŝita je 2019-01-21 06:05:24

Kara Aleks,
« Nu, neniu reagis al miaj anonco kaj mesaĝo. »
Mi legis vian mesaĝon, sed ne respondis, ĉar - interalie - miaj gelernantoj havas la saman gepatran lingvon kiel la viaj.
Sukceson! Monika

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.