Kursejo

Reveni al la kursejo

Informoj pri lerneja kurso

Tipo: Lerneja kurso
Nomo de la lernejo:Federacia Universitato de Paranao
Tipo de la lernejo:supera (18-25j)
Lando:Brazilo
Stratadreso:Strato D-ro Faivre, 405, kvara etaĝo
Regiono / Distrikto:Paranao
Urbo:Kuritibo
Poŝtkodo:80060140
Nomo de la ĉefa kursgvidanto:Ivan Eidt Colling
Retejo:http://www.celin.ufpr.br
Retpoŝtadreso:iecolling [ĉe] yahoo [punkto] com [punkto] br
Diplomita instruisto:Diplomita pri instruado
Kvalifiko de la instruisto:KER-C1
Sen-diploma, sed kun instruspertoj
Rimarko pri la kvalifiko:Diplomito pri Filologio (UFPR, Kuritibo, Brazilo), kun diplomo de Post-Diploma Kurso pri Interlingvistikaj Studoj (UAM, Poznano, Pollando)
Kuninstruantoj:Lígia Maffessoni Penia
Jônathas Stephen Barros Júnior
Rangel de Castro Gotardi
Regis de Castro Gotardi
Dato de komenco:2016-03-12
Dato de fino:2016-06-25
Kursnivelo:A1
Kursostatuso:libervole elektebla, fakrondo
Kursotakso:ekzameno
Kvanto de kursanoj:14
Ofteco:semajne 1 fojo
Metodo:miksita metodo
Helplingvo(j):portugala
Lerniloj:
  • Esperanto para principiantes (SARTORATO, Aloísio)
  • Aŭdu kaj lernu (CHAVES, Sylla)
  • Materialoj de edukado.net (Pluraj)
Kondiĉoj:Temas pri kurso de Centro de Lingvoj kaj Interkulturo (CELIN), kiu estas programo de por-komunuma agado de Federacia Universitato de Paranao. Tio signifas, ke la kurso estas disponigata ne nur al la universitata komunumo, sed ankaŭ al la ekstera komunumo.
Rimarkoj:Ĉiu Esperanto-kurso de CELIN estas 30-hora; instruistoj estas volontuloj. Tiuj kursoj ekzistas ekde 2005. Ekde 2009 instruistoj agas kiel volontuloj; tio ebligas malaltigi la koston de la kursoj por interesatoj. Agis kiel Esperanto-instruistoj en CELIN: Leonardo Janz (2005-2006), Daniel Xavier Haddad (2006-2007), Carlos Alfredo de Oliveira Andrade (2008), Matheus Artioli Firmino (2011), Thiago Machado da Silva (2011-2012), Jônathas Stephen Barros Jr. (2014). Ivan Eidt Colling instruas de 2009 ĝis nun. Ĉiu kurso estas 30-hora. Oni jam disponigis Esperanton 1 ĝis Esperanto 8 kaj la kursojn "Esperanto - Progresiga Kurso 1", "Esperanto - Progresiga Kurso 2", "Trejnado de Esperanto-Instruistoj 1" kaj "Trejnado de Esperanto-Instruistoj 2" . Nun (en la unua monatseso de 2016) okazas "Esperanto 1" kaj "Trejnado de Esperanto-Instruistoj 3", ambaŭ sub la gvido de I. Colling; partoprenantoj de la Trejnado agas kiel kuninstruistoj de Esperanto 1. Instrumaterialoj uzataj en la bazaj kursoj: "Esperanto para principiantes" ('Esperanto por komencantoj', de Aloísio Sartorato), "Gerda Malaperis!" (Claude Piron), fragmentoj el aliaj libroj (Sylla Chaves, Josias Barbosa, Fernando Pita, Jorge Hess, Stano Marček i.a., el revuo "Juna Amiko", materialoj el Edukado.net kaj el Lernu.net, aŭtentikaj materialoj kaj tekstoj kaj ekzercoj preparitaj de la instruistoj. M.A. Firmino instruis per Cseh-Metodo kaj uzis kajeron de li mem preparitan. En la progresigaj kursoj estas uzataj "Bonvenon en nia mondo" (Bent Jensenius), "Vojaĝo en Esperanto-Lando" (Boris Kolker), fragmentoj el originalaj literaturaj verkoj, aŭtentikaj materialoj kaj materialoj preparitaj de la instruisto, surbaze de la bezonoj de lernantoj. Por la trejnado de instruistoj, estas: ""Manlibro pri instruado de Esperanto" (ILEI), "Metodiko de la Esperanto-Instruado" (Rudolf Rakuša), "Baza Cseh-kurso kun metodikaj konsiloj" (IEI), revuoj "Juna Amiko", "Internacia Pedagogia Revuo", kaj pluraj aliaj tekstoj, ankaŭ portugallingvaj; cetere, ni analizas plurajn instrumaterialojn.
Poŝtadreso:CELIN - Centro pri Lingvoj kaj Interkulturo
UFPR - Federacia Universitato de Paranao
Rua Dr. Faivre, 405,
4o. andar,
Ed. Dom Pedro II,
Centro,
Curitiba, PR,
Brazilo.
BR-80060-140.
Kreodato:2016-04-24 00:24:45
Lasta redakto:2018-01-29 09:51:09
Kreinto:Ivanchjo

Vi povas vidi detalojn pri la kursoj en la statistika paĝo.

La liston de Pirlot pri la altlernejaj kaj universitataj kursoj (2012 januaro) vi povas trovi en la DOSIERUJO.

Listo de aliaj lernejoj aldoneblas kaj elŝuteblas en la FORUMO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.