Novaĵoj

Ni salutas la 75-jaran Nicola Minnaja

Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-09 00:13:57


Nia redakcio kore salutas okaze de lia 75-a naskiĝdatreveno sinjoron Nicola Minnaja, italan fizikiston, denaskan kaj elstaran esperantiston, kiu estas ne nur membro de nia paĝaro, sed jam plurfoje kaj diversmaniere riĉigis nian materialon, donis helpon persone al la redaktoro.

Por ke vi ekkonu aŭ rememoru pri Nicola kaj lia familio, ni invitas vin revidi la trieran filmon, faritan de Katalin Kováts, en kiu Nicola Minnaja - foliumante la familian gastlibron, arkivon de plurjardeka Esperanto-vivo - rakontas pri sia familio, vivspertoj, denaskismo kaj multaj rememoraĵoj.

La filmetojn vi trovas en nia FILMEJO

En la KLERIGEJO, sekcio LIBERAJ STUDOJ spekteblas prelego de Nicola Minnaja: Ĉu kulturoj estas takseblaj? 

Ni deziras al la festato bonan sanon, multe da energio kaj ĝojo. 

IPR-numeroj elŝuteblas en GAZETEJO.ORG Al la listo Tago de Esperanto-libro en Gdańsk (Pollando)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.