Novaĵoj

Aliĝu al la virtuala ILEI-konferenco nun

Kategorio: Movado; Dato: 2020-07-07 12:11:47


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI 2020 , VEKI, okazos inter la 25-a kaj la 31-a de julio 2020. 
La konferenca temo estas Interlingvistiko kaj Esperanto en Universitatoj.

La programo antaŭvidas 7 tagojn, kun tri sesioj en ĉiu tago, kaj kun preciza temo por ĉiu tago.

1. Solena malfermo, inaŭguro, prelegoj pri la kongresa temo. Planeda pripenso (anstataŭ iu nacia vespero).
2. Pripensoj pri strukturo. Komitato Festo de Esperanto en la preciza naskiĝtago 26-an de julio.
3. Prelegoj pri lingvoj. Lingva Festivalo. Prizorgas la Tagon Elena Nadikova.
4. Prelegoj pri interlingvistiko kaj Esperanto en universitatoj. Prizorgas la Tagon Ivan Colling.
5. Mastrumado de la Ligo ILEI. IPR, JA. Vivo de ILEI, demandoj kaj respondoj. Gastronomia rondo.
6. Pedagogio Pedagogiaj temoj. Instruspertoj. Prizorgas la Tagon Elisabeth Le Dru.
7. AMO–seminario. Internaciaj agadoj, internaciaj institucioj / Konkludo

La detelan programskizon vi povas elŝuti ĉi tie: 

La partopreno en la konferenco estas 5 eŭroj (se vi aliĝas ĝis la 10a de julio). Poste la kotizo estas 10 eŭroj. 

Ne hezitu, aliĝu nun ĉi tie.  

Duolingo nun ankaŭ por franclingvanoj Al la listo Rekorda monato en Ekparolu!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.