Novaĵoj

Aliĝu al la KER-ekzamenoj, ekde nun ankaŭ en Seulo

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-04-19 20:25:25

La Ekzamena Komisiono de UEA informas vin ke ekde la 19a de aprilo eblas aliĝi al la KER-sesio ankaŭ en Seulo. La ĉefa dumkongresa ekzamentago estos vendredo, la 28a de julio. Tiam, ekde la 12a horo komenciĝos la skribaj ekzamenoj. Paralele kun ili okazos la laboratoriaj sesioj. La individuaj parolaj ekzamenoj okazos dum la tuta semajno, ekde la 23a de julio, dimanĉo, laŭ apartaj aliĝoj kaj rendevuoj. La 24an, lundon posttagmeze estos informprogramo pri la ekzamenoj.

Por ke ni povu organizi la sesion kaj ĉiu interesiĝantoj povu trapasi ekzamenon, ni petas vin aliĝi kiel eble plej frue. La formularon vi trovas sur la paĝo de la aliĝoj.

Kadre de la Tutmonda Ekzamentago (la 10a de junio kaj la 17a de junio) en 20 lokoj de 15 landoj estos KER-sesioj. Tiuj urboj estas: Arrout-Tuluzo (FR), Bogoto (CO), Chaumont (FR), Ĉenduo (CN), Hago (NL), Guangzhou (CN), Kuritibo (BR), La Chaux-de-Fonds (CH), Leipzig (DE), Londono (GB), Malmö (SE), Managvo (NI), Moskvo (RU), Subotica (SR), Maceio (BR), Parizo (FR), San-Francisko (US), Saint-Brieuc (FR), Tokio (JP) kaj Zaragoza (ES). 

Krom tiuj estos du sesioj en Usono, unu dum la Landa Kongreso kaj la alia dum la somera kursaro NASK, ambaŭ en julio en la urbo Raleigh. 

Alia landa kongreso, kie okazos KER-ekzameno estas en Hispanio, en la urbo Teruel.  En Herzberg, en Germanio, eblos trapasi sesion ankaŭ la 2an de julio. 

La situacion de la ĝisnunaj aliĝintoj vi povas vidi en tiu ĉi tabelo. 

Por ĉiuj sesioj la aliĝiloj estas ĉi tie. Tre verŝajnas, ke post tiu riĉa KER-sezono ni  havos 2000 aŭ eĉ pli da sukcesintoj. 

Informojn pri la KER-ekzamenoj vi povas trovi en la ekzamen-paĝo http://edukado.net/ekzamenoj/ker kaj en ties subpaĝoj. En bezono de kompletigaj informoj ne hezitu turni vin al la KER-komisiono ĉe la adreso ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net

Sukcesan ekzameniĝon deziras al vi la komisianoj, Katalin Kováts, Renato Corsetti kaj Zsófia Kóródy 

La ludo RISKO fariĝis 4-jara Al la listo Poznan: 4-a Interlingvistika Simpozio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.