Forumo

TemojPri edukado.net11 jaroj pasis, sed kiel plu?

Petra
afiŝita je 2012-12-20 18:11:28

Saluton,

mi momente instruas Esperanton en tri diversnivelaj kursoj, kaj mi uzas la retejon preskau ĉiutage. Mi pensas ke estus preskau neeble instrui bonkvalite sen la ekzercoj, ja aĉeteblas nur ege malmulte da bonaj lernolibroj. Mi mem foj-foje kontribuas per propraj ekzercoj, kaj mi konsentas ke estas tre malbona sento legi inter la komentoj plejparte plendojn pri tajperaroj, kaj ne dankojn au verajn opiniojn.
La laboro de Katalin estas vere sekvinda ekzemplo.

Petra

laszlo
afiŝita je 2012-12-21 10:50:14

Individuoj aktivadas malsame laǔ multaj konsideroj. Iuj individuoj ne spronas gravajn celojn, evoluigojn, do iĝas kontentitaj per tio kio momente ekzistas, eĉ se tio vere ne, aǔ ne bone funkcias. Samtempe aliuloj difinas por si vere gravajn celojn, evoluigojn. Por tiu dua kategorio, se difinita celo ne iĝas realigebla, emo atingi pozitivajn celojn iĝas forvaporinta. Tio okazas despli certe, se pro tiu kialo de fiasko kulpas malseriozaj, malevoluemaj individuoj.

Komence, kiel viktimo de tiu ”trohejtita” reklamo pri Esperanto (kiu misgvidis ankaǔ min), mi starigis al mi gravegajn celojn: ekkoni kiel eble plej profunde tiun planlingvon, kaj popularigi ĝin en mondo cele al facila tutmonda interkomunikado. Sed post pli profunda ekkono de tiu planlingvo mi malkovris gravegajn problemojn pri lingva difiniteco. Tiuj problemoj donis al mi respondon al multaj miaj demandoj rilate al kialo de ĝenerala tutmonda fuŝa lingvoscipovo, al kialo de evitemo uzi ĝin en kluboj, al krokodiladoj, kaj klarigis al mi tiun kialon, kial ĝi restis nur *hobia* lingvo por poliglotoj.

Post kiam mi ekkonis tiujn bazajn problemojn, mi decidis publike malkovri, diskonigi ilin, kaj tiel komune trovi efikajn solvojn por forigi tiujn problemojn. Celo estis finverki planlingvon (aldonante necesajn, unusencajn gramatikajn regulojn) tiel, ke ĝi iĝu lernebla lingvo ne nur por poliglotoj.
Se iu lingvo estas grave mankhava pri unusencaj reguloj, ĝi nepre devas funkcii laǔ raciaj konsideroj (ĉar manke de necesaj reguloj lingvouzantoj povas apogi sin *nur* je siaj propraj racioj). Sekve, manke de necesaj reguloj nur *racie* kompilitaj modelfrazoj povas helpi lingvolernantojn.
Sed iom post iom mi devis sperti, ke tiu originale vivsaĝe imagita (sed bedaǔrinde ne finverkita) planlingvo ne povas iĝi profesia pontlingvo pro certaj, tamen decidpovaj kontraǔuloj, kiuj 'pezas' pro siaj famiĝintaj nomoj. Kiam mi iĝis konscia, ke pro menciitaj kialoj ne eblas profesiigi gramatikan difinon de E-o, mi perdis mian emon kaj celon.

Sorto de ĉi tiu pretendeme kaj profesie funkciigata portalo streĉe dependas de sorto de E-o. Se E-o sukcesos elŝiri sin elde hobia nivelo, kaj sukcesos pluprogresi al gramatike profesie difinitaj lingvoj, lingvouzantaro kreskos, cetere ĝi plue malkreskos. Male al ĝenerala miskredo, ne angla lingvo kaǔzas regreson de E-o, sed ĝiaj oficialaj prizorgantoj (pli ekzakte: ĝiaj oficialaj neglektantoj).
Redakcio de Edukado.net (fakte Katalin persone) ĉiam klopodis validigi raciajn pretendojn kontraǔ neraciaj postuloj fare de iuj malevoluemuloj. Sed tiuj malevoluemuloj pruvitiĝis esti pli fortaj, pli potencaj.
Post formorto de poliglotoj, E-o (se restos kun nuna, mankahva kaj ne unusenca difiniteco) certe formortos. Tion mi tre bedaǔros...

tukero
afiŝita je 2012-12-30 23:37:16

Kara Katlin,
nepre daŭrigu, Edukado.net estas ege bona kaj ne malhavebla!

Kore salutas kun novjaraj bondeziroj

Tukero

ilonaesp
afiŝita je 2013-01-01 17:34:17

Kara Katalin,

Edukado.net estas multflanka retejo, tre utila por instruistoj - multaj naciaj lingvoj ne havas tian. Dankegon pro via 11-jara sindediĉa laboro. La retejo nepre devas plu funkcii sub via prizorgo.
Mi plene subtenas vin morale kaj fake, de tempo al tempo ankaŭ finance mi pretas tion fari.
Sukcesan novan jaron kaj Edukado.net vivu longe!
Ilona Koutny, Interlingvistikaj Studoj UAM

karlo1a
afiŝita je 2013-01-05 16:23:25

Kara Katalin!
Dankon pro via 11-jara sindonema dedicho multegajn horojn de via vivo.
Oni ne povas aprezi tion sufiche.
Ekde 2013 komencis mia libertempo, do mi rigardos pli multe je via retpagho.
Unu demando: Mia komputilo estas de Apple.
Chu vi povas konsili, kiel skribi la supersignojn sub Mac-OS?
Korajn salutojn
Karl Reinisch

Katalin
afiŝita je 2013-01-07 19:28:02

Karaj Tukero kaj Laszlo, jes, mi tre ĝojus se vi mem transportus viajn enskribaĵojn al la ĝusta fadeno. Des pli ĉar strategie tiu ĉi fadeno estas tre grava por mi kaj mi timas ke la temo ĉi tie perdiĝas inter viaj aliaspkete grava kaj valoraj diskutoj.
Kiam vi transportis laŭvice viajn erojn, mi unu post la alia povos forigi ilin de ĉi tie.
Antaŭdankon al vi, amike, Katalin

Katalin
afiŝita je 2013-01-10 13:26:07

karlo1a skribis:

Chu vi povas konsili, kiel skribi la supersignojn sub Mac-OS?
Saluton, ankaŭ mi luktas. Mi havas sistemon, kiu igas min tajpi tre komplike. Mi eĉ ne penas rakonti kiel, sed por unu ĉapelita litero mi devas premi 3 klavojn, kaj se fine mi forgesas krei spacon, ĉio malaperos, kion mi ofte ne rimarkas. Tial en miaj skribaĵoj mankas ofte tiuj lietroj.
Ie mi legis, ke nun estas bona nova tekniko, sed mi ne trovas tiun mesaĝon nun. Eble iu alia povos helpi.
Difini klavojn same eblas. Mi kapablis tion fari en Vindozo, sed ne en Mac.
Do, jen malavantaĝo esti mekulo.

lili
afiŝita je 2013-01-14 15:47:36

Kara Katalin
Via mesaĝo kortuŝis min.
Estas dank al edukado.net , do dank al vi, ke mi komencis instrui esperanton. Mi trovis en ĝi ĉion mi bezonas por prepari miajn kursojn. Hodiaŭ, mi ne plu instruas sed de tempo al tempo mi visitas edukado.net por labori. Ĝis nun, Mi rapide trovis respondojn al ĉiuj miaj serĉadoj.
Mi opinias ke edukado.net estas ne nur tre utila, sed ankaŭ necesega!
Bonan kuraĝon por daŭrigi la laboron!
Amike

leitejr
afiŝita je 2013-01-18 04:08:00

Kara Katalin,
la plej bongusta torto sendube estas la riĉenhava servo de Edukado.net. Pri la silento de la uzantoj, ne bedaŭru... Mi aldonus proverbon tre konatan de la brazila popolo: "Kiu silentas, tiu konsentas". Alivorte, la uzantoj estas kontentaj kaj sataj. Nu, kiu dubus pri la graveco de Edukado.net, vera historia simbolo de la nuna fazo de Esperanto?
Mi silente – pro admiro - entuziasme aplaudas!
/Jozefo Lejĉ

akrocefalo
afiŝita je 2013-01-23 16:12:15

Kiel mi promesis, mi proponis dum la lasta estrarkunveno de nia loka grupo ke ni finance subtenu Edukado.net. Kvankam niaj rimedoj estas moderaj, ĉiuj konsentis ke ni povos kontribui per 120€ jare, laŭ monata konstanta bankokomisio de 10€. Ni jam petis ke nia kasisto donu la bezonatajn instrukciojn al la banko. Espereble multaj aliaj faros same. Esperanto 3000 - Loveno - Belgio

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.