Novaĵoj

Esperanto-tradukisto registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Ĝenovo

Kategorio: Movado; Dato: 2018-08-22 23:36:53

Nia redakcio gratulas al Patrick Morando el Italio, kiu ne nur diligente studis kaj trejniĝis por esti instruisto pri Esperanto, sed ankaŭ sukcese elpaŝis por oficiale registrigi sin kiel kompetentan spertulon pri Esperanto. 

Patrick trapasis sukcese plurajn nivelojn de la KER-ekzamenoj kaj poste sukcese finis la 100-lecionan retan metodikan trejnadon ĉe edukado.net (RITE). Pri liaj studspertoj vi povas legi intervjuon de IPR en nia Dosierujo.

Amasigante ĉiujn siajn atestilojn, dokumentojn, ekzercojn, eseojn, prelegojn kaj raportojn li decidis prezenti sin ĉe la Komerca Ĉambro de Ĝenovo (Italio) por ke tie oni oficiale registru lin kiel tradukiston por la internacia lingvo Esperanto.  

Post kelkaj monatoj de la prezento de la dosiero, antaŭ nelonge Patrick ricevis pozitivan respondon de la Komerca Ĉambro, tio signifas, ke li sukcesis. La instancoj devis okupiĝi pri lia peto kaj trovis lian dosieron taŭga por lia peto. Laŭ Patrick, multe helpis lin, ke pri siaj lingvaj kapabloj, li havis ŝtatan atestilon, nome la KER-diplomojn, eldonitajn de ORIGO en Hungario. 

La ago de Patrick estas laŭdinda kaj sekvenda por ke en pli kaj pli da lokoj, ĉe oficialaj instancoj oni devu trakti Esperanton kaj ekkonscii pri ĝia ekzisto. 

Ni gratulas Patrick kaj deziras al li pliajn sukcesojn en la instruado de Esperanto kaj en liaj aliaj movadaj aktivaĵoj. 

UEA alvokas partopreni en EU-enketo pri multlingveco Al la listo La 15a Universala Kongreso de edukado.net

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.