Tipo: |
Universitata kurso
(virtuala)
|
Nomo de la universitato: |
UNED (Nacia Universitato por Ne-ĉeesta Edukado) |
Tipo de la universitato: |
ŝtata |
Virtuala loko: |
Moodle, Microsoft Teams |
Lando: |
Hispanujo |
Urbo: |
Madrido |
Aldonaj informoj pri la organizo: |
UNED estis fondita en 1972 kiel publika distanca universitato komparebla al la brita Open University, kaj fariĝis la plej granda hispana universitato, kun pli ol 150 000 studentoj en 2023. Ene de la Eŭropa Spaco de Supera Eduko (ESSE) ĝi instruas 30 bakalaŭrojn, 80 magistrajn programojn, kaj 20 doktorajn programojn, kaj la oferto ekster ESSE estas ankoraŭ pli granda, inkluzivante 16 lingvojn, inter ili esperanton. La kursoj de Esperanto okazas per interkonsento kun Hispana Esperanto-Federacio, kiu dungas la instruistojn. |
Nomo de la ĉefa kursgvidanto: |
Luis Eduardo Berdor Remón |
Retejo: |
http://www.uned.es/universidad/inicio/en/estudios/idiomas/que-es-uned-idiomas.html |
Retpoŝtadreso: |
eduardoberdor [ĉe] invi [punkto] uned [punkto] es |
Diplomita instruisto: |
Diplomita pri lingvoinstruado |
Kvalifiko de la instruisto: |
KER-C1 Trejnita lingvoinstruisto Pedagogo |
Rimarko pri la kvalifiko: |
Oficiala instruisto de la franca linvgo ĉe la regiona lingvolernejo de Aragono (Hispanujo) |
Kuninstruantoj: |
Rubeno Fernández Asensio |
Mona rekompencado de la kursgvidantoj: |
Rekompencata por la Esperanto-kurso |
Oficiala nomo de la programo/kurso: |
Esperanto B1 |
Temo de la programo: |
Esperanto-lingvokurso |
Aldonaj informoj pri la programo: |
Krom la lingvoklarigoj, ĉiu leciono enhavas informon pri esperanta kulturo. |
Dato de komenco: |
2024-11-01 |
Dato de fino: |
2025-06-30 |
Tempo: |
ekde 17:00 ĝis 21:00 |
Kursnivelo: |
B1 |
Kursostatuso: |
Libervole elektebla kurso kun kreditpoentoj |
Aldonaj informoj pri la statuso: |
Krom universitatanoj, aliĝo estas malferma ankaŭ al ekstera publiko, eĉ nehispanoj. Ankaŭ eblas trapasi nur la ekzamenon por ricevi atestilon. |
Kursotakso: |
atestilo kun mencio de rezultoj |
Aldonaj informoj pri la takso: |
La ekzameno konsistas el kvar partoj laŭ la KER-reguloj: aŭdkomprena - parola - legkomprena - skriba esprimado. |
Kvanto de kursanoj: |
20 |
Ofteco: |
alia |
Aldonaj informoj pri la ofteco: |
La kurso estas asinkrona, per materialoj alireblaj en la retejo de la universitato post ensaluto, sed ekzercoj havas limdatojn kaj studentoj rajtas je 1 monata horo de praktiko per videokonferenco. |
Metodo: |
rekta metodo; situaci-komunika metodo |
Aldonaj informoj pri la metodo: |
La materialoj estas en esperato, sen hispanaj klarigoj. Ankaŭ la parola praktiko estas rektmetoda. |
Helplingvo(j): |
Esperanto |
Lerniloj: |
- Memfaritaj materialoj (Luis Eduardo Berdor Remón)
- Ekzercoj (edukado.net)
|
Kondiĉoj: |
Aliĝo kostas 248 €. La kurso estas ne-ĉeesta kaj tute interreta pere de Moodle, dum la parola praktiko okazas per Microsoft Teams. La fina ekzameno estas reta por la aŭdvida kaj parola partoj, sed ĉeesta por la legkomprena kaj skriba partoj. |
Rimarkoj: |
La horoj de la parola praktiko varias kaj estas interkonsentataj inter instruisto kaj lernantoj. |
Kreodato: |
2024-10-15 21:17:54 |
Lasta redakto: |
2024-10-15 21:17:54 |
Kreinto: |
enseikou |