Novaĵoj

Pasis 11 jaroj ekde la lanĉo - sed kiel plu?

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-15 01:46:37

Antaŭ 11 jaroj, la 15an de decembro 2001 ni lanĉis nian paĝaron. 

La unuajn du versiojn kaj dekomence ĝis nun la redaktadon financas ESF. La nunan, trian version ni konstruis kun la financa helpo de la membraro.

La paĝaro nun, meze de decembro havas 2760 membrojn. Ĝiaj pli ol 1000 senpagaj materialoj, ekzercoj, afiŝoj, testoj kaj artikoloj multe helpas la instruantojn dise en la mondo. 

Ni fariĝis grava portalo. Krom la disponigo de materialoj ni organizas la KER-ekzamenojn, okazigas retan instruistan trejnadon kaj disponigas plurajn retajn studformojn en la sekcio Liberaj Studoj ĉe la KLERIGEJO. La kolegoj povas trovi informojn pri libroj kaj lerniloj en nia Katalogo, trovi amikojn en la Koresponda Servo, kontaktiĝi kun kolegoj helpe de la Kurso-listo kaj en la tujmesaĝila surfaco. En la forumo estas dekoj da fadenoj kun centoj da diskutlinioj. En aparta sekcio ni kolektas informojn pri Esperanto-temaj diplomlaboraĵoj, en la Panteono estas prezentitaj pli ol cent eminentaj Esperanto-instruistoj. Pliaj centoj da artikoloj kaj sondosieroj raportas pri metodikaj kaj lingvistikaj temoj. Pere de la novaĵoj oni ekhavas informojn pri eduk- kaj instruprojektoj kaj programoj. Kaj estas ankoraŭ multaj aliaj valoraĵoj en tiu ĉi paĝaro.

La retejo estas gvidata kaj la tiea laboro farata kaj redaktata de unu persono, mi mem, kiun porokaze helpas aliaj kolegoj, ĉefe familianoj kaj amikoj, per kontribuaĵoj, provlegado aŭ tajpado.

Sed ... Centoj, eble milo da personoj, vizitas nin regule, uzas la servojn de la paĝaro, sed lasas spurojn nenie. Multaj eĉ ensaluti ne pretas, kio vere malfaciligas al ni vidi la efikon de nia laboro. Manke de komunikado mi nur esperi povas, ke ankaŭ tiuj membroj kontentas. Kelkaj aliaj dankas min pro la laboro kaj gratulis kelkajn kolegojn pro iliaj kontribuaĵoj. Ĉi-jare nur 12 personoj helpis finance por ke mi sukcesu realigi kelkajn el la planoj, evoluigi la paĝaron konstruigante novajn servojn. 

Estus bone scii, kiom da fojoj mi sukcesis helpi, disponigi materialojn, kiam oni bezonis informojn, helpon por  kursoj kaj programoj. Kiuj estas la materialoj kiujn oni ŝatis, kiumaniere ni povus eĉ pli helpi? 

Sojle de la naskiĝdatreveno kaj antaŭ gravaj decidoj pri la estonteco de la paĝaro mi, Katalin, la redaktoro, simple ŝatus scii vian opinion, scii kiugrade vi bezonas la servojn kaj vidi ĉu eblos daŭrigi la laboron aŭ ne.

Ĉi-jare ni ne havos torton, ne vendas tortopecojn kaj ne organizas feston. Mi mem kaj deko da regulaj kontribuantoj de la paĝaro simple atendas kaj esperas, ke vi esprimos vian valorigon de nia laboro en la speciala loko de la FORUMO kaj trovos manieron festi nin. Ni dankemas pro ajnaj gesto kaj formo de subteno. 

Amike, Katalin Kovats, redaktoro 

Feliĉan novan jaron Al la listo Novaj premiitoj de la jaro 2012 en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.