Forumo

TemojILEI-temojDebato pri la estonto de ILEI

jozefonemeth
afiŝita je 2021-09-04 10:11:37

Ankaŭ, kiom da spaco ni rajtas havi sur la servilo? Ĝia publika parto okupas 596 megabajtojn, sed el tiuj, 236 apartenas al la retejo de la hungara sekcio, EPME. Ĉu ne estas diskospaco ankaŭ por aliaj sekcioj? Iom ĉagrenas min, ke nur unu sekcio havas tiun privilegion: ĉu ne estas ili egalaj?

Mi "heredis" la retejon kune kun la diskospaco. Foje mi rimarkis, ke mi ne plu povas alŝuti novajn materialojn, tiam evidentiĝis, ke mi foruzis la rezervojn. Poste oni ŝanĝis la servilon, kaj nun ni povas denove kreski. Mi ne scias, kiom da spaco ni rajtas havi. Mi ne scias pri kontrakto. Laŭ mia scio ILEI ne pagas por la gastiĝo tie.
El 236 MB de ILEI-HU 228 MB apartenas al la sonmaterialo memore de Istvan Szerdahelyi. Kun tre multe da laboro ILEI-HU ciferigis sonmaterialojn de prelegoj en la ELTE-fako en Budapest kaj ni eldonis la materialojn sur KD. La saman materialon en Mp3 formato mi alŝutis al la retejo. Mi pensis, ke per tio mi servis la komunumon kaj savis gravan parton de nia historio. Sed mi senprobleme forigos ĝin de tie.
Ne temas pri privilegio de ILEI-HU. En la servilo vi vidas dosierujojn por Brazilo, Kroatio kaj Svedio. Laŭ mia kompreno, tiutempe oni planis, ke ankaŭ aliaj sekcioj konstruas sian retejon tie. Mi ne respondecas pri tio, ke tio ne okazis. Mi ne konas la fonon. Mi povas forigi la hungaran retejon, se oni postulos tion de mi.


Vi skribis ke vi ne mastrumas tiujn aliajn retejojn sed via konto ĉe la servilo havas aliron al ili. Tio estas tre malbona praktiko de sekureca vidpunkto, kaj mi miras kial E@I konsentas tion. Ili donu al ILEI konto(j)n kun permesoj por mastrumi nur nian propran retejon, ĉar tio ne devus esti kialo por limigi nian kapablon renovigi ĝin.

Unue mi devis trovi kontaktpersonon, kiu havas la rajton kaj informojn por pritrakti tiun temon. Feliĉe en la lastaj multaj jaroj mi sukcesis solvi ĉiujn teknikajn problemojn sen ekstera helpo de la servil-posedantoj, do, povas esti, ke miaj iamaj kontakpersonoj jam eĉ ne laboras ĉe E@I.
Sed antaŭ ol fari ion ajn, mi ja devus kontakti la propran estraron, ja ne temas pri "mia" retejo, sed pri tiu de ILEI. Preskaŭ ĉiujn ŝanĝojn en la retejo mi faris laŭ la peto de la estraro kaj ne laŭ propra decido. Jes ja, ILEI-HU kaj IPR gastiĝas en la servilo, ilin mi ŝanĝas lau propra decido. Sed per du musklakoj mi povas forigi ilin, se necese


Jozefo

enseikou
afiŝita je 2021-09-04 12:48:31

Dankon denove pro la klarigoj, Jozefo.

jozefonemeth skribis:
Ne temas pri privilegio de ILEI-HU. En la servilo vi vidas dosierujojn por Brazilo, Kroatio kaj Svedio. Laŭ mia kompreno, tiutempe oni planis, ke ankaŭ aliaj sekcioj konstruas sian retejon tie. Mi ne respondecas pri tio, ke tio ne okazis. Mi ne konas la fonon. Mi povas forigi la hungaran retejon, se oni postulos tion de mi.
Konstateble ne vi respondecas, aparte se la origina plano estis disponigi diskospacon al ĉiuj sekcioj! Se la sekcioj de Brazilo, Kroatio kaj Svedio havas retpaĝojn tie, ili tamen estas nepublikaj aŭ ne ligitaj al la ĉefa retejo de ILEI. Necesus scii kial tiu plano ne realiĝis. Ne indas forigi ion ajn, se antaŭe oni ne konas:
  1. La rajtojn de ĉiuj sekcioj sur tiu servilo.
  2. La tutan diskospacon disponeblan al ILEI mem kune kun la sekcioj.
La unua punkto tuŝas la statuton, la dua la buĝeton. Ankoraŭ malpli necesas forigi la arĥivon de IPR; ilei.info ja estas la ĝusta loko por ĝi.
Eble la komuniko inter ILEI kaj E@I rompiĝis, simple ĉar ĝi ne estis bezonata ĝis nun, sed la estraro devas jam nun restarigi ĝin.

enseikou
afiŝita je 2021-09-05 08:37:09

Pri la domajno ilei.info

Mi havas pliajn demandojn.

Ĉi foje ne temas pri la retejo aŭ pri la servilo, sed pri la domajno ilei.info mem.

Ĝi estas registrita je la nomo de E@I ĉe la registristo joker.com, do indas scii, ĉu ILEI pagas la periodan renovigon de la domajno al joker.com, kiom ĝi kostas, kaj ĉu tiu elspezo aperas ie en la buĝeto de ILEI. Eble ankaŭ tion pagas E@I? La dua kazo povas ŝajni avantaĝa aranĝo, sed la malavantaĝo estus, ke la asocio nek jure posedas nek efektive mastrumas sian domajnon. Ĉu vi aŭ iu estrarano mastrumas ĝin? Ĉu vi konas la jenan ensalutpaĝon?

Rekta mastrumado de la domajno estas grava por fari plibonigojn en la retejo kaj la domajno. Per ĝi, se E@I ne povos aŭ volos plivastigi siajn servojn al ni, ILEI povos fari aranĝon kun alia esperantista organizo aŭ serĉi pli taŭgan provizanton en la libera merkato, ĉu por ĉiuj siaj bezonoj, ĉu nur por kelkaj.

Mi donos ekzemplon kial la afero estas grava. Ŝajnas ke la domajno ne havas retpoŝtoservilon asignita. Ĉu ĉiam estis tiel? Ĉu ĝis nun neniam ekzistis retpoŝtadresoj ĉe la domajno ilei.info kiel ekzemple prezidanto@ilei.info? Se ni petos tion de E@I, ĉu ili povos/volos provizi nin per retpoŝto, kaj je kiu prezo aŭ sub kiuj kondiĉoj?
De teĥnika vidpunkto, ne devus esti problemo. Retejo kaj retpoŝto de sama domajno povas funkcii sur malsamaj komputiloj. Ekzemple, la ĉefa retejo de UEA sidas en la servilo 80.56.27.41, sed la poŝton de la domajno uea.org mastrumas la servilo pomo.komputilo.org, kun IP-adreso 77.72.146.250. Sekve, se E@I ne provizos nin per retpoŝta servo, aŭ ne instalos al ni servilon de diskutlistoj kiel GNU Mailman aŭ Sympa por havi diskutlistojn kia komitatanoj@ilei.info, ni povos kontrakti tiun servon kun aliaj. Sed por direkti la poŝton de ilei.info al preciza servilo necesas mastrumi la domajnon.

Jen plia ekzemplo: la subdomajnoj. Per ili oni povas krei nomojn por aliaj serviloj sub la sama domajno. Ekzemple, la retejo forumo.uea.org ne sidas en la sama servilo de la ĉefa retejo de UEA sed en 212.230.135.2. Tio havas multajn aplikojn: ekzemple, ILEI povas decidi, ke la asocio ne provizos diskospacon al la sekcioj el la komuna buĝeto sed tamen ja kreos subdomajnojn por ili, kiaj irano.ilei.info, hu.ilei.info aŭ cat.ilei.info. Tio signifas, ke la sekcioj mem rekte mastrumus siajn retejojn kaj pagus sian diskospacon, sed ne devus pagi por havi propran domajnon (nuntempe mi pagas ilei.cat el mia propra poŝo) sen ia ajn kosto por ILEI mem; ĉiuj ŝparus monon. Tamen, kiel dirite, por krei subdomajnojn necesas mastrumi la domajnon mem.

jozefonemeth
afiŝita je 2021-09-05 19:16:06

Konstateble ne vi respondecas, aparte se la origina plano estis disponigi diskospacon al ĉiuj sekcioj! Se la sekcioj de Brazilo, Kroatio kaj Svedio havas retpaĝojn tie, ili tamen estas nepublikaj aŭ ne ligitaj al la ĉefa retejo de ILEI. Necesus scii kial tiu plano ne realiĝis. Ne indas forigi ion ajn, se antaŭe oni ne konas:

Mi ne diris, ke ili havas retpaĝojn tie, sed mi vidas antaupreparitajn dosierujojn por Svedio, Kroatio, Italio, Pollando. (Eble "br" ne egalas al Brazilo). Ekzemple en la sveda dosierujo ech estas funkcianta retejo de ILEI-Svedio, svedlingve, sed ĝi estas modifita la lastan fojon en 2012.
Pardonu, sed nun mi estas redaktanta la 3-an numeron de IPR, nun mi ne havas energion skribi pli longe.
amike
Jozefo

enseikou
afiŝita je 2021-09-07 07:19:33

jozefonemeth skribis:
Pardonu, sed nun mi estas redaktanta la 3-an numeron de IPR, nun mi ne havas energion skribi pli longe.
amike
Jozefo
Dankon pro via atento kaj via sindediĉa laborado por IPR, Jozefo.
Ŝajnas al mi ke ILEI tro laborigas lin, Jozefo estas la centra kolono sen kiu la tegmento de ILEI disfalus. Li ne nur redaktas kvar jarajn numerojn de IPR de jam pli ol 25 jaroj; kiel redaktoro li ankaŭ devas multe kunlabori kun la kasisto por kompili ĝisdatan liston de asocianoj tiel ke ĉiu membro kaj abonanto ricevu ĝin. Sed plie, li estras la grandan hungaran sekcion, kaj redaktas ankaŭ la bultenojn de TEVA kaj INOE. ILEI ne devus postuli, ke li ankaŭ respondecu sola pri la retejo kaj entreprenu ĝian modernigon. Estas tro multa laboro por unuopaj ŝultroj, kaj estas bedaŭrinde, ke neniu membro de la nuna aŭ lasta estraro partoprenis ĉi tiun diskuton ĝis nun por respondi demandojn; ili devus almenaŭ proponi al la komitato starigon de laborkomisiono por tiu celo.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.