Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojPola lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:21:38

Danutino skribis:

Perfumowanie ...
Perfumowanie nie zmieni fetoru gnoju [vokalo “i” kuniĝas]
Parfumado ne ŝanĝos fetoron de sterko. Ĝi estas metaforo rilatanta al eksteraj plibeligoj, kiuj ne kovros veran karakteron de la homo

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-24 22:06:55

Du interesaĵoj pri la pola:

- la plej longaj unusilabaj vortoj en ĝi estas 9-literaj świerszcz (grilo) kaj chrząszcz(skarabo)
- en la pola ekzistas unuvorta numeralo, kiu signifas "unu kaj duono" - półtora

fringilla13
afiŝita je 2011-09-11 05:15:33

Ĉu kaj Czy [ĉy]
Katalin skribis pri la ukraina lingvo:
Estas interesa specialaĵo de ukraina lingvo, kiu similas al esperanto. Ĝi rilatas al demand-vorteto "ĉu".

La sama vorto ekzistas en la pola lingvo: "czy" [ĉy].
(La pola "cz" = [ĉ], la pola "y" sonas kiel la rusa "ы". Ne estas facile klarigi tion al alilingvanoj, kiuj ne lernis la rusan :) . La signo ' troviĝas antaŭ la akcentata silabo.)

La vorteton "czy" oni uzas same kiel en Esperanto. Oni metas ĝin komence de demanda frazo (en tiu pozicio oni ofte forlasas ĝin en ĉiutaga lingvo), kaj meze de kunmetita frazo, post komo (en tiu pozicio oni ne povas ĝin forlasi).

Czy mnie lubisz? [ĉy mnje 'lubiŝ?] = Lubisz mnie? ['lubiŝ mnje?]
- Ĉu vi ŝatas min? (Ne temas pri amo, kiel en la ukraina.)
Nie jestem pewna, czy mnie lubisz. [nje 'jestem 'pevna, ĉy mnje 'lubiŝ] - Mi ne certas, ĉu vi min ŝatas. (Frazo dirita de virino, viro diros alimaniere, sed pri tio eble alian fojon.)
Czy to prawda? [ĉy to 'pravda?] = To prawda? [to pravda?] - Ĉu tio estas vero?
Nie wiem, czy to prawda. ['nje vjem, ĉy to 'pravda] - Mi ne scias, ĉu tio estas vero.

fringilla13
afiŝita je 2011-09-13 10:11:30

Mi korektis eraron en la pollingva glumarko (vidu http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=161). La lasta litero devas esti ne a, sed ą.
Estas granda difierenco: a = [a], ą = [nazalita o, kiel en la franca vorto mont].

 JPG Alkroĉita dosiero: 9871_1315908690.jpg

fringilla13
afiŝita je 2011-10-01 16:47:42

Poloj ŝatas ekzameni alilingvanojn per jenaj langorompiloj:

Stół z powyłamywanymi nogami. [stuŭ s povyŭamyva'nymi no'gami] - Tablo kun derompitaj kruroj.
Drabina z powyłamywanymi szczeblami. [dra'bina s povyŭamyva'nymi ŝĉe'blami] - Ŝtupetaro kun derompitaj ŝtupetoj.

(Prononcu "y" kiel en la rusa "ы", ' troviĝas antaŭ la akcentata silabo.)

Ĉiuj ridas, ĉar tio estas vere malfacila tasko (eĉ poloj devas iomete ekzerci).

Ruzuloj diras: Stół bez nóg. [stuŭ bez 'nuk] - Tablo sen kruroj.
Drabina bez szczebli. [dra'bina bes 'ŝĉebli / beŝ 'ŝĉebli] - Ŝtupetaro sen ŝtupetoj.

Sed ili jam estas tute facilaj ekzercoj. :)

Por mia universitata instruistino (germanino, kiun mi ĉiam rememoras kun granda sentimento) tre malfacila vorto estis ołówek [o'ŭuvek] - krajono.
Ŝi diris aŭ [o'ŭuŭek], aŭ [o'vuvek].

Bonega langorompilo estas ankaŭ mia nomo. :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9871_1317487661.jpg

fringilla13
afiŝita je 2011-10-01 17:32:26

Alia ŝatata langorompilo estas:
W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie
i Szczebrzeszyn z tego słynie.

[f ŝĉebĵe'ŝynje ĥŝõŝĉ bĵmi f 'ĉĉinje
i ŝĉeb'ĵeŝyn s tego 'sŭynje]
Ufff!
- En Ŝĉebĵeŝyn koleoptero aŭdiĝas en (la) fragmito
kaj Ŝĉebĵeŝyn pro tio famas.

Tiel komenciĝas la fama versaĵo de Jan Brzechwa [jan 'bĵeĥfa] "Chrząszcz".
(chrząszcz [ĥŝõŝĉ] - "ą" [õ] - nazalita o, kiel en la franca vorto "mont" )

(Mi kontrolis en vikipedio - "chrząszcz" estas koleoptero. Mi citas: "Komunuza nomo estas foje skaraboj, sed malprave." )

Szczebrzeszyn estas malgranda urbo (ĉ. 5000 loĝantoj) en Pollando, en Lublina Vojevodio. La urbo havas urbajn rajtojn ekde la 14-a jc.
[Vidu: http://pl.wikipedia.org/wiki/Szczebrzeszyn ]

Pro la poemaĵo la urbo iĝis vere fama, pro tio oni eĉ fondis tie du monumentojn de la skarabo / koleoptero.
La unua, ligna, staras ekde septembro 2002 ĉe la piedo de Zamkowa Góra [zam'kova 'gura] - Kastela Monto. La alia, bronza, troviĝas ekde julio 2011 sur la urboplaco antaŭ la urbodomo.

[Rigardu la monumentojn:
http://pl.wikipedia.org/wiki/Pomnik_chrząszcza_w_Szczebrzeszynie
- Monumento de skarabo / koleoptero en Szczebrzeszyn]

 JPG Alkroĉita dosiero: 9871_1317490346.jpg

kolombisto
afiŝita je 2011-10-01 18:55:56

Tre interesa kaj malfaciala problemo jam la akcento, sur la vikipedio mi rigardis la monumenton de skarabeo, sed la masina tradukado tute malbona.

fringilla13
afiŝita je 2011-10-01 19:52:37

Tre koncize mi rakontis pri la monumentoj ĝuste laŭ tiu ĉi vikipedia teksto, estas tie ankoraŭ pli precizaj informoj pri la artistoj. Se la informoj estas interesaj, mi tradukas ilin.

La lignan monumenton (el tilia ligno), kiu estas 3 metrojn alta kaj 1 metron dika (pli bele tio nomiĝas diametro), skulptis gelernantoj de Belarta Liceo en Zamość ['zamoŝjĉj], gviditaj de Zygmunt Jarmuł ['zygmunt 'jarmuŭ].
Liceo estas en Pollando la tria etapo - post 6-jara elementa lernejo kaj 3-jara gimnazio. Liceo finiĝas per abiturienta ekzameno.

La bronza monumento estas alta je 2 metroj, ĝi estas verko de Zygmunt Jarmuł mem. La gisaĵo estis farita en Krakovo, en laborejo de pola skulptisto, profesoro de Krakova Belarta Akademio, Karol Badyna.

Krakovo nomiĝas pole Kraków ['krakuf].

fringilla13
afiŝita je 2011-10-02 08:08:15

pwierzbowski skribis:
- en la pola ekzistas unuvorta numeralo, kiu signifas "unu kaj duono" - półtora
La formo de la numeralo "półtora" dependas de la gramatika genro de respektiva substantivo.

Ekz. "godzina" - "horo" [go'ĝina] (ne tute, ĉar la mola "dź" ne estas malmola "ĝ" ) estas in-genra substantivo ("ŝi" ).
Do oni diras półtorej godziny [puŭ'torej go'ĝiny] - unu horo kaj duono.

"Miesiąc" - monato ['mjeŝjõc / 'mjeŝjonc] (õ = nazalita o) estas malin-genra substantivo ("li" ).
Do oni diras półtora miesiąca [puŭ'tora mje'ŝjõca / mje'ŝjonca] - unu monato kaj duono.
La formo "półtora" estas uzata ankaŭ por la neŭtra genro ("ĝi" ).

fringilla13
afiŝita je 2012-10-04 08:40:21

Pri problemoj, kiujn poloj spertas kun ĝusta uzo de la difina artikolo, mi jam amplekse skribis en la fadeno "Ĉu Esperanto bezonas la difinan artikolon?"
http://edukado.net/komunumo/forumo?f=226

Alia "aĥila kalkano" de poloj estas la akuzativo esprimanta direkton.

En la pola lingvo ekzistas (ankoraŭ ekzistas!) la demanda vorto "dokąd?" ['dokont] = "kien?", sed ĝi estas ĉiam malpli ofte uzata, eĉ de plenkreskuloj.
Lernejanoj jam tute ĝin ne uzas. Ili bone komprenas la demandon "Dokąd idziesz?" ['dokont 'iĝjeŝ?] = "Kien vi iras?", sed ili mem demandas nur: "Gdzie idziesz?" ['gĝje 'iĝjeŝ?] = laŭvorte: "Kie vi iras?", kio havas la saman sencon, kiel la esperanta demando: "Kien vi iras?" kaj estas tute ĝusta en la pola lingvo, almenaŭ en la lingvo ne tro oficiala.

Do tipa interparolo en la pola lingvo sonas jene:
- Gdzie idziesz? / Gdzie jedziesz? ['gĝje 'iĝjeŝ? / 'gĝje 'jeĝjeŝ?]
- Do domu. [do 'domu]

Laŭvorta traduko:
- "Kie vi iras? / Kie vi veturas?"
- "Al domo."

Kion mi esprimus en Esperanto:
- Kien vi iras? / Kien vi veturas?
- Hejmen. (Al mia domo.)

Ĉar mi instruas al polaj infanoj la germanan lingvon (iomete ankaŭ Esperanton), mi devas konsciigi al ili, ke la pola "gdzie?" havas du sencojn: "wohin? / kien?" kaj "wo? / kie?". Do mi konscie uzas kaj petas la infanojn ankaŭ uzi dum miaj instruhoroj la polan vorton "dokąd?" (kien?) en la senco "direkto", eĉ se tio sonus por ili iom strange. Mi klarigas al la gelernantoj, ke la uzo de la pli rara pola demanda vorto helpos al ili kompreni la malfacilajn regulojn de la germana lingvo.

Sed kion fari kun jenaj frazoj?
- Kien vi metis la libron?
- Sur la tablon.

En tiu kazo en la pola lingvo tute ne eblas uzi la demandan vorton "dokąd?" (kien?).

La pola ekvivalento estas:
- Gdzie położyłeś książkę? (demando direktita al knabo / viro)
aŭ: Gdzie położyłaś książkę? (demando direktita al knabino / virino)
- Na stole.

prononco: ['gĝje poŭo'ĵyŭeŝj / 'gĝje poŭo'ĵyŭaŝj 'kŝjõŝke], [na 'stole]

Laŭvorta traduko:
- "Kie vi metis libron?"
- "Sur tablo."

Rimarku, ke en la pola mankas ne nur ajna indiko pri direkto (krom la verbo, kompreneble), mankas ankaŭ ajna artikolo.

Por mi persone la problemo ne estis speciale komplika en la germana lingvo (kaj poste en Esperanto), ĉar mi antaŭe lernis (dum kvar jaroj) la rusan lingvon, kiu klare distingas inter "кудa?" [ku'da] = "kien?" kaj "где?" [gdje] = "kie?".

Sed ne estas facile klarigi la diferencon al la hodiaŭa lernanto, kiu antaŭe lernis la anglan. La angla traktas la aferon simile al la pola.

Klarigoj pri la elparolo:
- Vortakcento estas sama kiel en Esperanto. (La signo ' signifas, ke la silabo post ĝi estas akcentata.)
- Prononcu "y" kiel en la rusa lingvo "ы".
- "ą" [õ] = nazalita o, kiel en la franca vorto "mont".

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.