Novaĵoj
Poznano: Dek novaj trejnitoj pri instruado
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-09-24 13:00:44
Kiel vi jam povis legi en Poznano ĉi-septembre okazis la lastaj ekzamenoj, kaj per tio finiĝis la 26-jara universitatnivela instruado de interlingvistiko.
La nuna fino de la studoj signifas finon ankaŭ de la universitatnivela trejnado de Esperanto-instruistoj. La studentoj de IS en la tria jaro ĉiam povis elekti studfakon, pri kiu ili specialiĝis. Inter tiuj elektebloj estis ankaŭ metodologio, kies programon ni plilarĝigis aldonante eblon al movadaj interesiĝantoj, kiuj aliĝis al la programo por ties lasta jaro kaj ricevis ne universitatan diplomon, sed atestilon pri la unujara multflanka studado.
...
Pri la servilŝanĝo ĉe edukado.net
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-09-05 08:34:10
Saluton al vi ĉiuj,
Mallonge mi ŝatus raporti al vi, ke edukado.net trairis rekonstruajn laborojn, el kiuj la plej grava estis la transiro al nova servilo , kiun nia programisto Jevgenij Gaus realigis inter februaro kaj majo, kaj kiun finance ebligis al ni ESF . Dankon al ili!
Tiu laborfazo montriĝis tre komplika, ĉar estis granda diferenco inter la malnova kaj la nova serviloj, tial necesis...
Informoj pri la novembraj C2-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-09-03 22:23:39
En 2024 ankoraŭ ne estis eblo trapasi la plej altan nivelon de la KER-ekzamenoj, pri kiu havas jam atestilon 43 personoj (el la 2804 KER-sukcesintoj de ĉiuj niveloj).
Estus bone duobligi ilian nombron! Jen la sekva bona okazo je tio.
La C2-nivelaj retaj ekzamenoj okazos la 23an kaj 24an de novembro.
La individuajn parolajn partojn ni organizos por la proksimaj datoj de tiu semajnfino laŭ individua interkonsento.
La ekzameno povos okazi nur se aliĝos...
Raporto pri la retaj KER-ekzamenoj de 2024
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-06-25 21:01:34
Inter la 1a kaj la 22a de junio la KER-Ekzamena Centro de UEA organizis retajn ekzamenojn je la niveloj B1, B2 kaj C1.
Al la ekzamenoj aliĝis 69 personoj el 19 landoj, ekzameniĝis 56 kandidatoj kaj sukcesis 53.
La detalojn vi povas legi en la suba tabelo. La parolajn intervjuojn trairis 44 personoj. Tiujn sesiojn ni okazigis por kelkaj kandidatoj en aprilo, en Greziljono en ĉeesta formo, la aliaj kandidatoj trapasis ankaŭ tiun parton rete, pere de zoom.
La aŭskultkomprenaj ekzamenoj okazis...
Nia ekzamenretejo estas ALTE-taksita
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-05-05 19:06:29
Kiel sciate la UEA-KER-ekzamenoj de 2022 povas okazi jam rete kaj tutmonde. Tiu atingaĵo kaj la funkciigo de la C2-nivelo vere altiris la atenton de la fakuloj, nome la fakulojn de ALTE ( Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo ), kie UEA estas aligita membro kaj kies aranĝojn aktive partoprenas niaj reprezentantoj.
En aprilo 2024 dum la 60a ALTE-konferenco en Bad Homburg (Germanio) ni havis la honorigan okazon prezenti la KER-ekzamensistemon, kun aparta fokuso pri la retaj ekzamenoj , kaj la...