Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpokoloroj uzataj de la pentristoj

(Eksmembro) ceruleo
afiŝita je 2010-10-16 09:33:46

Saluton,
Kie eblas vidi la nomojn de la koloroj uzataj de la pentristoj ?
Mi vin antaŭdankas pro via helpo.

Katalin
afiŝita je 2010-10-16 10:32:18

Saluton, ĉu vi celas tiun ĉi ekzercon? http://edukado.net/instrumaterialoj?iid=18252
KK

(Eksmembro) ceruleo
afiŝita je 2010-10-16 10:40:52

Saluton, Katalin, kaj dankon pro via respondo.
Mi esperanten tradukas mian retpaĝaron pri la akvarelarto. Mi bezonas precizajn kolornomojn de la pentristoj...

(Eksmembro) ceruleo
afiŝita je 2010-10-18 07:31:46

Povas esti, ke tia vortaro ne esti ! Do, mi devas ĝin krei ! :-)

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-18 12:35:35

Por la komenco - pensu pri tiuj terminoj en via gepatra lingvo kaj tiam serĉu en NPIV2005 ĉu Esperantigita formo ekzistas. Jen kelkaj pli specifaj varioj de ruĝo - karmezino, skarlata, punca, karmino.

Se vi ne trovas kion vi volas, tiam uzu la vortkonstruan sistemon de Esperanto.

Ekz. papava-ruĝa, telefon-buda ruĝa, koĉinel-ruĝa, viol-ruĝa, brun-ruĝa, sang-ruĝa ktp.

Poste, se restos ankoraŭ problemoj - afiŝu ĉi tie bildojn de la koloroj por kiuj mankas terminoj kaj ni proponos tradukojn.

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-18 13:01:28

Katalin, re-age al rigardo al via ligita dosiero - mi ne havas problemojn pri la ĝusta interpreto de adverba kaj adjektiva uzado de la participoj, tamen mi povas malcerti pri la signifo en aliaj kazoj.

Li farbis la pordon ruĝa - nenia problemo. Li uzis ruĝan farbon je la pordo.

Sed Li pentris la virino nuda aŭ nude - tiam mi komencas demandi kio/kiu estis nuda. Ĉu nude pentri estas kion faras pentristo sen vestoj, aŭ bildigi modelinon kiu dum la pentrado estas sen vestoj, aŭ krei bildon en kiu aperas nuda virino? Kio estas la diferenco inter pentri nude kaj pentri nuda?

(Eksmembro) ceruleo
afiŝita je 2010-10-18 13:45:35

Dankegojn Ramsgatano ! Mi tuj profitos de viaj konsiloj.

Katalin
afiŝita je 2010-10-18 15:29:09

Citaĵo:
Kio estas la diferenco inter pentri nude kaj pentri nuda?
Adverba formo rilatas al la verbo, do al 'pentris', sekve la pentristo estis nuda, estis lia maniero pentri tiel, nude.
Nuda rilatas al la substentivo, al la virino.
La pentristo pentris ŝin (tia, ke sur la pentraĵo ŝi estis) nuda. (Eble en la vivo ne.)
Bv. trastudi ĉiujn kalrigojn en al ekzerco kaj fari la aliajn taskojn sur la dua folio.

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-18 16:18:16

Mi ĝojas ke mi helpis vin Ceruleo.

Katalin, estas tro, tro facile diri ke adverbo kvalifikas verbon kaj adjektivo substantivon. La demando estas pri la signifo de frazoj.

Se mi dirus Mi farbis ruĝe la pordon - tiam la pordo (la substantivo) fariĝas ruĝa. Ĉar la sola maniero per kiu farbado povas ekfektiviĝi ruĝe estas, se mi uzas ruĝan farbon. Kaj en tiu kazo la pordo ruĝiĝas.

La demando estas do, kiel pentrado povas efektiviĝi nude? La alia demando estas, ke se mi diras mi pentris ŝin nuda ĉu estis mi nuda, ŝi nuda, aŭ en la bildo nuda.

Cetere, eĉ kiam uzante participojn oni ne povas krude aserti ke la adverba formo kvalifikas la verbon.

En 'transirante la straton mi subite ekhavis ideon' oni apenaŭ povas diri ke la transirado priskribas la ekhavon. Ne! Estas mi kiu transiras.

Katalin
afiŝita je 2010-10-18 16:33:09

Ne, ne, vi ne povas farbi la pordon ruĝe.... kaj ĝi certe ne fariĝos ruĝa rezulte de tiu ago.
Vi povas tion fari kolere, elegante, rapide, triste...sed ne ruĝe.

La pentristo pentras la virinon nudan. (Ŝi en la realo estas nuda, sur la pentraĵo ni ne scias.)
La pentristo pentras la virinon nuda. (Ŝi sur la pentraĵo estos nuda, sendepende de la realo)
La pentrsito pentras la virinon nude. (Li estas nuda, pri la virino ni scias nenion.)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.