Forumo

TemojILEI-temojDebato pri la estonto de ILEI

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 17:39:07

La jena debato ekestis per retpoŝto inter membroj kaj simpatiantoj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Mi proponas migrigi ĝin ĉi tie por ke ĝi estu pli malferma.

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 17:40:48

Didier Janot, 23/8/21, 14:44

Gratulon al la novaj estraranoj!

Estas ĝojige vidi ke kvar homoj okupiĝos pri lerneja agado.

Pri nia retpaĝaro, granda laboro estas farinda:
– teĥnike renovigi ĝin (sed necesas eviti la erarojn, kiujn fari UEA),
– ĝisdatigi la enhavon (por tio estus bone ke pluraj homoj zorgus pri tio).
Eble necesas trovi volontulon por teĥnike zorgi kaj iom post iom renovigi ĝin
kaj helpi aliajn homojn ĝisdatigi la enhavon.

Mi vidis respondeculon pri IPR, sed pri Juna amiko…

Pri la revuoj estas du flankoj
– zorgi pri la enhavo,
– solvi la problemon pri la deficito de la paperaj eldonoj:
la elspezoj por presado kaj sendado estas ĉirkaŭ duoble pli alta ol la enspezoj por paperaj servoj!

Tiu deficita problemo ŝajnas simila por la du revuoj
sed ĉar la celoj malsamas, la solvoj verŝajne ankaŭ malsamas :
– JA celas abonantojn, do ĉu la abonantoj preferas pagi pli aŭ ricevi malpli da paperaj numeroj?
→ eble ni pridemandu ilin.
– IPR celas la membrojn; do kion bezonas la membroj nunaj kaj varbindaj?
Pasintjare komencis diskutado pri tio, sed ne venis taŭga solvo!
Altigo de reta/baza membreco ne solvos la deficiton de paperaj servoj kaj kontraŭ-efikas varbadon.
Do mi opinias ke ni ne devas denove altigi la retajn kotizojn (ili restu inter 1 kaj 12,5€),
kaj certe ne ŝanĝi tarifojn post la fino de aŭgusto (por ke la landaj perantoj adaptiĝu).
Do ni trovu solvojn antaŭ somero 2022 por 2023!

Ĝis,
DJ

Le lun. 23 août 2021 à 13:05, Stefan MacGill a écrit :

Nu, estrarano devus havi superrigardon kaj respondecon, sed ne nepre devas esti tiu kun apartaj teknikaj kapabloj kiu efektive plenumas la laboron. Feliche ILEI havas nur unu oficialan retejon, sed klare uzas pliajn portalojn.

Kore

Stefan MacGill

On Mon, Aug 23, 2021 at 1:01 PM Aurora Bute wrote:

Estimataj,

Eble devus esti estrarano, kiu okupighu pri la retejoj.
Chu la estraranoj dividis inter si la laboron?

Amike,
Aurora

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 17:42:46

Mukunda Pathik, 28/8/21, 5:54
Tre karaj estimataj,

Mi elkore gratulas al nova estraro de ILEI.
ILEI estas tre grava parto de Esperanto movado en la mondo. Pro tio, ni devas esti tre atentemaj kaj plani efikaj programeroj.
Estas nia devo instrui al junuloj. Cxar junuloj estas nia inergio tiu kiu povas fari multaj taskoj. Ni devas helpi ilin.

Alia flanke, retejoj havas grandan rolon por informi la cxiuj samideanoj kaj intersangxi ideojn inter ni.
Fakte, estraro havas grandan rolon por gvidi la taskon al gxusta persono.
Laux mia opinio, oficejo povas havi paperan dokumenton, sed, sendi informon al alilandanoj retejo estas tre utila kaj efika.

Kun sincerajn salutojn,
Amike,
d-ro Mukunda Pathik

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 17:44:05

Ruben Fernandez Asensio, 29/8/21, 17:05
Saluton al ĉiuj,

Mi estas Rubeno, estro de la kataluna sekcio, kaj malofte kontribuis al ILEI, sed memoras ke jam en la kongreso en Pusano aŭdis komentojn pri la nepreco de retej-renovigo. Ĉar ankoraŭ nenio estas farita, konstateblas ke necesas plurhoma forto kaj plurjara planado.

Mi mem pretas oferi iom da mia tempo al tiu planado. Antaŭ tri jaroj mi kreis novan Wordpress-bazitan retejon por Kataluna Esperanto-Asocio; ankaŭ starigis servilon de retpoŝtlistoj, kaj kontribuis al la Esperanta traduko de GNU Mailman. Kvankam fine la estraro de KEA malakceptis mian kontribuon, mi iom lernis de tiu sperto, kaj provos disponigi ĝin al ILEI en la mezuro de mia limigita tempo. Se aliaj aliĝos al la iniciato, espereble ekestos skipo por realigi ĝin.

Mia teĥnika kompetenteco estas tre malmulta kaj nur amatora, sed mia sperto indikas al mi, ke la kerno de la tasko ne estas teĥnika. Multe pli gravas scii, kiujn bezonojn nova retejo devus plenumi, kaj laŭ kiu prioritato. Ankaŭ necesas esploro kaj profunda interna diskutado, por ke tiu prioritato respegulu la preferojn de la plimulto de membroj; ne indas tro zorgi pri aspekto, ekzemple, se uzableco pli gravas al uzantoj de la retejo. Plie, la retejo estas la kerno de la interna kaj ekstera komunikado de ILEI, kaj ĝia reformo estas ŝanco rekonsideri la rolon de multaj aliaj informkanaloj kaj la taskodividon inter ili: IPR, retpoŝtlistoj, Jutubo, Tvitero, Fejsbuko...

Aliflanke, oni ne devus esti tro ambicia, tial necesas prioritatigi; la absoluta minimumo povus esti, ekzemple, havi retejon uzeblan per ekrano de poŝtelefono. Kaj ĉiukaze, temas pri vivanta, ĉiam revizienda planado, kun moviĝantaj celoj kaj adaptanta sin al ŝanĝantaj bezonoj. Perfekto ne estu malamiko de plibono.

Por la unua jaro necesus skizi liston de bezonoj kaj provi retejon kontentigontan ilin. Se montriĝos ke ILEI-anoj ne havas la teĥnikan kapablon mem plenumi tiun projekton, ne estos la fino de la mondo: en sia venonta kongreso la Komitato povus voĉdoni specialan buĝeteron por komisii la taskon al profesiulo, eĉ neesperantista; kompreneble tiu unufoja pago inkluzivu la transdonon de la bezonota teĥnika scio al la administrantoj de la retejo, por ke ILEI ne dependu de aliaj.

La estraranoj respondecaj pri ekstera komunikado estus la naturaj kondukantoj de ĉi tia projekto, sed kiel mi diris ĝi koncernus ĉiujn uzantojn kaj uzontojn de la retejo, do ĉiuj ILEI-anoj kaj eĉ ne-ILEI-anoj devus havi voĉon kaj necesus interfaka komisio. Indas esplori kiujn informkanalojn preferas membroj kaj varbotoj, kiujn informojn kaj dokumentojn produktas ILEI, kiuj estas pli uzataj, kaj eĉ kiuj estas pli konservindaj. Tio iom tuŝas mian nunan studadon pri arĥivistiko.

Ĉio ĉi estas nur miaj pensoj pri la temo.
Via,
Rubeno

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 17:45:07

Didier Janot, 29/8/21, 19:22
Pri komunikado

Saluton Rubeno, kaj aliaj,

Ankaŭ mi povos kontribui pri komunikado kaj esti teamano.

Mi estas la ĉefa kontribuanto de la retpaĝaro https://esperanto.paris/
sed zorgas nur pri enhavo kaj enpaĝigo,
kaj ne kapablas pri la teĥnika flanko.
Tamen aperas kaj nia retejo ilei.info
bezonas iom da teĥnika renovigado kaj zorgado,
por helpi la kontribuantojn kiam aperas teĥnika problemo.

Pri aliaj komunikiloj de ILEI,
– mi jam zorgas nian twitter-konton,
– pri Facebook, mi ne estas fakulo, ŝajnas ke nun mankas…
– pri nia kanalo ĉe YouTube,
la ĉefpaĝo bezonas plibeligon kaj adapton al poŝtefono (mi povas helpi),
sed la kanalo ĉefe bezonas enhavon (pri tio mi ne kapablas):
eble ni devos instigi proponojn de niaj membroj kaj amikoj,
pri filmetoj de diversaj longecoj, temoj…

IPR estas dilemo:
ĉar nun ĝi estas uzata
– kaj kiel informilo,
– kaj kiel publikaĵo de pedagogiaj artikoj,
du malsamaj aferoj kiuj bezonas malsamajn oftecojn kaj mediojn.
Interalie la papera eldono estas deficita.
Ĝi nun funkcias kiel servo por membroj,
sed eble tio ne sufiĉas:
estus bone ankaŭ celi novan publikon,
interalie por varbi.
Mi planas prezenti proponon pri tio.

Pri eksteraj rilatoj,
kontaktoj kun gravuloj, instancoj…
mi ne parolas tie,
ĉar estas ĉefe respondeco de la prezidanto, vic-prezidanto.
Pri tio antaŭe ĉefe zorgis Mireille.

Ĝis,
DJ

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 17:47:42

Didier Janot, 30/8/21, 20:55

Komunikiloj gravas sed plej gravas la uzo.

Pri ret-listoj

Pro la problemoj de listoj (ekz. google-groups) UEA kreis forumon (https://forumo.uea.org/)
sed ĝi estas nun apenaŭ uzata!
Nun ĉe UEA funkcias ĉefe du listoj
– UEA-komitato (membroj rajtas ricevi sed ne sendi)
– UEA-membroj

Ĉe ILEI, ŝajnas ke iam ekzistis listo ILEI-komitato, sed mi neniam vidis ĝin funkcii,
kaj nenio por ILEI-membroj kaj amikoj, kvankam funkcias pluraj fakaj listoj,
sed ne pri la vivo de nia asocio.

Ne ĉiuj ILEI-komitatanoj aktivas,
kaj eble ekzistas ILEI-membroj kiuj pretas partopreni la vivon de sia asocio.

En 2019 mi kreis liston por ILEI-membroj+amikoj (https://groups.google.com/g/esperanto-ilei)
sed tiam ne ricevis multe da subteno kaj la grupo endormiĝis.

Ĉu ni provu reaktivigi la aferon?

Pro la situacio de ILEI,
mi opinias ke ni ne bezonas du listojn kiel ĉe UEA.
Ni bezonas simplan sistemon.

Eĉ se statute nur la komitatanoj rajtas decidi,
estus bone ke ILEI-aktivuloj povu ankaŭ partopreni niajn diskutojn.

Mi pretas reaktivigi la google-grupon ILEI
sed por ke tio utilas necesas ke la komitatanoj uzu ĝin
kaj ke ni bonvenigu ne-komitatanojn kaj interesiĝu pri tio, kion ili diras.

Kion vi opinias pri tiu ideo?
Ĉu iu(j) pretas fari tion kun mi?

Ĝis,
DJ

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 17:48:58

Rubeno Fernandez Asensio, 30/8/21, 10:03

Resaluton,
Komunikado

Mi donos praktikan ekzemplon pri plibonigebla komunikado: ĉi tiu diskuto mem.

Mi ne scias kial, ĝi alvenis al mia persona privata poŝto ĉe Yahoo, anstataŭ al mia sekciestra konto ileicat@hotmail.com, kiu ricevas poŝton sendatan al la Gugla grupo ilei-sekciestroj-kaj-reprezentantoj (ILEI-s). Tion mi ne elektis kaj estas iom maloportuna, ĉar mi ne povas filtri ĝin al taŭga dosiero. Kaj mi respondas rekte al ĉiuj adresoj inkluzivitaj en la originala mesaĝo, kvankam ne certas kiuj estas ili, nek ĉu tiel ĝenas iun. Eble la diskuto devus moviĝi al ILEI-s. Sed mi certas ke ĝi interesas ankaŭ la estraron, kiu eble ne estas en tiu listo. Kaj certe interesas ĉiujn ILEI-anojn kaj movadanojn, kvankam nun okazas private.

Aliflanke, ankaŭ la poŝto en ILEI-s estas tute privata kaj nelegebla en Google Groups, kion mi ne komprenas, ĉar ni neniam diskonigas tie sekretajn aŭ konfidencajn datenojn, ĉu? Plej multaj diskutoj, eĉ de superaj ILEI-instancoj, devus esti publikaj (tial oni faras protokolojn). Eble nur se via abonigita retpoŝtokonto apartenas al Guglo vi povas legi la arĥivon de ILEI-s per retumilo. Tio estas maloportuna. Antaŭ tri jaroj Didier kreis la grupon Esperanto-ILEI, kiu estas publika, sed por legi ĝian arĥivon kaj/aŭ aboni ĝin oni devas havi konton ĉe Guglo, kio estas ankaŭ maloportuna. Mi aŭdis ke niaj ĉinaj membroj (eble ankaŭ aliaj) renkontas malfacilaĵojn je la uzo de la servoj de Guglo, Jutubo, Fejsbuko, Tvitero, kaj aliaj usonaj entreprenoj. La servoj ligitaj al poŝtelefonaj aplikaĵoj kiel Vacapo aŭ Telegramo, kiuj nuntempe furoras, starigas la saman problemon, plus la fakto ke ili estas absolute maltaŭgaj por serioza diskutado. Multe pli da membroj povas ankaŭ esti malkontentaj pri la perado de tiuj kapitalismaj entreprenoj kiuj ĉiuj komercas je niaj personaj datenoj kaj provas fari Interreton kvazaŭ "fermita ĝardeno". De mia vidpunkto, nur simpla retpoŝto kaj propra TTT-ejo en propra domajno estas vere universalaj komunikiloj kaj ebligas kompletan kontrolon.

Ĉu eblas imagi alternativon? Mi ja povas. Ĉe la domajno ilei.info devus ekzisti publikaj forumoj, tute en Esperanto kaj foliumeblaj per simpla retumilo, aŭ minimume servilo de retpoŝtlistoj kun foliumeblaj arĥivoj. Kelkaj estus privataj kaj videblaj nur de abonantoj, kelkaj aliaj estus aboneblaj nur de rajtigitaj personoj (estraranoj, sekciestroj...) sed publikaj, kaj kelkaj estus tute publikaj. Eblus aboni ilin kreante lokan konton ĉe la servilo per simpla persona retpoŝtadreso de kiu ajn domajno. Sekciestroj rajtus krei liston aŭ forumon por siaj sekcioj, kiel servo de ILEI. Fejsbuko, Jutubo, ktp, povus esti propagandiloj por la ekstera neesperantista mondo en naciaj lingvoj, eble sub respondeco de sekcioj, sed ni ne devus dependi de tiuj komercaj servoj por interna komunikado.

Mi ne scias, ĉu tia servo jam ekzistas ie en Esperantujo kaj, se ĝi ne ekzistas, kial. Teĥnike ĝi ja eblas. Mi faris provon per GNU Mailman por KEA kaj principe la provo sukcesis, kvankam mi ne scias, ĉu ĝi estus daŭripova je longa perspektivo.
Retejo

Mi rimarkis ke la retejo https://esperanto.paris/ interne uzas la enhav-administran sistemon SPIP. Ĝin uzis ankaŭ la retejo de KEA, kaj mi ekhavis la ideon reformi tiun retejon ĝuste pro miaj malfacilaĵoj kiam fariĝis kontribuanto de artikoloj kaj enhavo, ĉar kvankam ekstere la retejo estis bela, la interno estis aĉa, labirinta kaj maloportunega. Ĉar SPIP estas apenaŭ konata ekster Francujo, mi decidis ŝanĝi ĝin al Wordpress, kiu estas pli populara internacie kaj interne uzata de amasoj da retejoj, simple pro konjekto ke estus pli saĝe uzi administran interfacon, kun kiu pli da kontribuontoj jam probable havas sperton. Tamen KEA-anoj nur zorgis pri la aspekto kaj beleco de la retejo, anstataŭ pri la fakto ke ĝi apenaŭ publikigis ion ajn ĉar neniu povis aŭ emis kontribui. Necesas do distingi internan kaj eksteran uzeblecojn, ĉar ili ne ĉiam koincidas. Mi ne scias kiun internan enhav-administrilon uzas la nuna retejo de ILEI, sed eble ankaŭ tie estas plibonigeblecoj.

Kiam en 2010 KEA reformis sian retejon tio efikis sur ĝia organo Kataluna Esperantisto. La tiama estraro decidis fari ĝin scienca revuo pri socilingvistiko (en la kataluna malgraŭ la titolo!), igi ĝian aperon unujara, kaj eldoni asociajn novaĵojn en aparta Esperanta broŝuro Esperanto*Info, kiu estus nur surpaperigo de novaĵoj aperintaj en la retejo. En mia opinio, KEA tro emis adapti sin al kelkaj maljunegaj asocianoj kiuj eĉ retpoŝton ne uzis, tiel ke la laboro traduki, komposti kaj presi la broŝuron falis sur la samaj ŝultroj kiuj devis zorgi la retejon, kio baldaŭ elĉerpis ilin. Ili ankaŭ trotaksis la disponeblecon de esperantistoj kapablaj verki akademiajn artikolojn pri lingvistikaj temoj en la kataluna, kaj eble ankaŭ la bezonon de tia revuo mem. Rezulte, ambaŭ bultenoj ĉesis aperi antaŭ pluraj jaroj, dum la retejo ankaŭ kvietas kvazaŭ tomboŝtono. Ni lernu de tiaj eraroj.

Kiel unua paŝo por la reformo de la retejo, mi imagas publikan diskutadon kie ĉiuj esprimu sian opinion. Oni devus precize klarigi la sentatajn mankojn de la nuna retejo, sed ĉiam per ekzemplo de aliaj retejoj kiuj kontentigas tiujn bezonojn; ni ĉiuj estas spertaj interretuzantoj kaj povas fari tion. Modeloj estas gravaj, ĉar dum la diskutoj en Pusano mi rimarkis ke, kiam temas pri teĥnologio, ni havas malsamajn spertojn, malsamajn preferojn kaj malsamajn bildojn en la menso tiel ke ofte parolas pri malsamaj aferoj kvankam uzante la samajn vortojn.

Via,
Rubeno

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 17:51:50

Stefan McGill, 30/8/21, 9:57

Karaj,

Jes, ILEI vere bezonas pli modernan retejon. La nuna funkcias eminente, ĉefe pro la brila kaj fidebla mastrumado de Jozefo Nemeth ĉi tie en Hungario. Sed, ĝi montras sian aĝon kaj limojn. Jes, minimume, la eblo vidigi sin en mov-telefonoj gravas. Gravas plie krei multlingvan informejon. La esperanta retejo devas porti amason da pliaj informoj, kiuj ne utilas en aliaj lingvoj. La esperanta retejo havas esence du funkciojn - praktike servi al la nuna kaj estonta membraro kaj esperantista subtenantaro La dua funkcio estas konservi la historion, kaj sekure arkivigi gravajn (por kelkaj) informojn, por ke ili ne perdiĝu kaj estu iom facile troveblaj. La nuna retejo povos resti kaj servi ĉefe tiun trian funkcion - ĝi jam havas amason da tiuj informoj.

La nova estraro de ILEI devas tuj ektrakti la temon kaj engaghi unuopulon au teamon por realigi novan retejon.Por kontribui al tiu planado, jen alkroĉite mia proponata skemo por la estonto:

 PDF Alkroĉita dosiero: 11739_1630605110.pdf

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 17:53:50

Zsofia Korody, 31/8/21, 23:21

Karaj,
jam antaŭ dek jaroj en la tiama estraro mi strebis je pluraj modernigoj, kiuj bedaŭrinde tiam por pluraj aktivuloj estis tro netravideblaj, ne-manaĝeblaj kaj revoluciaj. Tiam ekz. ekestis la funkciul-adresoj ĉe gmail kaj mi provis insisti, ke por posta transdono de funkcio almenaŭ ili restu konstantaj, postsekveblaj, reuzeblaj kaj oni ne uzu privatajn retadresojn por oficeja korespondado.

Mi kreigis ankaŭ modernan, grandkapacitan retpaĝaron (mia filo programis ĝin) kun la nomo ilei-mondo.info, kiu
- havis multlingvan subpaĝaron kun bazaj informoj pri ILEI, Juna amiko, ktp. jam en la angla, ĉina, franca, germana, hispana, pola, ktp. lingvoj, por aperi dece ĉe internaciaj partneroj, neesperantistaj interesiĝantoj pri ILEI, ktp.
- ebligis retan aliĝon, retan voĉdonadon,
- estis kapabla disponigi retadresojn, dissendolistojn, ktp.

Post kelkjara evoluigo, kresko kaj informnutrado, bedaŭrinde anstataŭ daŭra prizorgado ĝi estis neglektita, jarkotizo ne pagita kaj tiel forgesita, malfunkciigita. Laŭ mi granda perdo, do neniu miraklo, ke la nuna paĝaro ilei.info (malgraŭ la bonega prizorgado far Jozefo) aspektas historia kaj maltaŭgaa por modernaj postuloj.
Se la nuna estraro insteresiĝas pri la konservitaj materialoj, tradukoj, ktp., mi havas ilin en mia komputila arĥivo. Eble oni ne devos denove inventi la (tutan) radon.

Amike,
Zsofia

enseikou
afiŝita je 2021-09-02 17:55:11

Didier Janot, 1/9/21, 7:57

En la jarcento de interreto,
nia retejo estas kerna komunkilo.

Estas evidente ke nun nia retejo suferas je teĥnikaj problemoj
kiuj malhelpas ĝian ĝisdatigon,
kaj nun la enhavo fariĝis kaduka.

Sed mono kaj moderna ilo ne sufiĉas.
Gravas ankaŭ zorgi pri la enhavo.

La ideo ilei-mondo.info kun paĝoj en pluraj lingvoj estis bona,
sed ĝi devus esti parto de nia retejo.

Mi subtenas la ideon de teamo por nia retejo,
en kiu devus troviĝi estrarano pri tiu respondeco.
Mi pretas esti parto de teamo, sed ne pri teĥnikaj aferoj (mi ne kapablas).

Jes ni elspezas multe por niaj revuoj.
Tio en si mem ne estas problemo.
Problemo estas ke pro deficito de ilia papera versio, ne plu restas mono por aliaj agadoj.
Ni devas ankaŭ solvi la problemon de la deficito de niaj paperaj eldonoj.

Ĝis,
DJ

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.