Forumo

TemojPri edukado.netKion vi pleje ŝatas en la nova retejo?

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-11 11:38:45

Tre plaĉas al mi esplori la mondmapon de uzantoj, sur kiu de tago al tago la nombroj kreskas.
Mi atendas malpacience ke aperu baldaŭ iu Esperantista instruist(in)o en la Kaleza regiono de Francujo, kun kiu mi povus praktiki mian parolan francan.
Kie mi loĝas en Anglujo mi povas vidi 'la belle France' de apuda strato kiam la vetero permesas. Ankaŭ tre plaĉas al mi, rigardi la francan televidon (la Bulonja elsendilo estas sufiĉe proksima - kiel flugas birdo - por ke oni kaptu la signalon).
Se iu franc(in)o volas plibonigi sian anglan lingvon, mi povas helpi. Dum pluraj jaroj mi laboris kiel instruisto de la angla al eksterlandanoj.

Katalin
afiŝita je 2010-10-11 11:48:43

Ĉu vi scias pri la mirinda semjanfina programo en la proksimeco de Kalezo?
Vidu ĉi tie: http://edukado.net/kursejo?kid=23306
Jen ligilo al la oficialaj retpaĝoj de la aranĝo: http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella
Ankaŭ mi partoprenos ĝin kaj estus bone renkontiĝi.
Eble mi havas solvon ankaŭ por via ekzercado pri la franca. Mi havas eĉ plurajn ideojn, sed prezents ilin ne ĉi tie, publike.

blazio
afiŝita je 2010-10-17 08:57:22

Teksto aperinta ĉe IPERNo (Ipernity) la 12an de Oktobro:
----------------------------------------------------------------------------------------------------------

Porokaza poemeto post la renoviĝo (ĉar renovigo)

de Edukado-net [http://edukado.net/]


Edukado reta - eblas,
kaj eĉ "vebe" ĝi sekveblas
Edukado - nete preta.
ŝajnas tute servopreta.

Mi subtaksi ĝin ne volos,
supertaksi ĝin... ne povos,
laŭ facila antaŭvido,
kaj laŭ kora mia fido.

Ĉu Sentendr-e ĉe Danubo
oni pensas pri l' eduko,
ĉu en Sambathej-univo
maturiĝas jam konkludo?

pri oftec' de enkondkukoj,
plioftec' de l' elkondukoj,
kaj gravec' de l' edukado
dum eterna reformado?

Katalina trovas eblon
ĉiam novan por progreso,
mi iĝantas forgesema,
sed ne regas min forgeso.

Eble sekvas ŝi Andreon
Ĉe, kiun ŝi ja priverkis,
kaj adaptas nun teĥnike
ĉar ŝi ankaŭ tion spertis?

Ĉu Andreo Sankta scias,
ke la Sombathejanino,
nun pripensas retokursojn,
dum fluetas ŝaŭmovino?

Glosoj

Ĉe - Cseh, familia nomo interalie de Andreo CSEH
http://eo.wikipedia.org/wiki/Andreo_Cseh

Andreo CSEH - fama instruisto de Esperanto, priverkita ankaŭ de Katalin Kovats.
Andreo CSEH estas unu el la fondintoj de Internacia Esperanto-Instituto:
http://www.iei.nl/kiujniestasespe.htm
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?

Katalin KOVÁTS [kova:ĉ] verkis kaj eldonis en la jaro 1995 en Sabatejo la libron
Memorlibro omaĝe al Andreo Cseh okaze de loa 100-jara naskiĝdatreveno

koro - 1)simbolo, simbola centro de pozitivaj homaj emocioj en multaj kulturoj (ekz. en Eŭropo kaj
Amerikoj); 2) korpmotoro (trovu la fonton!) 3) pulsocentro
Katalin KOVÁTS [kova:ĉ]: estas fondinto kaj gvidanto de Edukado.net, pedagogino, lingvistino,
verkinto, kunverkinto de instrumaterialoj, attikoloj, esetoj kaj libroj pri la lingvo Esperanto,
pri ĝia historio, ori planlingvoj, metodologio de lingvoinstruado kaj edukado (ankaŭ en superaj

lernejoj) vidu ankaŭ:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Katalin_Kov%C3%A1ts
http://edukado.net/

func=find-b&find_code=WRD&adjacent=N&request=kovats&x=0&y=0http://aleph18.onb.ac.at/F/FMLKILX4KIBQIJ7CYE65X66GTXJ8PB6C8Q123FQB3DRBRBGRHS-19591?func=find-

vebo - tuttera teksaĵo (kreskaĵo), "15a-paragrafe"
Sankta Andreo: 1) sanktulo, (kiu ja povus esto, iom lude), patrono de Edukado.net-a
Sanka Andreo 2) urbeto je Sankta Andreo, ĉe Danubo kaj Budapeŝto,
Szentendre, elp.
sentendre
Sentendro (lude: ĉar ĝi estas jam grava urbo...) - urbeto Szentendre [sentendre]
Sentendre - (lude... ĉar adverboj rajtas finiĝi je -e...) en urbo Szentendre
Szentendre [sentendre] urbeto ĉe Budapeŝto,

kun multaj artmetirjoj, norda antaŭurbo de Budapeŝto.
http://hu.wikipedia.org/wiki/Szentendre

Szombathely [sombathej], Sombathej - urbo en okcidenta parto de Hungario [Hungarujo},
http://hu.wikipedia.org/wiki/Szombathely
Sombatheja Univo - kvazaŭ-slanga luda nomo de studejo, universitato, kie Katalin KOVÁTS
komence mem studis, poste organizis kaj efektivigis, gvidis Esperanto-fakon por instruistoj de
superaj klasoj de bazgrada lernejo, kaj kie post ŝia malapero la afero ĉesis, la postenon oni ekuzis
alicele, ene de aplikata lingvistiko.
Sombathejo (ĉi tie) - Szombathely, Sombathej (elp. sombathej, eventuale sombothej)

subtaksi {ion} - taksi [ion] maltro, taksi [ion] sub la reala valoro
Trevor STEELE (ĉu sti:l) - E-verkisto venonta hodiaŭ al Budapeŝto
http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=trevor+steele&find_code=WRD&x=6&y=
univo (laŭ Trevor STEELE) - universitato, iom slange, en la romano Neniu ajn papilio (kaj cersajne
ankaŭ aliverke)

Notoj

Kara Kati,
mi unue volis vidi iom da ekzercoj, ĉefe por vidi, ĉu vi ŝanĝis tiun subsistemon. Ŝajne ĝi estas esence simila al la versio pli frua. Mi pensus, ke la konstanta "premo" al poentado ne ĉiam influas emige. Mi ofte ne emas decidi, ĉu io estas eminenta aŭ nur bona: pli grave estus povi diri, ĉu la tasko utilas aŭ malutilas je kiu punkto, al kia uzanto, ĉu la vortoj en ĝi estas konvenaj, ĉu la tasko mem estas facile komprenebla, ĉu ĝi estas prefere amuza aŭ fortoprova ks. Cetere, noti tri, kvar aŭ kvin ne nepre estas pli grava laboro, ol komenti analize (tion vi ja ebligas per la tesktospaco). Alilfanke oni povas facilanime mallaŭdi aŭ laŭdi ion, sen sufiĉa pripenso. Nu, mi ne supozas, ke tio estus ofta, sed por mi ĉiuokaze ŝajnas maniero pli agrabla priparolado sen nepra kvanteca kvalifiko.
Vi scias, ke en Hungariaj lernejoj oni forigis ciferajn notojn kaj antaŭ-nelonge oni reprenis ilin, eble ĝuste, prave, ĉar infanetoj ne komprenas abstakte formulitajn opiniojn. Sed inter kolegoj la afero verŝajne ne estas tute sama. Mi pensis, ke eble la poentado estas fakultativa, sed la sistemo rifuzis min, kiam mi povis sendi mian opinion formulitan kiel lingva teskto.
Vi stimulas konkuradon. Certe la uzantojn stimulas la eblo konkuri. Sed la samo ankaŭ povas streĉi ilin tro. Trovi bonan poporcion je tio estas malfacile, se estas eble.
Tiu problemo aperas verŝajne ankaŭ ĉe instruado de Esperanto: oni kreas motivon lernui Esperanton emfazante la facilecon. Tio estas ne tre konkuriga. Pli konkurigaj estas konkursoj pri recitado (kie ja oni diras: vi eplarolas pli bele, ol tiu...), kvalifikoj. Do... denove.. neekzistas unusova skema solvo pri ĉio... mi scietas tion.
Pri la tuto de via laborego: 5 [kvin]

--------------------------------------------------
paĝar-mapo de Edukado.net helpas orientiĝi:
http://edukado.net/prie/pagharmapo
Kvalifiko de la laboro de Katalin KOVÁTS [kova:ĉ] kaj la teamo de Edikado.net:

* * * * *
(5 poentoj, maksimumo)

Katalin
afiŝita je 2010-10-17 09:10:25

blazio skribis:
Teksto aperinta ĉe IPERNo (Ipernity) la 12an de Oktobro:
Kvalifiko de la laboro de Katalin KOVÁTS [kova:ĉ] kaj la teamo de Edikado.net:
* * * * *
(5 poentoj, maksimumo)
Koran dankon, Blazio.

Ĉu ni malkaŝu al la legantoj de la retejo, ke vi estis mia unua esperanto-instruisto kaj ke la sukcesoj kaj rezultoj kiujn mi atingis kaj celas nun estas ankau viaj meritoj? Do, dankon al vi, Blazio por la frumatenaj Esperanto-lecionoj en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely. Mi devas tamen konfesi ke mi malfacile eltenis la fruajn horojn (eĉ nun pli bone funkcias je la tria nokte, ol je la 8a matenene) kaj post relativa mallonga tempo forlasis la kurson promesante al Blazio ke mi iam certe lernos la lingvon mem. Kaj mi faris.
Tamen la unuajn paŝojn mi faris kun Blazio kaj la promeso donita al li devigis min ..... bonŝance!

blazio
afiŝita je 2010-10-17 09:34:57

Kara Kati!

Viaj meritoj estas meritoj plene kaj tute viaj. Ankaŭ vi demonstras, ke lingvon oni povas kaj devas prefere lerni, ol instrui, ĉiu bona parolanto atentas la lingvon proprapersone. Instruanto pli facile efikas negative, se ĉe infaneto la unua parolmodelo estas misa, kaj ĝi restas. Instuanto iam estas pozitiva eduke - kreas la unuajn motivojn, eble - sed kutime ne liveras sufiĉe da scio.
Tio estas tro ĝenerale dirita, pri vi mi volus nur diri, ke certe vi alproprigis Esperanton esence memlerne, gratulon ankaŭ pro tio. Des pli pro la diversaj kapabloj kaj ankaŭ laboremego, kiuj sukcesigas vin labori multatinge.

Sukcesa instruado eble estas ofte ne rekta instruado, sed kuna laboro. Vi faradas ankaŭ tion, ekzemple
pere de Edukado.net: vi kunlaborigas je instruado, kaj dume la instruantoj ja ankaŭ lernas ĉiajn aferojn.
Nu, mi ja ne povas ĉi tie diri ion novan, al vi kaj al aliaj pedagogoj, mi tiujn aferojn tamen emis konfirmi.

"Ek-je-plu!" Ni aliaj provu sekveti vain modelon.

landirul
afiŝita je 2013-02-11 18:49:24

Multajn aferojn mi ŝatas, sed antaŭ momento min ĝojigis la ŝparo de tempo, kiun mi atingis per funkcio nova por mi dum la aldonado de nova kurso: Eblas aldoni novan kurson surbaze de jam antaŭe aperigita.

Kaj mian ŝparitan tempon mi nun foruzis por la forumo... :D

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2019 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.