Forumo
Temoj / Movado / Historio de la Esperanto-movado
leandro_abrahao
Mi ŝatus dividi kun vi parteton el la historio de la E-movado el nia regiono, ĉar ĝi estas iel inspira kaj kurioza. Eble ĝi interesos vin. Kompreneble per mallonga artikoleto - se vi volos scii pli, mi volonte skribos plu.
En urbeto najbara al nia vivis brava hometo, kiu spitis la proprajn fizikajn limojn. Lia nomo estis João Custódio Machado (li forpasis en 1959). Kion mi scias pri li, tion mi eksciis el historiaj dokumentoj, kiujn mi posedas, kaj el diversaj buŝatestoj, precipe de mia avinjo, kiu persone ekkonis lin. Mia avo - ŝia edzo - estis esperantisto kaj lia amiko. João (Johano) havis kapon normale elvolviĝintan, sed lia korpo ne tute elvolviĝis, kio igis lin ĉiam sidi sur rulŝego. Li ne povis paŝi mem. Mia avino rakontas, ke dum li ne havis rulseĝon, iuj geamikoj (ankaŭ mia avo) veturigis lin en la urbo per ĉarumo. Li fondis E-librovendejon, kie li vendis deversajn tiutempajn klasikaĵojn. Post la forpaso de mia avo mi heredis kelkajn ekzemplerojn, kiujn Johano dediĉis al li. La libroj estis zorge indentigitaj per glumarkoj kaj verda stampaĵo de la tiama Brazila Esperanto-Ligo. Li estis spiritisto, laŭ mia avino. En la societo, kiun li vizitadis, li oficis kiel sekretario. Mi intervjuis s-ron, kiu estis lia amiko. Laŭ li, Johano skribis tenante skribilon per ambaŭ manoj. Krom la libovendejon, li fondis imponan konstruaĵon, kiu ĝis hodiaŭ estas unu el la plej grandaj en la urbo. Laŭ liaj planoj ĝi servus kiel gimnazio. Post lia forpaso, la konstruaĵo funkciis dum multaj jaroj kiel urbestrejo. Nuntempe tie funkcias institucio por helpo al handikapuloj. Li ankaŭ instruis Esperanton. Mia avo esperantistiĝis danke al liaj kursoj. Okaze de lia forpaso, Ismael Gomes Braga (pri kiu mi iom parolis en alia artikoleto en la forumo) skribis pri li laŭdan nekrologon, kiu aperis en landa, pli ol centjara revuo, nome "Reformador". |
leandro_abrahao
Mi eltrovis tre malnovan gazetan eltondaĵon pri João Custódio Machado. Ne eblis identigi la gazeton, sed nur la aperdaton (ĝi aperis en la kvindekaj jaroj). Temas pri laŭdaj vortoj pri liaj personeco kaj kapablo fare de iu lia tiama amikino. Ŝi i.a. laŭdas lian pentrotalenton. Ĉu li postlasis pentraĵojn, mi ne scias. Krom la eltranĉaĵon mi trovis dekojn da poŝtkartoj, kiujn li ricevis de esperantistoj el disversaj landoj.
Mi deziris dividi tiujn informojn kun vi ĉar liaj kazo kaj kondiĉoj verŝajne estas unika en Esperantujo, ĉu? Estas mirige kaj kortuŝe vidi per propraj okuloj la fruktodonajn farojn esperantistajn kaj homamajn de hometo kun tiom da korpaj malkapabloj, kiu havis tiom da geamikoj kaj admirantoj. Iam, kiam ariĝos sufiĉe da materialo, mi ŝatus verki biografian broŝureton pri li Sur unu el la solaj (se ne la sola) fotoj, kiujn oni konas, li aperas sur sia improvizita rulseĝo tenante la libron "Esperanto sem Mestre" - kiu verŝajne estas la plej ampleksa portugallingva lernolibro de Esperanto. Baldaŭ mi aperigos ĉi tie la foton. Mi esperas, ke tiuj informoj plaĉos al vi. Se iu interesiĝos, mi felietone kaj plezure skribus plu pri li. |
leandro_abrahao
Jen li
Alkroĉita dosiero: 9024_1413849497.jpg |
leandro_abrahao
Kvankam neniu skribe reagis, tamen multaj vizitis la fedenon en la daŭro de tre mallonga tempo. Do eble valoras ankoraŭ ion aldoni. Mi esperas, ke la jena kontribuo plaĉos al vi
En lia urbo - Tupaciguara-MG - la urbodomo aranĝas ĉiujare civilan paradon en la dato, kiam la urbo kromjariĝas (nun ĝi estas pli ol centjara). En 2009 partoprenis la eventon oficistoj kaj gelernantoj de APAE - Asocio de gepatroj kaj geamikoj de la nekapabluloj. Ili deziris rakonti iom el la historio de la sidejo de la asocio kaj omaĝi la pioniron, kiu konstruis ĝin, nome s-ron João Custódio Machado (li estis nomata Johaneto). En la retpaĝo de la Asocio estas fotogalerio kun multaj kortuŝaj kaj insteresaj Esperantaĵoj. Vi vidos, ke oni desegnis lian portreton por montri en la parado. Infanoj surmetis Esperantajn kostumojn kaj tenis en la manoj anstataŭaĵon de la libro Esperanto sem Mestre, por rememorigi pri lia verdstela agado. Du personoj tenis rubandegon kun informo: "Gimnazio Esperança (espero) - elpensita de João C. Machado" (pri tio legu en pli fruaj mesaĝoj). Nu, sufiĉas. vi vidos mem. Dankon. |
kolombisto
Johano Custadio Machado havis fortan talenton, malgraŭ sia korpa difekto, lia agado por Esperanto estas parto de la loka movadhistorio. Li forpasis en 1959, sed kiam li naskiĝis, ĉu ? Dankon por ligilo mi povis spekti la fotoserion.
|
leandro_abrahao
Saluton s-ro Horváth, kaj koran dankon pro la demando Ĝi kondukis min al novaj trovoj. Mi mem ne sciis lian naskiĝtagon. Mi telefonis al APAE kaj parolis kun la estrino, sed ankaŭ ŝi ne sciis. Tamen ŝi asertis, ke ŝi havas libron en kiu certe ŝi trovos la informon. Ni interŝanĝis retadresojn, kaj nun mi atendas ŝian reagon. Pro scivolo, mi trafosis guglon, por trovi la daton. Mi ne trovis ĝin, sed eksciis, ke krom la gimnazion, kiu nuntempe estas sidejo de APAE, kaj la Esperantan librovendejon, li posedis telefonan savolinion per kiu li deadmonis personojn de sinmortigo. Mi provos trovi iun lian familianon. Certe estus tre bone ekscii, ĉu lia entrepreno prosperis al li. |
leandro_abrahao
S-ro Horváth, Mi parolis per telefono kun la notario de Tupaciguara, la urbo de Johaneto. Li promesis serĉi lian naskiĝdaton. Hodiaŭ mi rekontaktis lin kaj eksciis, ke li nepre bezonas la nomojn de liaj gepatroj. Kurioze, ĉu? Li diris, ke tiam oni registris nur la personan aŭ personajn nomojn de la ĵusnaskito, kaj kune ankaŭ la nomojn de ties gepatroj. Li trovis amason da Johanoj - en Brazilo ĝi estas tre ordinara nomo - sed ne povis scii, kiu estas la de ni serĉata. Tio signifas, ke iam mi devos reaventuri tra lia urbo por ekhavi novajn informojn kaj sekvi liajn spurojn. Intertempe mi eksciis, ke Johaneto malsaniĝis je lepro, kio kaŭzis lian morton. Kortuŝe. Kiam mi havos novaĵojn mi volonte aldonos ilin ĉi tien. Dankon |
Altebrilas
|
leandro_abrahao
Koran saluton kaj koran dankon pro via interesiĝo Jes, temas pri la sama homo. Tiu teksto estas artikolo pri nanoj laŭ spiritisma vidpunkto, kaj la aŭtoro memciis Johaneton kiel ekzemplon. Mi konas la tekston kaj tre shatus korespondi kun la verkinto, sed mi ne trovis kontakteblon. En la artikolo li asertas, ke Johaneto establis ankaŭ infanvartejon en la urbo. Tion mi forgesis skribi antaŭe en tiu ĉi forumfadeno. Nu, jen plia grandanimaĵo lia, ĉu? Mi scias multe pli pri li. Tamen kelkaj el tiuj scioj bezonas konfirmon dokumentan, kaj mi nuntempe ne povos dediĉi min al esploroj, kiuj devigos min vojaĝi. Antaŭ kelkaj jaroj mi ekposedis kolekton de korespondaĵoj de esperantistoj el nia regiono. Ĝi devenas de la 70aj, 80aj jaroj kaj enhavas ĉirkaŭ 800 paĝojn. Jen riĉega fonto de informoj, kiujn ni ankoraŭ ne traesploris entute. |
leandro_abrahao
Ĉiuj artikoletoj, kiuj aperadis en ĉi tiu foruma fadeno konsistigas artikolon, kiun s-ro Francisco, redaktisto de la revuo Brazila Esperantisto (organo de Brazila Esperanto-Ligo), aperigos en la junia numero de la revuo. Ĝis nun ne ekzistas pri ĉi-regiona Esperanto-movado pli ampleksa registro (krom tio, kio aperas en Vikipedio). Kiu scias, eble estontece povos eldoniĝi libreto konsistanta el pluraj iam kaj iam publikigitaj artikoletoj
|