Novaĵoj
GUTO: lanĉita la Trilanda Comenius-projekto
Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-02 08:17:12
      
	  Post kelkaj antaŭaj preparpaŝoj kaj organizaj kunsidoj la kunordiganto de la eŭropa Comenius-projekto, la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio en Herzberg am Harz en kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg oficiale anoncas la starton de la projekto, kiu daŭros inter 2012-2014. GUTO estas mallongigo el la originala anglalingva titolo: A Guided Tour from the Local Castle to the European House (Ĉiĉeronata vizito de la loka kastelo al la Eŭropa Domo). La projekto celas kunlaborigi lernejanojn en Győr (Hungario), Mazara del Vallo (Itaio) kaj Herzberg (Germanio), ke ili estu kapablaj rakonti unu al la aliaj pri loka historio, geografio, popolkutimoj, tradicioj,...    
    
    
        
    Lernu malkaŝas eron de la nova kursrakonto
Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-01 07:42:34
      
	    Lernu.net, kun komunumo de preskaŭ 130 000 registritaj uzantoj, estas la plej granda projekto kiun subtenas ESF. Miloj da personoj studis Esperanton per la senpagaj kursoj kaj lerniloj de Lernu. Nun, ESF financas kompletan modernigon kaj relanĉon de la paĝaro, por pretigi ĝin por uzo kun novaj teknologioj, kaj por plibonigi kaj ĝisdatigi la enhavon.  
	  La nova lernu.net lanĉiĝos en frua 2013 kun tute rekonstruita paĝaro, nova ampleksa kurso, nova biblioteko, kaj novaj forumoj. La nova kurso por komencantoj kreiĝas laŭ nivelo A1/A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por instruado de lingvoj....    
    
    
        
    Kiom internacia estas via vorto?
Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-31 16:05:37
      
	    
  
	   
  
	   
  
	   
  
	La plej fama, sed ofte misuzata regulo de la Esperanta Gramatiko estas la 15a.  
	Progresintoj kaj instruantoj de E. povas disputadi pri tio, ĉu laŭ tiu regulo iu vorto estas "internacia", t.e. ĉu la plimulto de la lingvoj prenis ĝin el sama fonto. Kiuj lingvoj, ĉu nur konsideri la t.n. fontolingvojn, la eŭropajn lingvojn, ĉiujn 'civilizitajn' lingvojn en la mondo? Laŭ ĉies prefero oni povas havi la plej malsamajn rezultojn. Por helpi al vi trovi la ĝustan respondon laŭ...    
    
    
        
    Universitato de Amsterdamo serĉas profesoron pri interlingvistiko kaj Eo
Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-29 08:54:59
      
	   
  
	  La dekano de la la Universitato de Amsterdamo ĵus sendis la (maturan) malnetan tekston de la varbanonco por speciala profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto al la tri kuratoroj de la katedro por ilia aprobo aŭ eventualaj korektoj. Estas antaŭvideble, ke la definitiva teksto tre baldaŭ aperos en la reto kaj gazetaro. Pri la detaloj vidu la aneksitan   PDF-dokumenton  , sur kies paĝoj 2 kaj 3 de tiu ĉi Wim Jansen publikigas sian esperantigon de la malneta teksto. La traduko estas informcela kaj havas nenian juran valoron; ĝi ne estas uzebla en viaj eventualaj kontaktoj...    
    
    
        
    Trilanda konferenco de instruistoj en la ĉeĥa Břeclav
Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-05 21:33:58
      
	En la tagoj de la 27-a ĝis la 30-a de septembro 2012 okazis en la ĉeĥa ĉelima vin-urbeto Břeclav la trilanda konferenco sub la devizo Esperanto kiel vojo al ekkono de niaj najbaroj. Partoprenis ĝin krom aŭstroj, ĉeĥoj kaj slovakoj ankaŭ poloj, braziloj, germanoj kaj hungaroj, entute 98 esperantistoj. La solenan inaŭguron partoprenis ankaŭ la urbestro, kiu salutis la ĉeestantojn kaj prezentis al ili la gasturbon, kiu bonvenigis la konferencanojn ankaŭ per esperantlinga salutvorto sur la urbaj retpaĝoj. Antaŭ la vespera programo estis tralegitaj la salutvortoj de UEA- kaj ILEI- prezidantoj.  
	Stefan MacGill, la ILEI-prezidanto, pere de...    
    
    
    

