Forumo

TemojPri edukado.net11 jaroj pasis, sed kiel plu?

Rubencxjo
afiŝita je 2012-12-16 17:27:32

Kara Katalin:
Finfine mi havas aliron al la reto post unu monato en la maro kaj jen mia respondo:
Kompreneble valoras la penon dsaŭrigi la laboron!
Eble vi sendis vian mesaĝon ĉar ĉiam, kiam iu faras ion grava, tiu iu pensas ke eble siaj agoj estas superfluaj, havas nenian intereson kaj povas esti tempoperdo. Bone, tion mi kelkfoje pensas pri miaj agoj. :)
Sed via laboro en edukado.net estas nekredeble valora.
Niaj esperantaj rondoj ne estas tiom grandaj kiokm ni dezirus. La respondo de niaj lernantoj ne tiom entuziasma kiom ni volus. Sed la ideo pri lingvo internacia estas eĉ pli aktuala hodiaŭ ol en la tempoj de Zamenhof kaj via retejo estas enorma apogo por ĉiuj kiuj pensas ke Esperanto valoras la penon.
Gratulon kaj dankon!
En Kalio, Kolombio, la efekto de via retejo kaj laboro estas ege granda. Eble kontentigos vin scii ke dum la hieraŭa Zamenhofa Tago ni decidis okazigi sesion de KER-Ekzameno dum 2014 kaj jam estas ses kandidatoj.
Ne malesperu, kara. Kelkfoje mi pensas pri la doloro de viaj fingroj pro troa tajpado kaj venas al mia kapo la bildo de Zamĉjo kiam nokton post nokto, post la taga laborego, sidis laca en sia skribotablo por traduki kelkajn paĝojn, por labori favore de nia lingvo... kaj mi scias ke tiu spirito, tiu sinteno kaj tiu oferemo estas nekredeble vivaj en vi.
Daŭrigu kaj neniam laciĝu! Ne gravas eĉ se kelkfoje vi mem pensas ke iel tiu laboregado ne valoras la penon.
Korkore: Ruben' Torres, Kolombia Esperanto-Ligo

Ina
afiŝita je 2012-12-16 18:05:32

Kara Katalin, mi admiras vian konstantan laboron kvankam mi mem nun ne instruas. Mi iom neregule enrigardas kaj jes mi volas subteni vin per 100 € kiel skribis unu antaŭulo en tiu ĉi forumo. Nepre estas subteninda kaj gratulinda laboro, kiu meritas nian dankon. Cetere mi ne sukcesas ŝanĝi mian pasvorton. Mi nun ĉiam devas uzi tiun komplikan formon kiun vi aŭtomate
resendis post mia forgesi de ĝi. Amike salutas Ina.

BertSchumann
afiŝita je 2012-12-16 18:57:50

Tiu retejo estas la ĉefa E-lingva referenco por E-instruado, t.e ĝia Nacia Biblioteko enreta.
Ĝi devus enhavi ĉion kio ekzistas en-rete pri E-instruado kaj ĉiuj aliaj priaj retejoj devus pludoni sian materialon.

Mi esperas ke ĝin oficiale posedas organismo, ĉar tiu kapablas certigi ĝian funciadon post malapero de la nunaj aktivuloj.

Kio pli? Nenio nova krom kompletigo de ĝia enhavo
Kio plu? Certigi la plu-vivon ĝis la etenceco.

marcinkat
afiŝita je 2012-12-16 20:39:16

Via laboro estas tre valora por la tuta Esperanto-movado. Ĝi precipe certigas la klerigadon de tiuj esperantistoj kaj instruemuloj, kiuj pro plej diversaj kialoj ne havas la ŝancon regule partopreni renkontiĝojn, fakseminariojn, ktp.
Mi mem uzas edukado.net regule. Antaŭ la ĉijara KER-ekzamensesio mi uzis la materialojn por prepari por la ekzameno, nun mi uzas la materialojn kaj prelegojn de Liberaj Studoj por mia pluklerigado.
Vi estas la "pedagogia altlernejo" de Esperantujo. Via malapero estus grandega perdo por Esperanto.
Se temas pri financa subteno: Mi pensas, ke multaj uzantoj ja pretas subteni vin finance (ankaŭ mi). Vi eble devus pli ofte sciigi nin pri tio, ĉar en la moderna tempo ĉiuj estas alkutimiĝitaj je senkosta uzado de ĉio en la reto. Pro tio oni eble forgesas, ke tia valorega laboro kiel via ankaŭ postulas energion kaj financajn rimedojn.

MarcVandenBempt
afiŝita je 2012-12-16 21:43:20

Mi persone malofte vizitas la retejon, sed samtempe ofte uzas ĝin, pere de ivo S. kiu ĉi tie trovas ĉiumonate interesajn ekzercojn por nia loka grupo en Leuven, Belgio. Ankau dum kursoj mi ĉiam informas pri ĝia ekzisto.
Do, ŝciu ke efektive via laboro tre utilas, ankau al kiuj malofte aperas en la listoj de aktiva uzantoj.

Esperant_Krakow
afiŝita je 2012-12-16 22:44:22

Gratulon al la Esperanto-medio, kiu scipovis reteni tian fakulon kiel Katalin, por ke ŝi donadu plentempe
sian altkompetentan, profesian laboron ĝuste al tiu medio.
Tiun fakton mi konsideras unu el la plej gravaj decidoj faritaj en Esperantujo.

Ni ege ĝojas kaj aprezas tiun apogon al E-instruistoj kaj studantoj, kaj ni uzas diversajn servojn de la retejo!!
Ĉu tiu informo povus esti transdonita al ESF, kiu meritas nian dankegon?

Maria Majerczak

Uriel_Gurdian
afiŝita je 2012-12-16 23:04:43

Saluton Katalin,

Unue mi volas gratuli vin okaze de la datreveno de la paĝaro.
Al mi multe gravas edukado.net ĉar mi preskaŭ komencas la laboron kiel instruanto
de Esperanto en mia lando kaj ĉi tie mi trovis multe da helpo, materialo ktp.
Se edukado.net malaperus certe ĝi mankos al mi ĉar mi ankoraŭ studas mian RITE-kurson
por plibonigi kaj perfektigi miajn ĝeneralajn kaj specifajn konojn de Esperanto.

amike salutas,
Uriel Gurdián.

herzbergcentro
afiŝita je 2012-12-17 00:56:58

Kara Katalin!
edukado.net estas valorega trovejo, fonto por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lernado kaj instruado de Esperanto! Nepre rekomendinda, daŭrigenda, evoluigenda. Kaj private kaj kiel vicprezidanto de ILEI mi kore dankas vian sindonan laboron kaj deziras multe da plua sukceso: Zsófia Kóródy

verdeca3
afiŝita je 2012-12-17 04:22:00

kvankam mi neniam renkontiĝis kun la ĉefredaktorino de nia retpaĝo Edukado.net.persone.tamen kelkfoje faris interŝanĝon de mesaĝoj kun ŝi .mi bone scias,ke ŝi estas okupita sed tuj respondas miajn demandojn.en iu senco ŝi jam fariĝas unu el miaj plej karaj geamikoj en mia koro.la retpaĝo Edukado.net plaĉas al mi.ĉar en ĝi oni povas ricevi helpon dum sia lernado de esperanto. ĝuste pro tio mi estas ofta vizitanto de nia retpaĝo.

verdeca3
afiŝita je 2012-12-17 04:31:41

Raita skribis:
Karaj Katalin kaj aliaj kontribuantoj, saluton! Via laboro estas valorega, antaŭ 10 jaroj oni ne povis imagi tian! Kion lernu-net por la lernantoj kaj studentoj faras, tion vi por la instruantoj kaj -istoj provizas. Nur la malgaja fakto, ke ekzemple al mi mankas lernemuloj kaj tial mi ne povas multe uzi la varian kaj utilegan stokon de lernomaterialoj el edukado.net, sed mi mem povas plu eduki min kaj amuziĝi en via instrua ĝangalo. Longan sukceson kaj laborfortojn al edukado.net mi deziras!
Saliko
.Saliko,ĉu vi loĝas en Finnlando.antaŭe mi havis leteramikinon en MO.nur en la revuo MONATO mi legas ŝiajn artikolojn bone kaj lerte skribitajn kaj ankaŭ mi estas kunlaboranto de la revuo ,ĉar mi estas ankaŭ verkema kaj babilema.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.