Novaĵoj

Esploro pri stilo kaj esprimoj en Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2021-07-24 17:37:03

Esplorista grupo, gvidata de Mireille Grosjean, lanĉis enketon cele al esploro de la stilo kaj esprimoj en Esperanto en priskribo de iu realaĵo. La esploristoj deziras vidi, kiom grandaj estas la diferencoj en la priskriboj, kiom influas la stilon la origino de la priskribinto. Ni petas vin vidi la tri, sube publikigitajn, ilustraĵojn kaj elekti unu el la tri bildoj. Bonvolu priskribi tion, kio okazas sur la bildo. Uzu  maksimume cent vortojn. Vian tekston kun familia nomo, persona nomo kaj loĝlando (aŭ/kaj regiono) sendu ĝin al...

Legi pli...

Forpasis Andrzej Pettyn

Kategorio: Movado; Dato: 2021-04-24 13:07:07

   Kun granda malĝojo ni informas la membrojn de edukado.net ke la 23an de aprilo 2021 en la pola urbo Milanówek, post longa malsano forpasis konata esperantisto, plurjardeka kunlaborinto de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio kaj aŭtoro de plurdekoj da Esperanto-lerniloj  Andrzej Pettyn (1938-2021)  .  Prezenton de lia vivo vi povas legi en nia Panteono kie ni bonvenigas ankaŭ viajn memoraĵojn pri li.  Sincerajn kondolencojn al la edzino Hanna, familianoj,...

Legi pli...

Partoprenu la UNESKO-enketon pri edukado

Kategorio: Movado; Dato: 2021-04-12 22:19:30

                  UNESKO UNUAFOJE FARAS ENKETON PER ESPERANTO - UEA ALVOKAS ĈIUJN ESPERANTISTOJN PARTOPRENI La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan...

Legi pli...

Nova studgrupo pri Interlingvistiko startos en septembro

Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-31 19:42:59

http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/index.html             La Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto, sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Vera Barandovska-Frank, Tomasz Chmielik, Nicolau Dols, István...

Legi pli...

Elŝuteblaj interlingvistikaj libroj el Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-17 19:31:43

Ni ĝoje anoncas, ke aperis du libroj el la elektitaj kaj prilaboritaj materialoj de la 5a Interlingvistika Simpozio en la nova eldonserio ”Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de AMU (Poznano, PL): 1. The Role of Languages in Intercultural Communication / Rolo de lingvoj en interkultura komunikado / Rola języków w komunikacji międzykulturowej (2020) 2. The Intercultural Role of Esperanto / Interkultura rolo de Esperanto /...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.