Novaĵoj

Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj - retaj sesioj

Kategorio: Movado; Dato: 2023-05-21 16:58:54

Novaĵoj el Poznano pri la Interlingvistikaj Studoj 

La tri sesioj de la kvara semestro (en februaro, marto kaj majo) de la postdiplomaj interlingvistikaj studoj okazis plene rete, kio ebligis inviton de gastprelegantoj. La kurson pri movadhistorio gvidis ĉi-foje Ziko van Dijk (el Nederlando), li koncentriĝis ĉefe pri la rolo de UEA. La partoprenantoj havis la eblon konatiĝi kun Ulrich Lins kaj lia 50-jara “Danĝera lingvo”, krome eblis spekti la antaŭan kurson de Aleksander Korĵenkov.

La tri aliajn kursojn gvidis Ilona Koutny, temis pri leksikologio de Esperanto, al kiu kontribuis Sabine Fiedler (Lepsika Universitato, Germanio) per prezento de frazeologio surbaze de sia longjara esploro; Philippe Planchon (Universitato en Tours, Francio) per etimologio kaj Christopher Gledhill (Pariz-urba Universitato, Francio) pri prepozicioj.

La studobjekto Aplikata lingvistiko entenis multajn interesajn terenojn, kiel psikologia kaj sociologia aliroj al Esperanto, leksikografio kaj terminologio, lingvopolitiko. Al la konciza prezento de diversaj temoj kontribuis Klaus Schubert (Universitato en Hildesheim, Germanio), iama ĉeflingvisto de la maŝintraduka projekto DLT per ties prezento kaj per karakterizado de la faka lingvo. Christoph Goro Kimura (Universitato Sophia en Tokio, Japanio) analizis Esperanton el azia vidpunkto. En sia dua kontribuo li prezentis  lingvosociologian aliron al Esperanto.

La studenta grupo estas daŭre multnacia (el 11 landoj) kun partopreno de azianoj, kvankam malpli ol en la komenco en 2021, ja la studoj estas postulemaj. Kelkajn prelegojn de la sesio partoprenis ankaŭ la nunaj ĉinaj studentoj de la surlokaj magistraj studoj pri interlingvistiko. La sesioj okazis pere de la programo Zoom (financata de ESF), kies teknika gvidanto estis Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net. Pri la sesioj pretiĝis filmregistraĵoj, kiujn la studoj arkivas en la reto kaj disponigas al la studentoj por respektado. 

Vi povas spekti mallongan prezentofilmon pri la studoj, per kiuj la nunaj studentoj invitas vin aliĝi al la sekvaj magistraj studoj. 

Raportis: Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Ne nur studi eblas rete, sed ankaŭ festi, ŝerci - momento en la februara sesio.  Foto pri la maja sesio, kiam ankaŭ la gastoj sekvis la prelegojn unu de la aliaj. 


 

Komenciĝis la retaj KER-ekzamenoj Al la listo Du-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko en Poznano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.