Novaĵoj

Trilanda konferenco de instruistoj en la ĉeĥa Břeclav

Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-05 21:33:58

En la tagoj de la 27-a ĝis la 30-a de septembro 2012 okazis en la ĉeĥa ĉelima vin-urbeto Břeclav la trilanda konferenco sub la devizo Esperanto kiel vojo al ekkono de niaj najbaroj. Partoprenis ĝin krom aŭstroj, ĉeĥoj kaj slovakoj ankaŭ poloj, braziloj, germanoj kaj hungaroj, entute 98 esperantistoj. La solenan inaŭguron partoprenis ankaŭ la urbestro, kiu salutis la ĉeestantojn kaj prezentis al ili la gasturbon, kiu bonvenigis la konferencanojn ankaŭ per esperantlinga salutvorto sur la urbaj retpaĝoj. Antaŭ la vespera programo estis tralegitaj la salutvortoj de UEA- kaj ILEI- prezidantoj.
Stefan MacGill, la ILEI-prezidanto, pere de siaj salutvortoj forte aprezis la trilandecon de la konferenco, kiu fakte okazas same, kiel alia trilanda kongreso maje en Berlino inter Germanio, Danlando kaj Pollando. Laŭ liaj vortoj Esperanto plenumas sian veran funkcion nur en translima kunteksto, ĉar ĉeestas la motivigo efektive uzi Esperanton tra la aranĝo. Li rekomendis ne nur membriĝon en ILEI, sed ankaŭ kunfestadon de la Monda Tago de Instruistoj, proklamitan de Unesko.
Sabaton antaŭvespere okazis unuhora kunsido de instruantoj, instruemuloj kaj observantoj sub la gvido de ILEI-vicsekretariino Magdaléna Feifičová. Partoprenis ĝin 24 interesiĝantoj, inter ili du aŭstroj, unu polo, kvin slovakoj, la resto estis ĉeĥoj.
La kunsidgvidantino proponis tri ĉefajn traktendaĵojn, nome:
1. plialtigo de la nombroj de ĉeĥa ILEI-sekcio;
2. fondigon de ILEI-sekcio en Slovakio;
3. gvidado de terminologia komisiono de ILEI.
Unue la unuopaj ĉeestintoj mallonge parolis pri si mem kaj siaj spertoj pri instruado. Martin Stuppnig informis pri la kunlaboro inter ILEI kaj IFEF, kiu estis subskribita ĉi-jare maje dum la internacia fervojista kongreso en Herzberg am Harz, laŭ kiu jam bone kunlaboras ambaŭ sekcioj en Rumanio, kaj esprimis la esperon, ke E-kursoj estos regule organizataj ankaŭ dum IFEF-kongresoj. Je siaj spertoj pri instruado de Esperanto en la kulturdomo en Szceczin kaj por la infanoj en pola Rybnik kaj pri sia instrumetodo mallonge informis Zdislav Glajcar. Evidentiĝas, ke entuziasmo instrui Esperanton ne mankas, kurs(et)oj okazas por klubanoj, plenkreskuloj, infanoj, eĉ por skoltoj, oni instruas enklube, ĉe kulturaj domoj, eĉ enkafeje, korespondkurse aŭ en konata tendaro en ĉeĥa Lančov. Instruistoj instruas ekzemple rektmetode per la lernolibro de Stano Marček, kelkaj el ili eluzas ankaŭ la interretajn materialojn. Unu ĉeĥa samideanino, kiu eksciis pri Esperanto el la neesperantista gazeto, tiel entuziasmiĝis pri ĝi, ke malgraŭ ke ŝi mem lernis ĝin antaŭnelonge, ŝi jam instruas ĝin. Tamen evidentiĝas, ke instruemuloj preferas instrui, sed ne aniĝi en iuj-ajn societoj. La gejunuloj pleje ŝatas lerni helpe de interreto kaj anstataŭ aniĝi por ili pli gravas babili Esperantlingve.
Dum la sinprezentado kelkaj el la ĉeĥaj partoprenantoj permesis aniĝi en la ĉeĥa ILEI-sekcio. Jana Melichárková, estrino de ĝi, havas la taskon teni ilian intereson pri tio kaj rezulte la nombraro povus el nunaj ses membroj eble eĉ duobliĝi.
La slovakaj partoprenantoj konstatis, ke ili kapablus atingi kvin pagantajn anojn, sekve ek de la venonta jaro povus fondiĝi ankaŭ la slovaka ILEI-sekcio, kies gvidadon promesis Stano Marček.
En la terminologian laboron, post plenumo de liaj nunaj urĝaj taskoj, promesis engaĝigi kaj gvidi ĝin Mirek Malovec, kiu jam sukcesis kolekti sufiĉan amason da terminoj surbaze de kelkaj terminaroj kaj verkoj de I. Koutny kaj R. Rakuša.
Magdaléna Feifičová instigis la ĉeestantojn ĉerpi por ilia instruista laboro el la riceco de la paĝaroj www.edukado.net kaj www.lernu.net. Ŝi same instigis ilin partopreni la Konferencon pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), kiu okazos novembre en Modra, ĉu kiel prelegantoj, ĉu kiel partoprenantoj. Responde venis la preteco prepari la prelegon pri varbeblecoj de studentoj, krome ankaŭ du promesoj prepari la artikolon por Internacia Pedagogia Revuo.
La riĉa partopreno de la kunveno ĝojigis kaj donis esperon por estonteco. Same evidentiĝis, ke ILEI-kunvenoj havus gravan sencon enkadre de kiu-ajn Esperanto-aranĝo, do estos tasko de ILEI-gvidantoj, ke ili vaste havu sian firman lokon en ties programoj.
Magdaléna Feifičová (Fejfi)

Produktiĝis jam pli ol 10 mil ekzempleroj de Poŝamiko Al la listo Herzberg dum la Eŭropa Tago de Lingvoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.