Forumo

TemojILEI-temojDebato pri la estonto de ILEI

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 18:09:33

Aleks Andre, 2a septembro 11:37

Gekaraj,

mi kontraŭas ĉian uzon de malliberaj serviloj kiel Google.

Ni ja bezonas taŭgan lokon por diskuti, kaj ne ricevi informojn kaj mesaĝojn el multaj retaj ejoj.

Mi konsilas uzadon de forumo simila al Discourse.org/ ĉar ili ebligas al homoj kiuj preferas, plu ricevi la mesaĝojn tie per retmesaĝoj.

Agrablan monatokomencon al ĉiuj!

amike kaj sukceseme,
--
Aleks ANDRE

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 18:10:13

Didier Janot, 2a septembro 11:33

Mi konsentas ke ni rapide havu retgrupon por diskuti.

Mi opinias ke tiu grupo estu ankaŭ malfermata al ne-komitatanoj.
Tion mi provis fari per grupo Esperanto-ILEI ĉe google
https://groups.google.com/g/esperanto-ilei

Ĉar ŝajnas ke google ne taŭgas
eblas krei grupon Esperanto-ILEI ĉe @groups.io

Ĝis,
DJ

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 18:10:51

Rubeno Fernandez Asensio, 11:36

Kara Mariana, viaj prioritatoj estas bone ordigitaj.

Se per E-INS vi celas la iaman dissendoliston ĉe Yahoo Groups, ĝi ĉesis ekzisti kun la fermo de la tuta Yahoo Groups la pasintan jaron (krom se ĝi migris aliloken). Fakte, plej multaj dissendolistoj listigitaj sur ilei.info ne plu ekzistas. Ni ne ankoraŭ havas malferman, universalan komunikilon.

Groups.io povus esti solvo; mi supozas, ke nur la plej famaj usonaj entreprenoj kiel Guglo kaj Fejsbuko estas blokitaj en Ĉinio kaj aliloke. Fakte, Groups.io ŝajnas oferi tre potencan platformon, kun gigabajtoj de diskospaco, kalendaro, tujmesaĝilo, vikio... Preskaŭ ĉion bezonatan por distanca kunlaborado, krom retejo mem. Sed la prezo (20$ monate) estas iom alta, se ni ne uzos ĉiujn servojn. Ankaŭ ne estas klare, kiun teĥnologian infrastrukturon ili uzas malantaŭ la kulisoj, nek ĉu poste eblos elmigrigi poŝton kaj dokumentojn al alia servo (eventuale al nia propra servilo).

Se ni serĉos eble trovos senpagan solvon. La franca asocio Framasoft gastigas dissendolistojn ĉe la domajno Framalistes; ĝi uzas liberkodan programaron Sympa, kio ne katenigus nin. Tamen mi ne havas sperton pri ĝia uzado kaj kvalito.

Kompromisa solvo povus esti la komerca gastiganto MailmanLists. Simpla listo por 25 abonantoj kostus 7,56€ (trimonate), por 1000 kostus 10€. La avantaĝo pagi estas, ke ni havus teĥnikan helpon. Plie, ankaŭ ĝi uzas liberkodan programaron (GNU Mailman, kiu estas tre agordebla kaj pri kiu mi havas sperton kiel administranto).

Aliaj proponu alternativojn kaj la estraro elektu, se prefere ĝi estu malmultekosta, internacia, liberkoda, portebla kaj ne ligita al la kutimaj sociaj retoj aŭ al speciala softvaro.

Rubeno

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 18:11:35

Mariana Evlogieva, 2a septembro 12:21

Kara Ruben,

vi eraras - E-INS ne malaperis, sed translokiĝis post la fermo de la Yahoo-grupoj.

Nun ĝi estas ĉe: https://groups.google.com/g/e-ins

kaj en ĝi membras 195 personoj.

Mi ne pledas por daŭra uzo de tiu ĉi grupo, kiu evidente ne povas esti definitiva solvo, ĉar guglaj grupoj ne konvenas por ĉiuj.

Sed ĝi povus esti provizora solvo, ĉar pro la nuna amassendado ni ĉiuj riskas esti blokitaj de retpoŝtaj serviloj kiel spamantoj.

Dume ni serĉu definitivan solvon. La ideo de Aleks Andre pri forumo, kiu ebligas sekvi la diskutojn ankaŭ per retmesaĝoj, ege plaĉas al mi. Mi ne konas kiel funkcias la menciita de li Discourse, sed mi partoprenis en simile funkciantaj forumoj, kaj ili disponigis diversajn variantojn laŭ la preferoj de la uzantoj.

Amike,
Mariana Evlogieva

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 18:12:31

Katalin Kovats, 2a septembro 13:17

Saluton,

Mi silentis ĝis nun, sed ĉar vi alvenis al la temo FORUMO, mi diru, ke en edukado.net ekzistas forumo, kie

eblas lanĉi diversajn temliniojn
aldoni RSS/fluon, kio signifas ke eblas sekvi la aldonaĵojn per mesaĝoj
eblas krei temliniojn por diversaj grupoj, do, fermi por la ekstra publiko
mi povas doni redaktorajtojn al tiu parto, tiel - krom mi - povus organizi la forumojn ankaŭ iu estrarano.

La kondiĉo por uzi tiujn lokojn estas nur membriĝi ĉe edukado.net, kion preskaŭ ĉiuj el la ILEI-membroj jam faris.
En la forumo restus retroveblaj kaj daŭrigeblaj ajnaj fadenoj.
La retejo estas sekvebla el kiu ajn mondoparto.
https://edukado.net/komunumo/forumo
Laŭ mi ĝi meritus almenaŭ provon.

Kunlaboreme, Katalin Kovats

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 18:13:16

Marija Belosevic, 2a septembro 15:14

Dankon al la lanĉo de la diskuto pri ege grava kaj urĝa temo.
Montriĝis diversaj facilaj, aŭ "tujtujaj" solvoj.
Mi subtenas la proponon de Katalin.
Jes, la retejo "edukado.net" donas amaso da avantaĝoj, kaj ĉiuj E-instruemuloj (komprenu la vorton en la plej vasta senco) devus pli amikiĝi kun ĝi kaj kreo de la forumo povus esti bona paŝo.
Ni utiligu resursojn jam ekzistantajn kaj proksimajn al ni.

Marija

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 18:14:32

Rubeno Fernandez Asensio, 2a septembro 19:35

Dankon pro la ofero, Katalin

Al mi via ideo ŝajnas bona. Jes, por partopreni en edukado.net sufiĉas retpoŝtadreso de kiu ajn domajno. Kiu ankoraŭ ne kreis konton povas facile fari tion.

Kiel mi jam skribis, la forumo de UEA fiaskis, ne pro teĥnikaj mankoj, sed nur ĉar ĝi reproduktis la hierarĥion kaj fermitecon de la tradicia movado. Gravas ke en edukado.net ĉiuj uzantoj estas egalaj kaj povas iniciati aŭ respondi fadenojn.

La Sympa-servilo ĉe Esperanto-France povus funkcii, sed unue necesus krei la liston, kaj en tiu proceso oni riskas reenkonduki hierarĥiajn distingojn (fluparolanto/komencanto, asociano/neasociano, estrarano/neestrarano, veterano/novulo...) kaj sekve cenzuron. Movadanaj listestroj ankaŭ emas pensi ke ĉiu aliĝo bezonas revizion kaj aprobon, kio ofte strangolas la listojn kiam ili ne plu havas tempon superrigardi.

Mi firme kredas ke la debato devas esti publika kaj malfermita al ĉiuj. Oni ne povas atendi aprobon de estraro simple por paroli kaj esprimi sian penson, sed ankaŭ (eks)estraranoj partoprenu same kiel aliaj por koni la opiniojn de asocianoj kaj simpatiantoj, rakonti siajn spertojn kaj klarigi organizajn aferojn al ili antaŭ ol alpreni decidojn. La leĝo estu nur respekto kaj ĝentileco, same kiel en ĉiu interhoma rilato. Se la estraro de ILEI disvolvos pli taŭgan diskutejon, mi esperas ke ankaŭ ĝi estos demokrata.

Unue mi provos rekonstrui ĉi tiun debaton en la forumo de edukado.net por ke novalvenintoj komprenu ĝian ekeston. Fininte mi proponos transiron al ĝi.

Amike,
Rubeno

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 18:16:44

Didier Janot, 2a septembro 19:59

Se la forumo de EdukadoNet plaĉas al la plimulto ni povas provu ĝin.
Eble necesus temo ILEI.
Tamen necesas ke ĉiuj komitatanoj, kaj certe ĉiuj estraranoj, havu konton!
Mi esperas ke la estraranoj bone ricevas niajn mesaĝojn…

Ruben,
Mi tute ne komprenas pri kiu risko vi parolas ĉe sympa (ĉu de eoFR aŭ de alia servilo).
Sympa tute ne estas forumo. Ĝis estas sistemo de grupoj, kiel groups-google, groups.ie kaj simile.
Espéranto-France starigis sympa-servilon por anstataŭi la diversajn grupojn kiuj estis ĉe groups.yahoo, kaj poste tien translokiĝis ankaŭ google-grupoj de Francio.
Do se estus grupo ILEI, en la ILEI-grupo estus grupanoj, kiuj povus sendi/ricevi mesaĝojn pri ILEI-temoj, kiel estas por aliaj grupoj.
I.A. mi konsentas pri la problemoj de la uea-forumo.

Ĝis,
DJ

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 18:20:24

Jozefo Nemeth, 1/9/21, 18:41

Pri ilei.info

Estimataj kolegoj,
la retejon de ILEI konstruis la (t)iamaj aktivuloj de e-ins. Poste, antaŭ 15-17 jaroj (mi ne plu memoras precize) oni petis, ke mi transprenu la prizorgadon.
Mi ne estas programisto, sed simpla instruisto pri informadiko. Mi klopodis ellerni la funkciadon de PHP-baza retejo. Mian taskon tre malfaciligis, ke la kodaron de la retejo planis por funkciigi traduksistemon, kiu fakte neniam funkciis, sed kio igis la plukonstruon malfacila.
Mi komencis "purigi" la kodaron, kaj forigi la nebezonatajn liniojn el la kodaro de la unuopaj paĝoj, sed mi ankoraŭ ne finis tiun laboron, krome, tiu metodo havas limojn.
Dum la jaroj la enhavo multe evoluis, ĝi ja iĝis parto de la historio de ILEI. Stefan, Radojica kaj poste Mirejo sendis al mi petojn, kion kaj kiel aperigi.
Eble ĉefpaĝe ne videblas, sed ankaŭ interne estas multaj, ne-malnovaj eroj.
Lau la peto de Mireille Grosjean mi klopodis enkonstrui novajn menuerojn, ene de la jam ekzistantaj vertikalaj kaj horizontalaj menuoj.
Sed mem la strukturon mi ne povas ŝanĝi.
Intertempe venis ĉiam novaj estraroj, kiuj volis renovigi la retejon aŭ konstrui novan. Se estrarano petis, mi donis al li/ŝi la uzantonomon kaj pasvorton + la alĝustigojn de la FTP-programo por povi eniri. Sed sciu, ke per unusola malĝusta komo aŭ litero oni kapablas kolapsigi la retejon aŭ parton de ĝi, t.e. la retejon povas redakti nur homo, kiu konas la bazajn regulojn de PHP-paĝoj. Sed eĉ tiam oni devas havi sekurigan kopion sur la propra komputilo, kio helpas ripari la eventualan fuŝaĵon.

Alia afero: dum la jaroj la servilo kie ni gastiĝas iĝis malgranda, oni devis ĝin translokigi al pli granda servilo. Ni ricevis pli grandan diskan spacon, se mi bone scias, ni ricevis ĝin senpage.
Plie: originale la plano estis, ke sur la sama servilo havu retejojn ankaŭ la landaj sekcioj, almenaŭ mi vidas dosierujojn por kelkaj sekcioj, sed ili ne estas uzataj. Escepto estas ILEI-HU, kiun mi konstruas sur la sama servilo, kaj ĝi estas la oficiala retejo de la jure registrita asocio EPME (=ILEI-HU).

Ĉiumaniere, kun la sama uzantonomo kaj pasvorto mi povas rigardi aŭ modifi ne nur ilei.info, sed ankaŭ aliajn retejojn. Kompreneble, mi tute ne tuŝas aliajn retejojn kaj materialojn, sed se mi iam transdonos la pasvorton al iu ajn, antaŭe ni devas trakti kun la posedantoj de la servilo, ĉar la pasvorton mi transprenis kun plena respondeco. Mi ne povas respondeci pri io, kion ne mi faras. Indus limigi la rajtojn, ekzemple doni nur rajtojn por lego, aŭ rajtojn por iu aŭ tiu retejo ktp. Sed tion mi mem ne povas aranĝi.

Krome, mi transigis ankaŭ la retejon de IPR al la servilo, ĉar ĝi ne plu povis resti sur mia laboreja servilo. La retejo de IPR estas eĉ pli malnova kaj pli malfacile renovigebla ol ilei.info. Ĝin mi kontruis per Microsoft Frontpage, kiu programo kreas tre komplikan kodaron. Tio en si mem ne estas problemo, sed intertempe Frontpage ĉesis ekzisti, kaj tiun HTML-kodaron mane pluevoluigi ne eblas. Momente tio ne estas urĝa problemo, ĉar ekde la numero 2004/4 IPR aperas ankaŭ en PDF-versio (sur malnova komputilo mi daŭre havas Frontpage, kaj se necese, mi povas fari eventualajn ŝanĝetojn ankaŭ en la menuaro).
Pli frue mi faris indeksojn por IPR, kiuj aperis kaj en la revuo, kaj en la retejo. Poste la estraro decidis, ke la indeksojn faru eksterulo, sed tiu laboro ne okazis. Poste oni decidis, ke la indeksoj ne aperu en la papera eldono, ĉar tio forrabas valoran spacon. Indeksoj ekde tiam ne ekzistas.

Resume: gravajn strukturajn ŝanĝojn en ilei.info povus fari nur fakulo, precipe, se li/ŝi partoprenis la iamajn konstrulaborojn. Sed ĉio ĉi povas funkcii nur laŭpete de nia nova estraro.
amike
Jozefo Nemeth
redaktoro de IPR,
prizorganto de ilei.info

enseikou
afiŝita je 2021-09-03 19:26:57

Kara Jozefo,

Dankon pro viaj klarigoj.

Ili bone montras, ke la retejo fariĝis botelkolo por ILEI. Ĝia rompiĝemo kaj komplikeco estas rezulto de nedaŭripova planado kiu kontentigis la bezonojn de la unuaj jaroj sed ne havis la kapablon kreski. Tio ne estis fuŝo sed normala afero ĉar temis pri tre nova teĥnologio, sen pasinteco kaj sekve sen antaŭvidebla estonteco. Ĉiuj retejoj planitaj en tiu tempo poste renkontis similajn problemojn, tial la teĥnologio ŝanĝiĝis.
Ne eblas rektigi arbon kiu jam de la komenco kreskis malrekta. Same, ne havas sencon skribi sur ĉifonita pergameno kiu diseriĝas kaj pecetiĝas: oni aĉetas novan kajeron por tio. La enhavo estas tute certe konservinda kiel historia arĥivo sed jam urĝas migrigi ĝin al nova strukturo: se la pergameno havas valorajn tekstojn, oni ne buĉas ŝafon por tani ĝian felon, fari novan pergamenon kaj kopii ilin sur ĝin: oni transskribas ilin sur novan paperon (kaj nuntempe ankaŭ ciferece).

Aliflanke, la rompiĝemo estas nur relativa. La normala praktiko estas ne fari ŝanĝojn rekte sur publika retejo. Oni provas ĉiujn ŝanĝojn sur loka kopio por kontroli ke ĉio bone funkcias antaŭ ol publikigi la ŝanĝojn. Por plia certeco, oni provas la retejon sur ret-servilo en 'virtuala maŝino'; kaj por ankoraŭ pli kompleta elprovado oni alŝutas ĝin al vera publika servilo antaŭ ol migrigi ĝin al la celata domajno.

Por fari tian provon, mi deŝutis la tutan publikan retejon de ilei.info (kvazaŭ mi vizitus ĉiun paĝon) kaj alŝutis ĝin al la domajno ilei.cat. Kiel vi vidos tie, la "spegulo" bone funkcias. Ĉi tiu kopio estas nur provizora konceptopruvo por montri ke eblas speguli la retejon por enarĥivigi ĝin tia kia ĝi estas aŭ, male, eksperimenti kaj "ludi" per ĝi. Vi rimarkos, ekzemple, ke la titoloj de ĉiuj paĝoj estas ŝanĝitaj. Sekve, ni ne devas esti tiel timemaj.

La spegulo ankaŭ celas rememorigi, ke unu afero estas la retejo kaj ĝia enhavo, kaj alia tute malsama la servilo kie ĝi sidas. Mi konstatis ke la servilo 78.46.77.167 gastigas ne nur la domajnon ilei.info sed ankaŭ ikso.net kun ĝiaj subdomajnoj manlibro.ikso.net kaj manifesto.ikso.net, kaj aliaj domajnojn/retejojn mastrumatajn de E@I kiel zamenhof.info kaj tokipona.info. Ĉar la servilo apartenas al E@I mi demandas, kiuj estas la karaktero kaj la kondiĉoj de ilia interkonsento kun ILEI. Ĉu ILEI pagas periodan luprezon por la diskospaco? Se jes, kiom ĝi estas? Kiuj estas la uzkondiĉoj kaj la servoj? Ĉu ie estas kontrakto?

Ankaŭ, kiom da spaco ni rajtas havi sur la servilo? Ĝia publika parto okupas 596 megabajtojn, sed el tiuj, 236 apartenas al la retejo de la hungara sekcio, EPME. Ĉu ne estas diskospaco ankaŭ por aliaj sekcioj? Iom ĉagrenas min, ke nur unu sekcio havas tiun privilegion: ĉu ne estas ili egalaj?

Vi skribis ke vi ne mastrumas tiujn aliajn retejojn sed via konto ĉe la servilo havas aliron al ili. Tio estas tre malbona praktiko de sekureca vidpunkto, kaj mi miras kial E@I konsentas tion. Ili donu al ILEI konto(j)n kun permesoj por mastrumi nur nian propran retejon, ĉar tio ne devus esti kialo por limigi nian kapablon renovigi ĝin.

Lasta interesa afero estas, ke la servilo 78.46.77.167 de E@I jam nun gastigas Wordpress-servon, kiel videblas ĉe la piedo de la retejo ikso.net mem. Tio signifas, ke estas neniu teĥnika kialo ne transiri al tiu moderna enhav-mastrumilo migriginte la enhavon, eĉ se ni apude, en ligilo aŭ subdomajno, konservos la malnovan retejon kaj ĝian aspekton pro nostalgio. Ĉu ne estus tiu la plej facila vojo al modernigo de la retejo?

Via,
Rubeno

 Alkroĉita dosiero: 11739_1630697217.txt

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.