Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpokoloroj uzataj de la pentristoj

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-19 12:22:27

Estas iom bizare pridiskuti tiujn punktojn en fadeno pri kolornomoj .. tamen.

Vi protestis, ke tio ne havas sencon, farbi ruĝe. Sed kio estas ruĝe farbita pordo? Ĉu ne, necese, pordo al kiu iu aplikis ruĝan farbon? Do oni povas kvalifiki farbadon adverbe (uzante kolor-vorton). Kaj ruĝe farbita pordo havas multe pli da senco (utilo) ol kolere/triste farbita pordo.

Ruĝa farbita pordo, aliflanke, estus pordo kiu estas ruĝa kaj farbita - la ligo inter la koloro kaj la farbado ne estas klara. Eble la pordo povus esti el ruĝa materialo kaj la farbado (en nigra kloro) rilatas al io farbita sur ĝi .

Ĉiukaze, la demando ne estas pri kiel sin esprimi pli klare, sed pri la signifo de certaj frazoj.

Oni ne povas malĉifri la sencon de certaj frazoj sin apogante simple de la gramatikaj funckioj de adverbo kaj adjektivo. Rolas ankaŭ la verbo. Vidu ekzemplon sube en kiu adverbo ne specifas manieron de la verbo.

'Vespere, vi telefonu min hejme' (do ne ĉe la oficejo) ne estas speciala telefona agado. La telefonado estas normala, sed oni ciferumas alian numeron.

Mi ankoraŭ ne plene priesploris viajn ekzercojn (en la dosiero) sed mi supozus ke vi elektis nur klarajn ekzemplojn. Farbas ion -a, trovas, ion -a, opinias ion -a, vidas ion -a ktp - ĉiuj estas klaraj.

Kio interesas min ne estas la kazoj kiuj estas simplaj kaj certaj, sed la frazoj kiuj estas tiklaj.

Altebrilas
afiŝita je 2010-11-16 23:02:57

Do realisma nudista pentristo pentras virinon nudan nuda nude

(Eksmembro) ceruleo
afiŝita je 2010-11-17 08:04:28

Kiel la antaŭaj respondoj, via respondo estas neutila pri mia demando. Mi opinias, ke tiu forumo estas fatrasego...

Katalin
afiŝita je 2010-11-17 08:10:45

Dankon pro via resuma taksado.
Vi simple forgesas, ke vi vizitas pedagogian retejon kies tasko tute ne estas provizi vin per vortoj pri arto kaj akvareloj.
Eble vi devas ŝpari por vi la tempon kaj ne legi fatrasojn.

(Eksmembro) ceruleo
afiŝita je 2010-11-17 10:26:09

Fakte, mi eraris pri la elekto de forumo...

tukero
afiŝita je 2011-08-02 22:24:27

La fadeno vere ne respondis al la demando de ĝia iniciatinto, kiu verŝajne ne revenos. Ĝi deflankiĝis al farbado kaj poste al gramatika problemo kaj kulminis per la (tiateme ĝusta konkludo de Altebrilas. Tamen laŭ mia opinio la demando ne estis nur artfaka, sed ankaŭ lingvodidaktike grava.
Fakte la homoj jam longe povis distingi kolorojn, antaŭ ol ili sukcesi nomi ilin. Pro la samaj cirkonstancoj, kiuj estigis el unu lingvo multajn, tiu kapablo evoluis malsame rapide, amplekse kaj precize en la diversaj lingvoj.
Proprasperte mi povas raporti ke mi kiel anglalingvano disputis kun rusa pentristo en germana lingvo pri la koloro de liaj ŝuoj, kiujn mi nomis brunaj, dum li mem insistis ke ili estas flavaj.
Por bestoj, la koloro povas esti viviga aŭ mortiga distingilo - aŭ averta aŭ trompa. Oni ja pensu pri la malfacilaĵoj de kolorblinduloj.
Fakverko pri tiu temo, kun specimenaj ilustraĵoj, estus bezonata. Ne nur por pentristoj, sed ankaŭ por pedagogoj tio estus utila verko. La priteme proponitaj strategioj povus ludi gravan rolon por detaligoj, dum necesas konsideri ke ekz. "ĉielblua" povas esti tre malsama laŭ geografiaj kaj lumaj cirkonstancoj.
Por instruistoj kaj kursgvidantoj peru al siaj gelernantoj fidindajn bazajn kolornomojn. Kiel ĉe ĉiuj fakterminaroj, bezoniĝas interkonsento transnacia por objektivigi la leksikan temon.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.