Novaĵoj

Risko-raporto pri januaro 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-01-31 23:35:58

Ĵus finiĝis la unua RISKO-monato de 2015. La ĉi-monatan ludon gajnis  Valentin Melnikov   el Moskvo, Rusio, sed ĉar Valentin ene de la pasintaj 12 monatoj ricevis jam donacon, lia premio transiras al  neghero ( Anne Jausions ) , la sekva, neniam premiita plej bona ludinto de la monato. Anne elektis la la kurson de la Klerigejo, pri Vjetnamio  kaj ni esperas, ke ŝi ĝuos ĝin.  En januaro ni rompis neniun...

Legi pli...

Aperis la KER-raporto pri la jaro 2014

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-01-12 13:40:33

Ni informas vin ke ĵus ni aperigis la KER-raporton pri la jaro 2014. En ĝi legeblas la plej gravaj eventoj de la jaro, statistikaĵoj pri la partopreno, ranglisto de la diversaj landoj, raporto pri la sukcesaj kaj nesukcesaj ekzamenoj. En la dokumento vi trovas ligojn al la listo de kandidatoj kun denova peto aprobi la aperigon de la datumoj en la fierlisto. Aliaj ligoj helpos vin atingi la plej gravajn partojn de la ekzamen-paĝoj. Jam videblas...

Legi pli...

Fine de la dua RISKO-jaro

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-31 19:34:50

Kun granda ĝojo mi informas vin ke ni alvenis al la fino de la dua ludjaro de RISKO.  En decembro, inter 160, rekorda nombro de ludantoj, en streĉa lukto kontraŭ  Nicole Else    venkis Valentin Melnikov   el Moskvo, Rusio. Ilia konkurado daŭris ne nur en tiu ĉi monato, sed fakte en la tuta jaro de 2014. Ambaŭ kune kun la hungara Ivan Bujdoso ludis en ĉiu tago de la...

Legi pli...

Novjaraj bondeziroj kaj speciala danko

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-31 01:39:46

Al ĉiuj 3800 membroj de edukado.net mi deziras tre belan kaj sukcesplenan novan jaron, plenan je bonaj novaĵoj kaj atingaĵoj. Mi aparte salutas miajn proksimajn kunlaborantojn:  Sylvain Lelarge, Mogens Rude Andersen kaj Leandro T. Abrahão, kiuj multe helpis en la pasinta jaro. Korajn dankon kaj bondezirojn al niaj ĉi-jaraj subtenantoj kaj precipe al tiuj 32 personoj, kiuj reage al nia kampanjo aĉetis pecon de la ...

Legi pli...

Ni kore gratulas Mirejon, la esperantiston de la jaro 2014

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-15 09:06:47

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010),...

Legi pli...

1 ... 50 51 52 53 54 55 56 57 ... 101

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.