Novaĵoj

Novaĵoj el Poznan: Interlingvistikaj Studoj kaj Simpozio, freŝdiplomitoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-26 23:53:41

La 5-an fojon komencis siajn 3-jarajn studojn nova grupo ĉe la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) la 17-an de septembro. La 19 partoprenantojn el 10 landoj (5 el Brazilo, po 3 el Hungario kaj Svislando, 2 el Pollando, po unu el Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Rusio kaj Usono) salutis la vicdekano de la Novfilologia Fakultato, prof. Jerzy Kaliszan.

Li emfazis la unikecon de la jam interlingvistikaj studoj bone instalitaj en la Novfilologia Fakultato kaj la ĝojon, ke ĝi altiras partoprenantojn el diversaj landoj. La gvidantino de la Studoj, prof. Ilona Koutny bonvenigis la partoprenantojn skizante la 13 jaran historion de la Studoj kaj la sekvantajn kursojn kaj taskojn. La studoj povis starti danke al la stipendioj de ESF kaj de ILEI-UEA, nu kaj al la entuziasmo de la partoprenantoj, speciale de la brazila grupo. La kursanoj povis partopreni dum la sekvaj 4 tagoj en 4 intensaj kursoj: - prof. John Wells prezentis kun vervo diversajn sonsistemojn en la mondo kaj pli detale la fonetikon de esperanto; - prof. Vera Barandovská-Frank traktis interlingvistikon : de la tereno de interlingvistiko kaj internacia lingvosituacio tra la etnaj interlingvoj kaj piĝinoj ĝis planlingvoj;

- prof. Aleksander Melnikov diskutis la nocion kulturo kaj speciale la terenojn de e-kulturo, analizis la fonajn sciojn de tipa esperantisto; - Lidia Ligeza pliproksimigis la poezion kaj Tomasz Chmielik la prozon de la unua periodo de la Esperanta literaturo al la ĉeestantoj. Ne mankis diskutoj kaj reagoj.

Paralele al la sesio okazis ekzamenoj de 4 gestudentoj finintaj la studadon kaj de 10 partoprenantoj de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de la Interlingvistikaj Studoj kaj ILEI kun la kontribuo de Edukado.net). En la unua grupo defendis sian laboraĵon kaj respondis al la demandoj de la ekzamenkomisiono: Marija Jerkovič (kroataj lernolibroj de Esperanto kaj iliaj verkistoj), Tea Radovanovič (tradukita kroata literaturo al esperanto), Sean Healy (maŝina tradukado kaj Esperanto), Petro Balaž (moderna informado kaj DVD kreita ĉe E@I).

Sur la foto: P. Balaž, I. Koutny, T. Radovanovič, M. Jerkovič kaj H. Mozer.


La alia grupo (Magdalena Feifičová, Ildikó Joóné Ladányi, Gisela Macioszek, Arlette kaj Edmond Plutniak, Gizela Sklorz, Svetlana Smetanina, Petra Smidéliusz, Margaretha Symoens, Szabolcs Szilva) krom sia pli mallonga kaj praktika laboraĵo devis ekzameniĝi pri gramatiko, literaturo kaj movado de Esperanto por akiri la instrurajtigon de ILEI. Pluraj analizis lernmaterialojn kun la gvido de d-rino Katalin Kováts. Flanke de ILEI partoprenis la ekzamenojn Zsófia Kóródy. (La finstudaĵojn de la kandidatoj ni baldaŭ komencos publikigi en la Dosierujo.)

La interlingvistikan sesion sekvis Interlingvistika Simpozio (22-23.09.2011) „Interlingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defio de la 21-a jarcento“ same en la Novfilologia Fakultato, organizita la 2-an fojon (la antaŭa okazis dum la dekjariĝo de la Studoj en 2008).

Sur la foto ne videblas Petra Smidéliusz, Ildikó Joóné Ladányi kaj Svetlana Smetanina.


Partoprenis ĝin kvindeko da homoj el 15 landoj: novaj kaj malnovaj gestudentoj, la alvenintaj instruistoj kaj kelkaj aliaj aliĝintoj. Dum la malferno kaj la vicdekano de la Novfilologia Fakultato kaj la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto emfazis la gravan kaj prestiĝan rolon de interlingvistiko en la scienca vivo de la fakultato, dankis la organizan laboron de la inicatinto kaj gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, prof. Ilona Koutny.

La dudeko da prelegoj okazis en 4sekcioj: lingvistiko, metodiko, movado kaj literaturo. Fine de ĉiuj sekcioj okazis diskutoj pri la defioj al la donita tereno (programon). La ĵaŭda bankedo pasis en tre bona etoso. La dekanino de la Novfilologia Fakultato ĉeestis kaj diris kelkajn favorajn vortojn pri la Interlingvistikaj fako kaj simpozio.

Kiel kutime - la tuton finis la kultura aranĝo Arkones semajnfine kun aldonaj prelegoj, spektakloj kaj koncertoj. Tiel la gestudentoj povis ekkoni ankaŭ la polan esperantistan medion kaj agrable malstreĉiĝi.

Sur la foto: Zsófia Kóródy, Ilona Koutny kaj Katalin Kováts.

Seán Ó Riain - multlingva ambasodoro de lingvoj Al la listo Lingvotaga surprizo - plia lingvopolitika sukceso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.