Novaĵoj

Esperanto-semajno en Leeuwarden

Kategorio: Movado; Dato: 2018-09-04 00:47:28

Leeuwarden estas la ĉefurbo de Frislando, norda provinco de Nederlando. Tiu urbo estas en 2018 la kultura ĉefurbo de Eŭropo. 
Kadre de tio en la urbo okazis plurcent aranĝoj, vizitis ĝin plurdekmil homoj. La programoj disvolviĝis en pluraj lokoj de la urbo, en institucioj jam pli frue ekzistantaj, sed ankaŭ en lokoj konstruitaj por tiu jaro. Unu el tiuj estas MeM, la pavilono de lingvoj, kie ekde marto en ĉiu semajno regis alia lingvo. Tiuj estis kelkfoje grandaj konataj lingvoj, sed ankaŭ malpli konataj lingvoj de foraj landoj aŭ etnoj. "Mem" signifas en la frisa lingvo: patrino / panjo. La MeM-konstruaĵo konsistas el du virinaj figuroj por esprimi la dulingveco de Frislando.
Danke al loka esperantisto, Andries Hovinga, ankaŭ Esperanto ricevis por tuta semajno la pavilonon, kaj Andries kun la helpo de Ineke Emmelkamp kaj deko da aliaj aktivuloj, nederlandaj kaj belgaj, kiel ekzemple Ingvo el Nederlando, Yves Nevelsteen kaj Piet Glorieux, ne nur preparis bone la programojn kaj la propagandilojn de la Esperanto-semajno, sed ankaŭ deĵoris surloke senĉese dum 7 tagoj informante la vizitantojn kaj efektivigante la riĉan kulturajn kaj lingvajn programojn.
En la pavilono, kiu situas en la urbocentro, rande de pitoreska kanalo, oni povis kun kafo kaj manĝaĵoj nutriĝi ankaŭ kulture kaj lingve. 
Al la surpodiaj programoj plurfoje kontribuis Kajto, frisa muzikgrupo, kies membroj kvarope donis grandsukcesan vesperan koncerton. Ankie kaj Nanne plurfoje kantigis la publikon ankaŭ dum la semajno. Gastis ankoraŭ Jonny M, germana rapmuzikisto kaj Radio Esperanto, ĵusmalkovrita muzikgrupo el la apuda provinco, el la urbo Groningen. 
El la pavilono dufoje okazis viva elsendo de la frisa radio, kie ankaŭ esperantistoj estis intervjuataj. 
Dum la semajno estis dekoj da prelegoj, informantaj pri Esperanto, ties utilo, ekz. Marc Konijnenberg rakontis pri siaj lernado de Esperanto, vojaĝoj kaj volontulaj spertoj en Bjalistoko. 
La menciitaj belgaj kolegoj donis mallongajn lingvolecionojn, kaj ankaŭ Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge vizitis la aranĝon kaj dufoje intervenis per lecionetoj. La Esperanto-semajno donis ne nur mirinde bonan okazon je informado pri Esperanto, sed ankaŭ donis eblon por renkontiĝoj, kion nederlandaj kaj belgaj esperantistoj eluzis kun plezuro. Oni multope alvenis por helpi kaj kunesti, ĉeesti koncertojn, prelegojn kaj malkovri la belegan urbon. La programon semajnfine partoprenis dudeko da junaj esperantistoj.

Pluraj el la vizitantoj loĝis ĉe lokaj esperantistoj aŭ sur boato, kiun la organizantoj disponigis en ĉiu semajno por la kunlaborantoj de la koncerna lingva programo.

Nia redakcio kore gratulas al ĉiuj aktivuloj kaj kunorganizantoj pro la bonega aranĝo kaj sindona laboro. 

Vidu pliajn fotojn en nia Fotoalbumo

Renkontiĝo de kulturoj dum la interlingvistika sesio en Poznano Al la listo UEA alvokas partopreni en EU-enketo pri multlingveco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.