Novaĵoj
65 KER-sukcesintoj el 6 mondopartoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-09-05 19:06:36
KER-ekzamenoj en 2026: 64 ekzameniĝintoj kaj tutmonda atingo
La KER-ekzamenoj en 2026 montris kaj internacian amplekson kaj kreskantan flekseblecon de la ekzamensistemo. Inter junio kaj aŭgusto okazis sep ekzamenaj sesioj , ĉeestaj kaj retaj, kun 91 aliĝoj . Post 18 nuligoj efektiviĝis 73 ekzamenokazoj , plenumitaj de 64 diversaj ekzameniĝintoj el 19 landoj .
La ekzamenoj okazis je la niveloj B1, B2 kaj C1. Laŭ ekzamenokazoj, 29 estis je B1, 22 je B2 kaj 22 je...
Forpasis Przemysław WIERZBOWSKI
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-07-02 00:45:03
En la unua tago de julio 2026 disiris en la mondon tra la amaskomunikiloj la ŝoka informo pri la forpaso de juna kaj tre aktiva pola esperantisto Przemysław WIERZBOWSKI.
Pŝemek estis inter aliaj tradukisto, instruisto de Esperanto, prezidanto kaj multflanka aktivulo de la Bjalistoka Esperanto-Societo. Li plurkampe kunlaboris ankaŭ kun edukado.net.
Bonvolu legi pri li kaj lia agado en la Panteono kaj lasi tie viajn memoraĵojn.
Kondolencojn al la edzino Alina...
Faktoj kaj pensoj pri nia Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-02-13 14:06:02
La Panteono de edukado.net estas kolekto de vivprezentoj de meritplenaj Esperanto-instruistoj kaj elstaraj agantoj por la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. Komence de 2026 estas en la kolekto entute 344 prezentitaj kolegoj, el inter ili 163 vivantoj.
La forpasintaj instruistoj (nun 181) eniras la Panteonon kiam ajn en la jaro, kiam ni trovas informojn pri ili aŭ kiam ili forlasas nian mondon.
En 2025 ni perdis multajn karajn kolegojn, el kiuj preskaŭ ĉiuj, bonŝance vive, jam eniris la Panteonon, do, iliaj propraj tekstoj donis bonajn bazojn por nekrologoj kaj memorartikoloj. La prezentoj...
KER-kalendaro por 2026
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-01-22 22:04:53
Ekzamenoj-datoj en 2026 laŭ la niveloj
Klaku al la granda tabelo por iri al la aliĝebloj
* Paperajn ekzamenojn la 11an de julio eblas organizi dum diversaj aranĝoj, en diversaj urboj, kluboj.
Certe okazos sesio en Rigo (Latvio) fine de BET kaj Greziljono (FR).
Estos sesio ankaŭ dum la ILEI-kongreso en Ĉinio !
...
Raporto pri Ekparolu! en la jaro 2025
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-01-20 19:35:36
La suba raporto prezentas superrigardon pri la agado de Ekparolu! dum la jaro 2025, kun statistikaj datumoj kaj ĉefaj atingoj.
En la programo estas registritaj 449 genevoj kaj trejnitaj 110 geonkloj, el kiuj, kompreneble, ne ĉiuj estis aktivaj en la pasinta jaro. Dum la jaro ni okazigis entute 473 sesiojn, kaj jarfine ni atingis la 5500an sesion.
Laboris en 2025 "nur" 37...


