Novaĵoj
Dudek du novaj eminentuloj en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-14 18:41:42
Kiel kutime ankaŭ ĉi-jare ni premie prezentas al vi honorplenajn esperantistojn, kiuj multon faris por la instruado kaj disvastigo de Esperanto. Ni premias lingvoinstruistojn, lingvopolitikajn aktivulojn, organizantojn de kursoj, stabanojn de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan kaj aliajn elstarajn agantojn por nia kara lingvo, Esperanto. La 21 novaj panteonanoj mem verkis pri si prezentojn, kelkfoje tro modeste, kelkfoje babileme, ĉiu laŭ siaj stilo kaj prefero. Legantoj de la vivresumoj povos malkovri imitendajn agadojn, ĝis nun nesciitajn aŭ delonge forgesitajn aferojn, kaj certe povos kapklini antaŭ tiuj eminentuloj. La Panteono ne nur honoras siajn membrojn, sed ankaŭ donas okazon kaj eblon omaĝi, danki, memori pri ili. La liston de la personoj vi trovas ĉi-sube kaj povos atingi la prezentojn klakante aparte al la dezirataj nomoj kaj vi povas postlasi komenton, pri kiu la koncernuloj, se estas membroj de edukado.net, tuj ricevas mesaĝon.
La redaktoro de edukado.net Katalin Kovats kaj la kunredaktoro de la prezentoj Robert Bogenschneider kore gratulas al ĉiu nova panteonano kaj deziras al ili feliĉon, bonan sanon kaj pluan sukcesoplenan agadon por Esperanto.
Jen la premiitoj:
- Eduardo Vivancos el Hispanio/Katalunio
- Aristotophio Andrade Alves Filho el Brazilo
- Jennifer Bishop el Britio
- Alan Bishop el Britio
- Jean-Pierre Boulet el Francio
- Maria Butan el Rumanio
- Thomas Chmielik el Pollando
- Ivan Colling el Brazilo
- Enrique Ellenberg el Argentino
- Jasuo Hori el Japanio
- Anne Jausions el Francio
- Jorgos el Francio
- Lidia Ligeza el Pollando
- Aleksandro Melnikov el Rusio
- Lee Miller el Usono
- Elena Nadikova el Rusio
- Claude Nourmont el Francio
- Velimir Piskorec el Kroatio
- Kerstin Rohdin el Svedio
- Silvia Rottenberg el Argentino
- Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
- Kristin Tytgat el Belgio
← Leciono por diplomatoj dum la Zamenhof-festo | Al la listo | Puzlo-donacoj en la Zamenhofa jaro → |