Novaĵoj
Spekteblas la prelego pri edukado.net
Kategorio: Edukado; Dato: 2025-04-03 22:59:50
Kiel ni jam anoncis nia redaktoro Katalin Kovats prelegis pri la retejo kaj ĝiaj 24-jaroj.
La prelego estis organizita en la aranĝo de ESF , la ĉefsponsoro de edukado.net. Ĝi okazis la 29an de marto, en zoom kaj partoprenis ĝin ĉ. sesdek personoj: la tuta estraro de la Fondaĵo , pluraj personoj flanke de ESF kaj membroj de nia retejo, inklude kelkajn genevojn kaj geonklojn.
La prezento estis...
Katalin prelegos pri edukado.net
Kategorio: Edukado; Dato: 2025-03-17 23:10:18
Ni invitas vin al publika zoom-evento, kadre de kiu Katalin Kováts havos okazon retrorigardi al la pasintaj 24 jaroj de edukado.net, prezenti la historion de la porinstruista retejo, ties funkciadon, gravajn partojn kaj atingaĵojn, kiel ekzemple la kolekto de ekzercoj, kursoj kaj lerniloj, la ludo RISKO kaj la programo Ekparolu!.
La redaktoro de nia retejo malkaŝos kelkajn ĝis nun neniam publikigitajn okazaĵojn, kaj parolos ankaŭ pri novaj defioj kaj planoj.
La programon organizas Esperantic Studies Foundation (ESF), la grandega...
KER-ekzamenoj: datoj, informoj, aliĝiloj
Kategorio: Edukado; Dato: 2025-02-06 00:39:04
La detalojn bonvolu serĉi en la informpaĝo, klakante al la suba bildo.
Forpasis Renato Corsetti
Kategorio: Edukado; Dato: 2025-02-01 21:33:16
Mi sciigas al vi la malĝojigan novaĵon, la forpason de Renato Corsetti, konata esperantisto, en diversaj periodoj gvidanto de gravaj Esperanto-organizaĵoj, inter aliaj prezidanto de UEA, sekretario de la Akademio de Esperanto.
Renato estis ankaŭ estrarano de la Fondaĵo Edukado.net kaj membro de la KER-ekzamena centro de UEA, tiel en pluraj agadkampoj rekta kunlaboranto de mi mem.
Li estis ŝatata itala esperantisto, en la lastaj dek jaroj vivanta en Britio, kie li kaj lia edzino Anna Lowenstein aktive partoprenis la vivon de...
Dek du novaj premiitoj en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-12-12 18:34:31
Okaze de la 23a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net kaj honore al la Zamenhof-tago - kiel tradicie -
ni denove premias elstarajn personojn, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo.
En tiu ĉi jaro ni prezentas al vi dek du kolegojn el diversaj mondopartoj, de diversaj agadkampoj.
...


