Novaĵoj

Novaj premiitoj de la jaro 2012 en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-14 23:46:13

Ni kun ĝojo informas vin pri tio ke ni ĵus vidigis 13 novajn prezentojn en la Panteono. Ankaŭ ĉi-jare okaze de la Zamehof-tago kaj de la datreveno de la lanĉo de edukado.net ni premias kelkajn eminentajn Esperanto-instruistojn, kies vivresumon ni petis rekte de ili por tiu okazo.
Ni gratulas al niaj kolegoj, dankas ilin pro la faritaj heroaj laboroj kaj deziras al ili bonan sanon kaj multe da feliĉo.

La ĉi-jaraj premiitoj estas la sekvaj:

Mariana Gencheva el Bulgario
Mireille Grosjean el Svislando
Ivanka Kirĉeva Stoyanova el Bulgario
Jungkee Lee el Sud-Koreio
Monika Molnar el (Hungario) Svislando
Xuan Thu Nguyen el Vjetnamio
Gilbert Niyukuri el Burundo
Raita Pyhälä el Finnlando
Svetlana Smetanina el Rusujo
Trevor Steele el Aŭtralio
Spomenka Štimec el Kroatio
Franciska Toubale el Aŭtralio
John Wells el Britio

Kompreneble estas multaj aliaj pedagogoj, kiujn ni ŝatus premii. Pluraj ricevis inviton, sed bedaŭrinde ne respondis aŭ ne akceptis la honorigon.
Ni ĉiuokaze daŭrigas la tradiciojn kaj bonvenigas proponojn pri la sekvajaraj premiotoj, bv lasi mesaĝon en la FORUMO.

Ni invitas vin legi la vivresumojn de la premiitaj kolegoj kaj lasi al ili mesaĝon ĉe la koncernaj paĝoj por ĝojigi ilin kaj fari la eventon festo.

DANKON! DANKON! DANKON!

Rimarko pri la foto: la portretoj kune estis foteblaj nur antaŭ la publikigo, tial vi vidas ke la nomoj estas trastrekitaj, ili tiam estis ankoraŭ ne-aktivaj por la retejo. Nun ĉiu iris al sia loko, kaj la ĉi-jaraj premiitoj ne plu estas kune. La subbilda listo gvidas vin al la unuopaj personoj. 

Pasis 11 jaroj ekde la lanĉo - sed kiel plu? Al la listo KER-sesio en MOSKVO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.