Novaĵoj

Komenciĝis la C2-retaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-11-20 15:37:31

La 19an de novembro la kunlaborantoj de KER-Ekzamena Centro de UEA ( KER-EC ) kune kun la Ekzamena Laborgrupo de la Akademio de Esperanto, en la organizado de edukado.net komencis la parolan ekzamenadon de la C2-kandidatoj. La C2-ekzamenoj disvolviĝos plejparte rete, (la unuan fojon je tiu nivelo), sed oni povos trapasi la testojn ankaŭ ĉeeste, kadre de la 10a Tutmonda Ekzamentago, kies ĉefa dato estas la 26a de novembro. Al la C2-nivelo aliĝis entute 40 personoj : 10 al la papera versio, trapasebla...

Legi pli...

Zoom-prelego pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-09-30 15:25:46

  Prelego de Katalin Kovats pri la KER-ekzamenoj okazos dimanĉon je la 11a horo (tempo en Amsterdamo) kaj estas libere alirebla tra tiu ĉi zoom-ligilo:    Pasvorto 589043    Venu, se vi jam aliĝis al la ekzamenoj en novembro, aŭ venu, se...

Legi pli...

Novembro: RETA KER-ekzameno je nivelo C2

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-09-04 15:50:33

En 2022 la KER-ekzamena Centro de UEA lanĉis la ekzamensistemon je la plej alta nivelo de la ekzamensistemo, ellaborita laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro. (KER). Pri la ellaborado de la postuloj kaj testotipoj de tiu C2-nivelo aparta teamo de fakuloj laboris dum pli ol unu jaro. Spertaj esperantistoj kaj lingvistoj testis la unuan provserion kaj KER-EC, helpe de speciala KER-laborgrupo de la Akademio de Esperanto, ellaboris somere la unuan veran teston, kiun ni uzis en ĉeesta, papera ekzameno dum UK en Montrealo.  ...

Legi pli...

ORGANIZU ĉe vi sesion dum la Tutmonda Ekzamentago fine de novembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-08-30 17:18:22

Ni sciigas al vi, ke en la lasta semajnfino de novembro la KER-ekzamencentro de UEA denove okazigos Tutmondan Ekzamentagon. La ekzamenoj povos okazi en via urbo, klubo, kondiĉe, ke vi trovos minimume 5 personojn por ajnaj niveloj sume kaj estos disponebla ekzamenloko kaj minimume 2, prefere 3 organizantoj. La detalan priskribon de la bazaj kondiĉoj vi povos legi ĉi tie:   La ekzamenoj povos okazi je ĉiuj KER-niveloj, B1, B2, C1 kaj eĉ je C2. ...

Legi pli...

Raporto post Montrealo

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-08-20 21:19:53

Edukado.net aktive kontribuis al la programoj de la montreala UK. Katalin kaj Sylvain jam antaŭ la kongreso okazigis dutagan intensan preparkurson (AVEK) , kiun partoprenis ok personoj, kun la celo ekzerci sin en la parolado, prepari sin al la ekzamenoj kaj lerni orientiĝi pri la kongreso kaj ties programoj. Ni kun ĝojo rimarkis, ke poste, dum la kongreso, du el la kursanoj plentempe volontulis kiel teknikaj helpantoj. La unua oficiala programo, kie nia retejo, kune kun la programo Ekparolu! kaj la KER-ekzamenoj povis prezentiĝi estis la ...

Legi pli...

1 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 101

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.