Forumo

Temoj(Inter)komunikadoLa mano; pri denaskaj lingvoj

tukero
afiŝita je 2013-02-22 23:18:53

jan_el_francujo
afiŝita je 2013-02-19 11:15:51
fringilla13 skribis:
"Język" estas samtempe "lango" kaj "lingvo"Interese. Tiu metaforo (lango = lingvo) troviĝas ankaŭ France (langue), Hispane (lengua) kaj kelkfoje Angle en la esprimo "mother tongue".
Mi konstatis ke la turka „dil“ ankaŭ signifas kaj „lango“ kaj „lingvo“. La distribuo „patrina“ kaj „lango“ por „lingvo“ do estas inter la ĉi tie diskutataj lingvo majoritata.

tukero
afiŝita je 2013-02-22 23:31:30

jan_el_francujo
afiŝita je 2013-02-19 11:15:51
fringilla13 skribis:
en la esprimo "patruja lingvo" temas ne pri persono ("patro" ), sed pri la tuta medio, familio, eĉ lando, ĉar komence "ojczyzna" ("patrujo" ) rilatis al la familia posedaĵo, heredaĵo, poste la signifo etendiĝis sur la loĝlokon kaj sur la tutan landon.
[...]

Do mi persone vidas jenan analogion: "język ojczysty" - "hazai nyelv" - "Heimatsprache" - "hejma lingvo".
"Patruja lingvo" ne ŝajnas al mi tujkomprenebla sen klarigo sed ties signifo plaĉas al mi. "Hejma lingvo" aŭ eble "hejmlanda lingvo" ŝajnas al mi elegantaj solucioj.

Laŭ mia opinio la objektiva esprimo estas „unua lingvo“ aŭ eventuale „inica lingvo“. Ĝi estas sendependa de la politika unuo en kiu la individuo naskiĝis sed estas determinita de unuaj personaj kontaktoj kaj la lingva medio de la infano.

fringilla13
afiŝita je 2013-02-24 08:20:31

tukero skribis:
La rusa "родина [’rodina] devenas de "родиться" [ra’ditsa] (="naskiĝi" ), do signifas "lando de naskiĝo".
La unua lingvo estas nomata ruse "родной язык" [radnój jazýk]. Eble estus interese analizi pli detale, kion signifas "родной".

Laŭ rusa-angla vortaro "родной" signifas:
- native (characteristic of or existing by virtue of geographic origin) - denaska, loka (karakteriza aŭ ekzistanta kaŭze de (pro) geografia origino)
- dear (kara)

Laŭ rusaj-polaj vortaroj "родной" signifas:
- spokrewniony (parenca)
- родные [radnýje] - krewni (parencoj, familio)
- роднóй сын, дочь [radnój syn, doĉ] - rodzony syn, rodzona córka (propra filo, filino)
- ojczysty, rodzimy, rodzinny (patruja, hejma, familia, denaska)
- bratni, drogi (frata, kara)
- kochany, drogi (amata, kara)

La rusa vorto "родина ['rodina] signifas "loko, lando de naskiĝo, hejmlando, patrujo". La signifo de tre simila pola vorto "rodzina" [ro'ĝina] estas familio".

fringilla13
afiŝita je 2013-02-24 08:26:38

jan_el_francujo skribis:
fringilla13 skribis: "Język" estas samtempe "lango" kaj "lingvo".
Interese. Tiu metaforo (lango = lingvo) troviĝas ankaŭ France (langue), Hispane (lengua) kaj kelkfoje Angle en la esprimo "mother tongue".
tukero skribis:
Mi konstatis ke la turka "dil" ankaŭ signifas kaj "lango" kaj "lingvo".
Mi iomete analizis la interesan aferon.

LANGO = LINGVO:
- en la latina (lingua) kaj greka (γλώσσα) [glóssa]
- en la kroata (jezik), serba (језик), bosnia (jezik), slovena (jezik), bulgara (език), makedona (јазик), en la ĉeĥa (jazyk), slovaka (jazyk), pola (język), rusa (язык) [jazýk]
- en la hispana (lengua), portugala (língua), franca (langue), itala (lingua), rumana (limbă)
- en la hungara (nyelv), finna (kieli), estona (keel)
- en la turka (dil)
- en ...

Estas uzataj du apartaj vortoj - LANGO kaj LINGVO:
- en Esperanto (lango - lingvo);
- en la lingvoj malsuprasoraba (jězyk - rěc) kaj suprasoraba (jazyk - rěč);
- en la ukraina (язик - мова) kaj belorusa (язык - мова) ambaŭ: [jazýk - móva];
== en la pola la vorto "mowa" ['mova] en la signifo "lingvo" sonas jam iomete arkaike, kutime oni uzas "język" en ambaŭ signifoj;
- en la latva (mēle - valoda) kaj litova (liežuvis - kalba);
- en jenaj ĝermanaj lingvoj:
== en la angla (tongue - language), sed estas uzata la esprimo "mother tongue";
== en la germana (Zunge - Sprache), sed estas kelkfoje uzata ankaŭ la esprimo "die deutsche Zunge";
== en la nederlanda (tong - taal), dana (tunge - sprog), sveda (tunga - språk), norvega (tunge - språk), ...

Se iu emas, aldonu aliajn lingvojn. :)

Estas interesaj la tendencoj en la pola kaj en la germana, kiuj estas tute inversaj:
- pole: mówić ['muviĉ] (paroli) -- mowa ['mova] (lingvo)
La uzo de la vorto "mowa" en la signifo "lingvo" iĝas arkaika, pro tio "mowa ojczysta" sonas pli solene. Kutime oni uzas "język" en ambaŭ signifoj.
- germane: sprechen (paroli) -- Sprache (lingvo)
La vorto "Sprache" estas ĝenerale uzata, dum "Zunge" eksmodiĝis en la signifo "lingvo". Germana aŭtoro kvalifikis la metaforan uzon de "Zunge": "dichterisch" (poezie).

tukero
afiŝita je 2013-02-24 23:15:09

fringilla13
afiŝita je 2013-02-24 08:26:38
- en jenaj ĝermanaj lingvoj:
== en la angla (tongue - language), sed estas uzata la esprimo "mother tongue";
== en la germana (Zunge - Sprache), sed estas kelkfoje uzata ankaŭ la esprimo "die deutsche Zunge";
== en la nederlanda (tong - taal), dana (tunge - sprog), sveda (tunga - språk), norvega (tunge - språk), ...

Mi aldonas pri la angla lingvo du ekzemplojn:
- Dum mi restadis en konvaleska kliniko mi eksciis ke unu el la manĝejaj servistinoj estas irlandanino kaj mi alparolis ŝin angle. Ŝi respondis: „Oh, it’s so nice to hear my ‚mother tongue’“. Por mi estis preskaŭ ŝoke, ke la keltino kun propra ‚nacia lingvo’, la gaela aŭ ejra, nomas la lingvon de la uzurpintoj de sia lando ‚patrina lingvo’. Tamen mi devis konscii ke la irlandanoj jam delonge uzas pli konservativan version de la angla kaj ne libervole okupiĝas pri la nacia lingvo de siaj (pra)gepatroj.
- La usona indiana muzika grupo „Rednecks“ („ruĝnukuloj“) uzis en sia kanto „Indian Nation“ („Indiana nacio“) la vortumon: „… took away our native tongue, taught their English to our young … “ ( forprenis nian indiĝenan lingvon, instruis al nia junularo sian anglan … “. Jen la intenca uzo de la pli konservativa „lango-lingvo“ por poeziaj kaj politikaj celoj. La nomo „Ruĝnukuloj“ cetere aludas al la eŭrop-usona kutimo nomi indianojn „ruĝhaŭtuloj“.

Kroma aldono pri la skandinaviaj lingvoj: Ili havas la sufikson „-mål“, kiu, en la norvega eĉ oficiale, indikas version de la nacia lingvo.

tukero
afiŝita je 2013-02-24 23:21:37

Mireille
afiŝita je 2012-10-29 18:26:51
Rigardu manon !

Unu fingro montras la lingvon de la patrino. Eble ŝi unue ekrilatas kun la bebo dum mamnutrado. Alia fingro montras la lingvon de la patro. Same li rilatas al la bebo, parolas al li / ŝi, komunikas, kantas, rakontas. Povas esti, ke la gepatroj ne havas la saman denaskan lingvon, sed havas iun alian komunan lingvon. Tio estas la tria fingro, la gepatra lingvo aŭ la familia lingvo. La kvara lingvo estas la loka lingvo, la lingvo, kiun la infano aŭdos en la lernejo ; instrulingvo aŭ kultura lingvo. Kaj la polekso ? Ĝi reprezentas miajn ideojn, kiuj promenadas nudaj en mia kapo. Mi devas vesti ilin per iu lingvo (promeni nuda ne decas…), se mi volas alparoli iun, komuniki ion al iu. Do mi elektu lingvon konatan de mia aliulo.
Ĉe mi persone mia familio « duŝis » min per unu nura lingvo : la franca. Sed mia lernantino el Zuriko Julia uzas diversajn lingvojn : ŝia denaska lingvo estas la germana. Ŝi studis la italan en Italio kaj tie konatiĝis kun japano. Ili enamiĝis, geedziĝis kaj parolas kune la italan. Se ili loĝus en Santiago de Ĉilio, la kvara lingvo, loka lingvo, estus la hispana. En tiaj familioj evidente la infanoj estas poliglotoj.

La analogio estas bona kaj tre taŭga. Mia propra versio estas la „cepa principo“, laŭ kiu infano per sia natura lingvopercepta kapablo iom post iom komprenas ne nur la „patrinan“, „patran“ kaj „familimedian“, sed ankaŭ la dialektajn variaĵojn de la tiumedia lingvo. Poste alkreskas, kiel cepaj tavoloj,la eksterfamilia medio, la superfamilia, la regiona kaj superregiona, la nacia, la fremdlingva kaj la internacia medioj.

tukero
afiŝita je 2013-02-25 22:41:45

Mireille
afiŝita je 2012-10-29 18:26:51

En esperanto jam estas pli taŭga esprimo : denaska lingvo, do temas pri tiu lingvo, kiun bebo aŭdas tuj post sia naskiĝo. Tamen povas okazi, ke bebo aŭdas plurajn lingvojn. Do kiel priskribi tion ?

Mi ne estas certa ĉu mi jam afiŝis la subajn rimarkojn aliloke, sed mi opinias ke ili bone konvenas ĉi tie:
Mi persone travivis miajn lingvoformajn jarojn en unulingva medio kaj en eduka sistemo kiu permesis eklernon de fremdaj lingvoj nur ekde la naŭa lerneja klaso – terura malŝparo de lingvolerna potencialo. Mi ne povis lerni lingvojn nature, sed devis lerni kogne.
Mi miras ke mi sub tiuj cirkonstancoj sukcesis lerni tri lingvojn ĝis la KER-nivelo B2 kaj kogne informiĝi pri dekoj da lingvoj je nivelo A1 ĝis A2 kun diversaj gradoj de komunika kompetenco. Miaj scioj en tiuj lingvoj bedaŭrinde estas ĉefe morfologiaj kaj leksikaj.

Inter miaj amikoj estas reputacia germana Esperantisto, naskita en Jugoslavio kun germana edzino esperantokapabla ankaŭ tie naskita, sed en Brazilo plenkreskinta, kaj du filinoj, de kiuj unu estas aktiva Esperantistino kun tri filinoj. Ŝi mem estas Finn-Ugristino, lernis de sia patro Esperanton, edziniĝis kun serba Esperantisto, kaj la filinoj estas denaske Esperantlingvaj.
Kun la avo ili parolas Esperanton, kun la avino germane, kun la patro serbe kaj kun aliaj laŭ la lingvo, en kiu ili unuafoje alparoliĝas, se ĝi apartenas al ilia lingva repertuaro.

Mireille
afiŝita je 2013-02-26 06:00:33

Jen mi ricevis indikojn el Nepalo de Prakash, kun kiu mi parolas la anglan, kaj kiu komencas la studadon de Eo.

Language, lingvo = Bhasha

Mother Tongue, denaska lingvo = Matrubhasha

Matru means Mother ( this word derived from Shankrit) Matru signifas Patrino (tiu vorto devenas el la sanskrita lingvo)

Mireille
afiŝita je 2013-02-27 14:29:29

De mia kolegino el Japanio Ĉieko san, mi ricevas jenon:
Japana:
Lango = 舌, zetsu / shita
ankaŭ signifas "parolo"-n.
Lingvo = 言語 gengo

tukero
afiŝita je 2013-02-27 22:53:53

Se mi ne eraras, "gengo" estas duparta vorto, en kiu "go" signifas lingvo (nihongo = japana lingvo). Ankaŭ la ideogramo estas duparta. Ĉu via informantino povas precizigi tion?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.