Novaĵoj

Profesorino Ilona Koutny ricevis en 2018 la FAME-kulturpremion

Kategorio: Movado; Dato: 2018-10-22 10:43:22

Kun ĝojo mi informas vin, ke la 20an de oktobro 2018, profesorino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan ricevis prestiĝan premion en la germana urbo Aalen.
La FAME-premion oni aljuĝas por distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon. 
La transdono de la kulturpremio de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen okazis kadre de granda kaj solena festo en la urbodomo de Aalen.
En la ĉeesto de ĉ. sepdeko da gastoj, esperantistoj, alvenintaj el diversaj partoj de Germanio kaj kelkaj el aliaj landoj, la premion transdonis al Ilona la urbestro Thilo Rentschler kaj la prezidanto de la FAME-Fondaĵo Andreas Emmerich. La laŭdparoladon faris Peter Zilvar el Herzberg.

La feston ĉeestis, kvazaŭ atestante pri la fruktodona laboro de sinjorino Koutny, pluraj iamaj germanaj studintoj en la interlingvistikaj studoj. 

La inda festo estis impona manifestiĝo de Esperanto, la urbestro en sia parolado kun kontento menciis ke la urbo kun sia pli ol dudekmil era Esperanto-librokolekto en la urba biblioteko kaj pere de la kulturpremio kun ĝojo kontribuas al la idealo de Esperanto. 

Estis interesa faktoro, ke antaŭ du jaroj Katalin Kovats, nia redaktoro, ricevis la saman premion, kaj ŝi estis ankaŭ nun invitita de la urbo por kunfesti, kunesti kun Ilona kaj povis publike gratuli la premiiton en la nomo de edukado.net, ESF, la Esperanto-instruistoj de la tuta mondo, kaj speciale en la nomo de la studentoj kaj kolegoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan. 
Dum la pli ol unuhora programo paroladoj, laŭdadoj kaj dank- kaj gratulvortoj estis kunligitaj per akordeona koncerto de juna talenta muzikisto. La feston sekvis bufeda akcepto, kie dum horo povis konversacii la ĉeestantoj kun Ilona kaj unu kun la aliaj. La vesperon finis bonetosa komuna vespermanĝo en itala restoracio, kie la lokaj esperantistoj regule kunvenas jam de jardekoj. 

Korajn gratulojn al la organizantoj de la festo, al la lokaj esperantistoj, kaj ĉefe al Utho Maier, kiuj kun granda atento prizorgis la gastigadon, montris la urbon kaj, nelastokaze, la faman Esperanto-bibliotekon de Aalen, kie kaj Ilona kaj Katalin povis laŭplaĉe elekti librojn el la duoblaĵoj. Ilona kunportis hejmen stokon por la uzo en la Interlingvistikaj Studoj, dum Katalin trovis plurajn valorajn donacojn por la geonkloj de Ekparolu! kaj la sukcesaj ludantoj de RISKO. 
La sekretario de la Fondaĵo Edukado.net en la nomo de la estraro kaj en la nomo de la membroj kore kaj fiere gratulas al Ilona kaj deziras al ŝi pluan sukcesan agadon.

Fotoj pri la evento videblas en la publika Facebook-albumo, ĉi tie.

Fotojn pri la evento vi povas vidi en nia publika albumo en FB. 

Pli detale legi pri la agado de profesorino Koutny kaj gratuli ŝin eblas en la Panteono

ESF okazigis simpozion pri Esperanto kaj interlingvistiko Al la listo Bonvolu registri viajn kursojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.