Novaĵoj

Lingvotaga surprizo - plia lingvopolitika sukceso

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-26 13:09:48

Hodiaŭ estas la Eŭropa Tago de Lingvoj. 

Ni atendas vin je du programoj, lanĉitaj de nia paĝaro kaj registritaj ĉe la Konsilio de Eŭropo. 

Ĉe Instruu vian lingvon  ni esperas legi informojn pri via lingvo. 

Ĉe la Debato pri bona aŭ mava lingvo ni kolektas voĉdonojn,

kaj en la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo atendas vin surprizo, pro kies preparado ni dankas Frank Huber pro lia efika interveno. 

Bv. atenteme trarigardi (ĝisfine) la paĝon kun la glumarkoj Parolu kun mi.

Belan finon de la Eŭropa Tago de Lingvoj!

Novaĵoj el Poznan: Interlingvistikaj Studoj kaj Simpozio, freŝdiplomitoj Al la listo KER-atestiloj en Braziljo: virtuala interveno dum la reala festo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.