Forumo

Temoj(Inter)komunikadoPrzemysław Grzybowski: Renkontoj kun diferenculoj

Katalin
afiŝita je 2014-11-02 18:29:44

En la sekcio KLERIGEJO, ĉapitro LIBERAJ STUDOJ ni lanĉis kurson pri interkultura edukado. La kursomaterialo celas infanojn, junulojn, sed nepras plenkreskulra helpo, gvidado.
Ĉi tie en la forumo ni kun la aŭtoro, sperta pedagogo, ni atendas viajn demandojn, komentojn, konsilojn kaj raportojn pri la sertoj. Espereble vi ĝuas la kurson.
http://edukado.net/klerigejo/10?m=superrigardo&id=52

 PNG Alkroĉita dosiero: 4_1414952984.png

nicolee
afiŝita je 2014-11-03 10:25:01

La uzo de la vorto diferenculo estas iom stranga, kial ne uzi "Malsamulo"?

nicolee
afiŝita je 2014-11-03 10:26:18

Uzi la vorton "unuj" certe ne estas rekomendinda. Ekzistas tre bona Esperanto-vorto : iuj

nicolee
afiŝita je 2014-11-03 10:27:33

En la angla oni ja uzas la esprimon to be named after someone, sed ŝajnas al mi ke uzi "post" en tiu kazo ne senchavas.

nicolee
afiŝita je 2014-11-03 10:28:24

Oni kutime ne uzas la vorton "kolego" por infanoj. Plenkreskuloj kiuj laboras havas kolegojn.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-03 16:19:27

nicolee skribis:
(1) La uzo de la vorto diferenculo estas iom stranga, kial ne uzi "Malsamulo"?
(2) Uzi la vorton "unuj" certe ne estas rekomendinda. Ekzistas tre bona Esperanto-vorto : iuj
(3) En la angla oni ja uzas la esprimon to be named after someone, sed ŝajnas al mi ke uzi "post" en tiu kazo ne senchavas.
(4) Oni kutime ne uzas la vorton "kolego" por infanoj. Plenkreskuloj kiuj laboras havas kolegojn.
Estimata Nicolee, dankon pro viaj demandoj. Mi dankas ankaŭ pro via letero kun indikitaj tajperaroj. Tre baldaŭ ni korektos ilin. Vi pravas, kial ne "malsamuloj"? Se ni konsideros la temon kaj la celojn la libro, estas pozitive, ke jam la titolo tiklis vin kaj min. Ĝi ja impresas neordinare, ĉu? En tiu senco la vorto diferenculoj estas trafa. Mi tion diras kiel leganto. La aŭtoro klarigis per piednoto, ke diferenculoj (aŭ malsamuloj) konsistigas esplorkategorion. Ial la vorto diferenculo ŝajnis al li pli klara, trafa, koncepte pli taŭga. Mi skribis al li. En la okazo, se venos respondo, mi aldonos ĝin ĉi tie, ĉu bone? Pri viaj aliaj demandoj: nu, certe estos klerige pridiskuti ilin. Mi sendis ilin al Przemek :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-03 19:37:17

Traduko en la portugalan
Przemek jam disponas pri eldonejo, kiu pretas aperigi portugallingvan version de la libro Renkontoj kun diferenculoj. Temas pri la brazila, neverda Editora Comenius. Kvankam ĝi ne estas Esperantista eldonejo, tamen ĝi apogas Esperanton pere de eldonaĵoj. En 2007 ĝi publikigis dulingvan (Esperanta-portugala) eldonon de la libro Sole kun Dio - preĝoj de tiuj, kiuj ne preĝas, verkita de la pola kuracisto kaj pedagogo Janusz Korczak (ISBN 978-85-98472-20-1). Espereble Renkontoj kun diferenculoj pretos kiel eble plej baldaŭ.

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1415043437.jpg

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-03 19:42:25

La pola Gazeta Pomorska raportis kaj publikigis fotojn pri la premiero de la pollingva versio de la libro Renkontoj kun diferenculoj. Rigardu la fotogalerion :)

Bonvolu rigardi ankaŭ la almetitan foton. Sur ĝi estas Przemek kaj Lucyna, la ilustristo.

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1415043745.jpg

Diferenculoj
afiŝita je 2014-11-03 20:33:19

Karaj Geamikoj!
Mi estas tre feliĉa, ke la kurseto kaj la forumo rilatanta al ĝi ekfunkciis. Estas por mi honoro, plezuro kaj instigo verki ion novan. ;)
Dankegon al Nicolee pro la lingvaj rimarkoj kaj al Leandro pro la respondoj. Mi ne sentas min kompetenta diskuti pri la gramatikaĵoj, ĉar la tekston de la kurso prilaboradis internacia skipo de fakuloj (krom Katalin kaj Leandro en la laboroj partoprenis Daniel Moirand). Tamen volonte mi legus rimarkojn, sugestojn, komentojn pri enhavo de la kurseto kaj eventualaj problemoj, kiujn povus alfronti ĝiaj partoprenantoj, kiuj uzas la libreton laborante kun infanoj. Mi estas preta helpi, se iu dezirus traduki ĝin en propran lingvon kaj eldoni, aŭ alimaniere disponigi en propra lando. Brakumojn al ĉiuj! Bonan legadon kaj amuzon!
Przemysław Grzybowski (Pŝemo) ;)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-03 22:41:22

Danke al la raportoj de Nicolee ni korektis misetojn en la unuaj aperintaj dokumentoj, kiuj cetere estas jam alŝutitaj. Ni tre ĝojos ricevi similajn atentigojn ankaŭ de aliaj kursanoj. Pri tajperaroj bonvolu raporti aparte. Tre koran antaŭdankon :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.