Novaĵoj

Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento

Kategorio: Movado; Dato: 2020-03-09 14:23:21

Okaze de la 40-jara ekzisto de MONATO, kaj por memorigi sian forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins, la revuo starigis la Premion Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento. Ĉiujare, kaj tiel longe ke restos mono en la fonduso kreita pro tiu ĉi celo, estos aljuĝata ĉefpremio de 250 eŭroj, dua kaj tria premio de 100 eŭroj kaj sep senpagaj abonoj de MONATO.
La temoj inter kiuj la kandidatoj povas elekti estas:
* La politiko, vivo, turismo aŭ historio de sia propra lando aŭ regiono
* Ekonomio
* Komputado
* Scienco
* Medio kaj ekologio
* Lingvo
Atentu, ke Esperanto-movado ne estas inter la temoj. MONATO estas revuo en Esperanto, ne pri Esperanto. Antaŭ ol ekverki, indas demandi ĉe nova_talento(ĉe)monato.be, ĉu la de vi elektita temo taŭgas por la konkurso. Tie vi povas ricevi ankaŭ ĉiujn pliajn informojn.

La kompleta regularo kaj eta afiŝo troviĝas je https://www.monato.be/nova_talento.php

Anonco de Monato.
 

Konsiloj por la provirusaj paŭzoj Al la listo Akcelilo por multlingveco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.