Forumo

Temoj(Inter)komunikadoLa mano; pri denaskaj lingvoj

Mireille
afiŝita je 2012-10-29 18:26:51

Mi tute ne ŝatas la francan esprimon « langue maternelle » (patrina lingvo). Aùdante tion oni povas imagi, ke bebo ne komunikas kun sia patro !

En esperanto jam estas pli taŭga esprimo : denaska lingvo, do temas pri tiu lingvo, kiun bebo aŭdas tuj post sia naskiĝo. Tamen povas okazi, ke bebo aŭdas plurajn lingvojn. Do kiel priskribi tion ?

Rigardu manon !

Unu fingro montras la lingvon de la patrino. Eble ŝi unue ekrilatas kun la bebo dum mamnutrado. Alia fingro montras la lingvon de la patro. Same li rilatas al la bebo, parolas al li / ŝi, komunikas, kantas, rakontas. Povas esti, ke la gepatroj ne havas la saman denaskan lingvon, sed havas iun alian komunan lingvon. Tio estas la tria fingro, la gepatra lingvo aŭ la familia lingvo. La kvara lingvo estas la loka lingvo, la lingvo, kiun la infano aŭdos en la lernejo ; instrulingvo aŭ kultura lingvo. Kaj la polekso ? Ĝi reprezentas miajn ideojn, kiuj promenadas nudaj en mia kapo. Mi devas vesti ilin per iu lingvo (promeni nuda ne decas…), se mi volas alparoli iun, komuniki ion al iu. Do mi elektu lingvon konatan de mia aliulo.
Ĉe mi persone mia familio « duŝis » min per unu nura lingvo : la franca. Sed mia lernantino el Zuriko Julia uzas diversajn lingvojn : ŝia denaska lingvo estas la germana. Ŝi studis la italan en Italio kaj tie konatiĝis kun japano. Ili enamiĝis, geedziĝis kaj parolas kune la italan. Se ili loĝus en Santiago de Ĉilio, la kvara lingvo, loka lingvo, estus la hispana. En tiaj familioj evidente la infanoj estas poliglotoj.

Laŭ Ludwig Wittgenstein (1889-1951): « Die Grenzen meiner Sprachen sind die Grenzen meiner Welt. » La limoj de miaj lingvoj estas la limoj de mia mondo. Do havu grandan lingvan kolekton kaj via mondo estos pli granda.

Dum kongreso pri lingvoj mi alparolis la publikon dirante : « Nuntempe la normo estas unulingveco. Tamen afrikanoj ekzemple estas ĉiuj plurlingvanoj. Tio povus fariĝi la normo. Kiam tio okazos, unulingvuloj estos handikapitoj !! » Tiu frazo estis ŝoko por pluraj personoj en la publiko, por unulingvuloj…

Tiu artikolo aperis en la kroniko de Mirejo en LA SAGO en junio 2011.

Mireille
afiŝita je 2012-11-22 14:20:53

De kolegino Gosia el Pollando mi ricevas jenan komenton:
Ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe diris ion interesan pri tiu temo:
"Wer keine fremden Sprachen kennt, weiß nichts von seiner eigenen."
(Kiu fremdajn lingvojn ne konas, pri la propra nenion scias.)
"Wie viele Sprachen du sprichst, sooftmal bist du Mensch."
(Kiom da lingvoj vi parolas, tiomfoje vi estas homo.)
Kaj ankoraŭ unu interesa citaĵo de pola poeto, satiristo kaj aforismisto [?] Stanisław Jerzy Lec [sta'nisŭav 'jeĵy lec] (1909 -1966) - ĝi tre plaĉas al mi:
"Nie znając obcego języka, nie zrozumiesz nigdy milczenia cudzoziemców."
(Sen la kono de (la) fremda lingvo vi neniam komprenos la silenton de alilingvanoj.)

Dankon Gosia!!!

tukero
afiŝita je 2013-02-18 22:31:01

Mireille
afiŝita je 2012-10-29 18:26:51
Mi tute ne ŝatas la francan esprimon « langue maternelle » (patrina lingvo). Aùdante tion oni povas imagi, ke bebo ne komunikas kun sia patro !

„patrina lingvo“:

Tiu termino estas certagrade pravigebla, se regas „norma“ situacio por la bebo. Pluraj personoj tre mallonge alparolas ĵus naskitan infanon, sed kontraŭe al la bestoj, homa ido trovas sian referencpersonon ne laŭ la unua vido, sed laŭ la daŭro de la kontaktoj kun la ĉefa (aŭ praa) referencpersono, „norme“ la patrino.
Mi mem, ekzemple, naskiĝis en unulingva medio. Mia patrino estis dommastrino, do ne havis „aldonan“ profesion, kvankam ŝi havis vendistinajn spertojn. Ŝi do estis mia unua kaj ĉefa referencpersono dum miaj unuaj lingvoakiraj jaroj. La patro estis militkaŭze en la Pacifiko. Mia avo,vidvo kaj eksedzo, ĉe kiu ni tiutempe loĝis, estis lakona kamparano. Tial mi nomas la norm-usonan anglan (sudŝtate efikitan) mia „denaska“ lingvo, sed en mia persona kazo ĝi ankaŭ estis mia „patrina“ lingvo.
La ĉefa intelekta tasko de infano en la postbebaj jaroj estas interalie la perceptado kaj interpretado de lingvaj eldiroj kaj ties sistemeco.
Mi memoras ke mi mem estis avida lerni la paroladon kaj estis frustrita, ĉar mi multon komprenis, sed ne sukcesis mem esprimi min sufiĉe kompreneble. Ne multaj homoj havas tiajn memorojn, do ne miru se vi mem ne havas.

Mi faris al mi la laboron trarigardi miajn vortarojn koncerne la terminon:

Albana: gjuhë amtare (patrina lingvo)
Angla: mother tongue (patrina lingvo), native language (denaska lingvo)
Ĉeha: mateřská řeč, mateřský jazyk (patrina lingvo)
Dana: modersmål (patrina lingvo)
Germana: Muttersprache (patrina lingvo)
Greka: μƞτρɩκή γλῶσα [mitri’ki ’ɣlosa] (patrina lingvo)
Hispana: lengua materna (patrina lingvo)
Hungara: hazai nyelv (patra lingvo)
Itala: madrelingua (patrina lingvo)
Nederlanda: moedertaal (patrina lingvo)
Pola: mowa ojczysta (patra lingvo)
Portugala: lingua materna (patrina lingvo)
Rumana: limbă maternă (patrina lingvo)
Rusa: родной язык [rad’noj ja’zık] (denaska lingvo)
Sveda: modersmål (patrina lingvo)
Turka: anadili (patrina lingvo)

El ĉi tiuj 16 lingvoj du (la angla kaj la rusa) havas la terminon „denaska“ lingvo (12,5%). Ankaŭ du (la hungara kaj la pola) havas „patra lingvo“. La ceteraj 12 lingvoj (75%) havas la esprimon „patrina lingvo“. Nur la angla (kiel Esperanto) havas ambaŭ eblecojn. En la hindeŭropaj lingvoj ĉiuj tri esprimmanieroj estas reprezentitaj.
El la du ne-hindeŭropaj lingvoj la tjurka turka kongruas kun la hindeŭropa plimulto. La finn-ugra hungara kongruas kun la hindeŭropa pola.

Estus interese ekscii pri la distribuo surbaze de aliaj lingvoj, precipe ekstereŭropaj. En la resto de la mondo eventuale estas terminoj kiuj respondas al la Esperanta „gepatra lingvo“.

Katalin
afiŝita je 2013-02-18 22:58:38

tukero skribis:

Hungara: hazai nyelv (patra lingvo)
Mi nepre aldonu, ke en la hungara ni diras: anyanyelv, kaj ĝi jes ja signifas patrin-lingvo, do, patrina.
Iel via vortaro ne klare esprimis tion.

jan_el_francujo
afiŝita je 2013-02-19 01:37:02

tukero skribis:

Mi faris al mi la laboron trarigardi miajn vortarojn koncerne la terminon:

Albana: gjuhë amtare (patrina lingvo)
Angla: mother tongue (patrina lingvo), native language (denaska lingvo)
Ĉeha: mateřská řeč, mateřský jazyk (patrina lingvo)
Dana: modersmål (patrina lingvo)
Germana: Muttersprache (patrina lingvo)
Greka: μƞτρɩκή γλῶσα [mitri’ki ’ɣlosa] (patrina lingvo)
Hispana: lengua materna (patrina lingvo)
Hungara: anyanyelv (patrina lingvo)
Itala: madrelingua (patrina lingvo)
Nederlanda: moedertaal (patrina lingvo)
Pola: mowa ojczysta (patra lingvo)
Portugala: lingua materna (patrina lingvo)
Rumana: limbă maternă (patrina lingvo)
Rusa: родной язык [rad’noj ja’zık] (denaska lingvo)
Sveda: modersmål (patrina lingvo)
Turka: anadili (patrina lingvo)
France kaj hispane uziĝas ankaŭ respektive "langue natale" kaj "lengua nativa" (denaska lingvo).

fringilla13
afiŝita je 2013-02-19 07:41:13

tukero skribis:
Pola: mowa ojczysta (patra lingvo)
En la pola ni diras "język ojczysty". La esprimo "mowa ojczysta" sonas por mi pli solene, ĉar estas sentata kiel iomete arkaika. ("Język" estas samtempe "lango" kaj "lingvo", la signifo de "mowa" estas "parolo".)

"Język ojczysty" signifas "patruja lingvo" ("lingvo patruja" laŭ la pola vortordo). Kompreneble la vorto "patrujo" (pole "ojczyzna" ) devenas de la vorto "patro" (pole "ojciec" ), sed en la esprimo "patruja lingvo" temas ne pri persono ("patro" ), sed pri la tuta medio, familio, eĉ lando, ĉar komence la vorto "ojczyzna" rilatis al la familia posedaĵo, heredaĵo (signifis ion similan al "patraĵoj" ), poste la signifo etendiĝis sur la loĝlokon kaj sur la tutan landon ("patrujo" ).

Mi komprenas tion simile al la hungara esprimo "hazai nyelv", kiu eble iam funkciis, sed nuntempe estas malofte uzata (en Google-serĉilo 6 620 trovoj por "hazai nyelv" kompare kun 710 000 trovoj por "anyanyelv" ).

Do mi persone vidas jenan analogion: "język ojczysty" - "hazai nyelv" - "Heimatsprache" - "hejma lingvo".
("hejma" ankaŭ en pli vasta signifo).

jan_el_francujo
afiŝita je 2013-02-19 11:15:51

fringilla13 skribis:
"Język" estas samtempe "lango" kaj "lingvo"
Interese. Tiu metaforo (lango = lingvo) troviĝas ankaŭ France (langue), Hispane (lengua) kaj kelkfoje Angle en la esprimo "mother tongue".

fringilla13 skribis:
en la esprimo "patruja lingvo" temas ne pri persono ("patro" ), sed pri la tuta medio, familio, eĉ lando, ĉar komence "ojczyzna" ("patrujo" ) rilatis al la familia posedaĵo, heredaĵo, poste la signifo etendiĝis sur la loĝlokon kaj sur la tutan landon.
[...]

Do mi persone vidas jenan analogion: "język ojczysty" - "hazai nyelv" - "Heimatsprache" - "hejma lingvo".
"Patruja lingvo" ne ŝajnas al mi tujkomprenebla sen klarigo sed ties signifo plaĉas al mi. "Hejma lingvo" aŭ eble "hejmlanda lingvo" ŝajnas al mi elegantaj solucioj.

tukero
afiŝita je 2013-02-21 23:03:33

Katalin
afiŝit a je 2013-02-18 22:58:38
tukero skribis:

Hungara: hazai nyelv (patra lingvo)

Mi nepre aldonu, ke en la hungara ni diras: anyanyelv, kaj ĝi jes ja signifas patrin-lingvo, do, patrina.
Iel via vortaro ne klare esprimis tion.
Mi dankas pro la precizigo. Mia (sola hungara) vortaro tion tute ne esprimas (Eszperanto-Magyar szótár, de Pechan Alfonz, 1983/1961).

tukero
afiŝita je 2013-02-21 23:08:18

jan_el_francujo
afiŝita je 2013-02-19 01:37:02
France kaj hispane uziĝas ankaŭ respektive "langue natale" kaj "lengua nativa" (denaska lingvo).

Dankon pro la utila kompletigo.

tukero
afiŝita je 2013-02-22 22:36:58

fringilla13
afiŝita je 2013-02-19 07:41:13
tukero skribis:
Pola: mowa ojczysta (patra lingvo)
En la pola ni diras "język ojczysty". La esprimo "mowa ojczysta" sonas por mi solene, ĉar estas sentata kiel iom arkaika. ("Język" estas samtempe "lango" kaj "lingvo", la signifo de "mowa" estas "parolo".)

"Język ojczysty" signifas "patruja lingvo" ("lingvo patruja" laŭ la pola vortordo). Kompreneble la vorto "patrujo" (pole "ojczyzna" ) devenas de la vorto "patro" (pole "ojciec" ), sed en la esprimo "patruja lingvo" temas ne pri persono ("patro" ), sed pri la tuta medio, familio, eĉ lando, ĉar komence la vorto "ojczyzna" rilatis al la familia posedaĵo, heredaĵo (signifis ion similan al "patraĵoj" ), poste la signifo etendiĝis sur la loĝlokon kaj sur la tutan landon ("patrujo" ).

Mi komprenas tion simile al la hungara esprimo "hazai nyelv", kiu nuntempe estas malofte uzata (en Google-serĉilo 6 620 trovoj por "hazai nyelv" kompare kun 710 000 trovoj por "anyanyelv" ).

Do mi persone vidas jenan analogion: "język ojczysty" - "hazai nyelv" - "Heimatsprache" - "hejma lingvo".
("hejma" ankaŭ en pli vasta signifo).
Laŭ mia „antikva“ hungara vortaro la vorto „nyelv“ ankaŭ signifas „lango“, kio en la ĉi tie pridiskutataj lingvoj estas preskaŭ universala (ankaŭ la greka vorto por lingvo estas lango). Ankaŭ mia pola vortaro (Słownik angielsko-polski polsko-angielski, de T. Grzebieniowski, 1961) donas limitan elekton. La pola vorto „mowa“ ŝajne respondas al la ĉeĥa „řeč“. La etimo „patro“ spegulas la tradician patriarĥan strukturon de multaj kulturoj.
La hungara „hazai“ havas komunan etimon kun „haz“ (domo), kiu en multaj lingvoj sinonimas kun „hejmo/hejme“. La rusa „родина“ [’rodina] devenas de „родиться“ [ra’ditsa] (=“naskiĝi“), do signifas „lando de naskiĝo“.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.