Forumo

TemojPri edukado.net11 jaroj pasis, sed kiel plu?

Katalin
afiŝita je 2012-12-15 19:13:10

Dankon, Pro via mesaĝo kaj listigo de (ĉefe) problemoj.
Bv. konscii ke la paĝaro estas ne por lernantoj, sed por INSTRUANTOJ, do, ni esperas, ke ili pli faciel elturniĝas ol komencantoj.
Tamen, ankaŭ ili povas havi problemojn, kiujn vi listigis.
La frazo, kiun vi citas (tamen ne ĝuste), troviĝas ĉe la paĝo de naciaj ekzamenoj. Mi petis, ke oni rAportu pri ili, ĉar el la malnova paĝaro perdiĝis tiu parto kaj ni bezonas denove la informojn.
Se neniu rAportis, mi ne povas ion ajn publikigi, ĉu?
Mi ne ricevis vian mesaĝon, alikaze mi certe respondintus, kiel al ĉiuj aliaj skribintoj. Do, bv. denove skribi.

Hazel
afiŝita je 2012-12-15 20:17:42

Dankon pro la utilega paĝaro. Nun mi ĉiam ensalutas (markas "memoru min";) kaj mi bedaŭras, ke mi ne faris tion en la fruaj jaroj.
Mi ja akceptas la proponon de Liĉjo kaj promesas 100 eur. Mi esperas, ke sufiĉe da ni povos regule finance subteni se necesos.

Katalin
afiŝita je 2012-12-15 20:52:19

Koran dankon, Hazel. Vi jam plurfoje kaj diversmaniere helpis. Estas bona sento. Salute, Katalin

ajaku_2000
afiŝita je 2012-12-15 21:05:26

Mi ne kutimas multe paroli kaj skribi. Mi, do, povas nur laŭdi la paĝaron. Mi ne rimarkis ion tre kritikindan. Dankon.

gobois64
afiŝita je 2012-12-15 21:33:50

Saluton Katalin kaj la aliaj kontribuantoj el tiuj utilaj ret-paĝoj !
mi estas komencantoj. Mi lernas Eon kun Lernu, kun miaj libretoj sed ankaŭ kun "edukado.net".
Mi estas tre kontenta trovi en tiuj retpaĝoj utilajn ekzercojn eĉ se mi ne uzas tutajn la . Mi povis ankaŭ aĉeti pli bonaj gramatikaj libroj faktitoloj.
Do mi volas dankesprimi vin.
Dankon kaj ĝis pri novaj ekzercoj.
Gérard

Monik
afiŝita je 2012-12-15 21:37:28

Mi elkore gratulas

Monik
afiŝita je 2012-12-15 21:53:06

Mi kaj Jean-Pierre, kiu nun skribas tiun mesaĝon aldonante al mia malneto laùplaĉe sed kun mia konsento, dum mi lavas la manĝilaron (ni faras laùvice)tutkore gratulas kaj dankas vin pro via mirinda kaj tre grava laboro.
Mi ne regule vizitas la retejon sed gravas por mi scii ke ĉiam ni povas trovi helpmaterialon por prepari niajn kursojn kaj ke ni povas informi homojn pri tiu trezoro;
Tutkore viaj

Monika 05 + Jean-Pierre el Mazara del Vallo

margaretha
afiŝita je 2012-12-15 22:31:04

Dum 11 jaroj ni plukis tute libere en grandega materialtrezorejo farita de samideanoj, kaj kunmetita kaj prezentita en Edukado.net fare de unusola persono: Katalin. Mi deziras esprimi mian dankon, kaj tute konsentas pri la propono de Liĉjo, kaj ankaŭ faras promeson subteni finance laŭ lia propono.

marcoscramer
afiŝita je 2012-12-15 22:46:40

Kiam mi instruis Esperanton en la jaroj 2004 ĝis 2006, mi multe uzis materialon de edukado.net. Post 2006 mi ne plu instruis kaj sekve ne uzis la paĝaron. Sed mi daŭre konscias pri ĝi kaj certe reesploros ĝian nunan materialon kiam mi denove instruos Esperanton. Mi sekve tre ĝojas pri tio, ke ni havas tiel sindoneman aktivulinon kiel vin, Katalin, kaj esperas ke vi daŭrigos laŭ ĉi-maniere.

leejungkee
afiŝita je 2012-12-15 23:59:28

Kara Katalin, Kiel unu el aziaj esperantistoj, mi kore dankas vin pro via sindediĉo por nia movado tra Edukado.net. Honeste dirite, mi mem ne ofte vizitis tiun ĉi retpaĝon malgraŭ tiom da juvelaj dokumentoj enestas. Mi volas diri,ke Esperanto-movado en Azio estas sufiĉe fekunda, sed azianoj ne facile montras sin pro troa singardemo. Mi ne certas ĉu tio venis de konfuceanismo. Memore al la 153-a naskiĝo-tago de Zamenhof, mi omaĝas, ke mi pli aktive diskonigos Edukado-net-n al aziaj esperantistoj. Unue al koreaj silentemuloj kaj poste al tutaziaj verduloj. Por danki al via senlaca kontribuado por nia movado, mi enviciĝos al la propono de Liĉjo volonte. Amike via, Jungkee el Koreio

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.