Novaĵoj

Okazis ankaŭ RISKO-ludo dum la 27a Eŭropa Rendevuo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-16 19:09:49

La 14an kaj 15an de novembro ankaŭ edukado.net kontribuis al la programoj de la 27a Eŭropa Rendevuo, semajnfina renkontiĝo en Stella Plage, en la norda parto de Francio. La jam tradician programon partoprenis 67 personoj ĉefe el Francio, sed ankaŭ el Belgio, Britio kaj Nederlando. La komencon de la kunveno ombrigis la atencoj en Parizo, pri kiuj la novaĵoj atingis plurajn el la partoprenantoj survoje aŭ jam surloke, kelkaj eĉ devis rezigni pri sia vojaĝo, timante traveturi Parizon. La kunvenintoj per minuta silento esprimis siajn kondolencojn.  La kernon de la programo donis 4...

Legi pli...

RITE-trejnado kaj foruma fadeno pri DUOLINGO

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-08 16:56:37

Kadre de la reta porinstruista trejnado ĉe edukado.net (RITE), la 8an de novembro okazis skajpa seminario pri Duolingo. La eventon partoprenis 9 personoj el 8 landoj. La gasto estis Chuck Smith, usonano, loĝanta nun en Germanio, la ĉefmotoro de la furora kaj nekredeble sukcesa reta Esperanto-kurso Duolingo. La kunvenon kunvokis kaj gvidis Katalin Kovats, el Nederlando, partoprenis ritestudentoj el Argentino, Aŭstralio, Francio, Germanio, Hispanio, Senegalo, Svislando kaj Vjetnamio. Post la sinprezentoj de la ĉeestantoj kaj mallongaj raportoj pri siaj spertoj pri Duolingo, Chuck Smith navigante sur la diversaj paĝaroj vidigis al...

Legi pli...

RISKO: denove Melnikov

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-01 16:41:01

  En la oktobra ludo de RISKO denove gajnis Valentin Melnikov el Moskvo. Ĉar li rajtis ricevi premion en la pasinta monato, lia nuna premio transiras al samlandano, Jurij Karcev ( yuka_uln ), la plej bona, ĝis nun ne premiita, ludanto. La elektitan donacon Jurij ankoraŭ ne komunikis al la redaktejo. Korajn gratulojn al ili ambaŭ. La ludon en oktobro partoprenis 130 personoj, estis nur 3 novaj...

Legi pli...

Nova raporto pri la registritaj kursoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-26 11:39:01

                    Komence de oktobro ni publikigis anoncon por peti vin registri la kursojn, kiujn vi gvidas. Samtempe ni fermis la sekcion de INSTRUMATERIALOJ kaj la aliron ebligis nur al la kolegoj, kiuj gvidas registritan kurson, estas kontribuantoj de la sekcio aŭ subtenis finance la paĝaron.  ...

Legi pli...

Sukcese finiĝis nia dujara Grundtvig-projekto

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-15 16:44:05

        En la pasintaj du jaroj kvar Esperanto-organizaĵoj partoprenis la Grundtvig-projekton "Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili?”.  La kunlaborantoj estis  • Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz),  • Fondaĵo Edukado.net (Hago, Nederlando) • Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj  • Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto). La ĉefa celo...

Legi pli...

1 ... 42 43 44 45 46 47 48 49 ... 101

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.