Novaĵoj

Interlingvistikaj Studoj de UAM en nova formo

Kategorio: Movado; Dato: 2021-09-26 20:32:48


La 8-an fojon startis la postdiplomaj interlingvistikaj studoj, kiuj dum 3 jaroj formas profesiajn esperantologojn, interlingvistojn. Tiuj studoj estas ankaŭ la sola universitatnivela trejnado de Esperanto-instruistoj. Ĉi-foje – pro la pandemio – la unua sesio okazis en hibrida formo, inter la 21a kaj 25a de septembro. Ĝis la sekvasemestra unusemajna renkontiĝo okazos ankoraŭ dufoje semajnfinaj retaj instruadoj, kiuj  ebligos la inviton de eksteraj prelegantoj kaj vastan diskutadon pri la traktataj temoj.

    La nuna grupo estas eksterordinara pro sia grandeco kaj multnacieco: 41 personoj el 21 landoj. Dudek studentoj venas el naŭ ekstereŭropaj landoj (Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Indonezio, Irano, Koreio, Kubo, Pakistano, Vjetnamio). Interese kaj honorige estas por la Studoj, ke ankaŭ Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de Ludoviko Zamenhof, partoprenas la studojn.

La multlingva konsisto de la grupo estas elstara bazo por interkulturaj kaj interlingvaj komparoj tra Esperanto, kio jam komenciĝis dum la kursoj pri Esperanta kulturo kaj Fonetiko. La unuan kurson gvidis Ilona Koutny prezentante la vastan gamon de kulturo, de artaĵoj ĝis la ĉiutaga kulturo, de realaĵoj ĝis pensmaniero. La partoprenantoj kune malkovris la kulturan ligitecon de lingvoj surbaze de ekzemploj el siaj lingvoj. Temis ankaŭ pri esperanta radiofonio danke al la konata spertulino de la tereno, Barbara Pietrzak kaj pri esperanta teatro danke al François Lo Jacomo, kiu mem iam aktoris. Jose Antonio Vergara (rete ĉeestanta studento), antaŭa prezidanto de ISAE, parolis mallonge pri scienca agado.
La kurso pri fonetiko, gvidata de Nicolau Dols (profesoro en la Universitato de Balearaj Insuloj), prilumis la mondon de parolsonoj, la manieron, kiel ni parolas, kiuj estas la specifaj trajtoj de Esperanto kaj kiel ilin analizi. Komunikado povas okazi parole, skribe, nuntempe ofte elektronike kaj ankaŭ nelingve. La partoprenantoj el diversaj landoj povis prezenti ekzemplojn de la nelingva komunikado dum la seminario de Ilona Koutny. La unuan periodon de Esperanta literaturo, gravan parton de Esperanta kulturo, analizis la rete preleganta Tomasz Chmielik.
Dum la malfermo de la studoj, vicrektoro Rafał Witkowski salutis la gestudentojn per varmaj vortoj. La dekano de la Novfilologia Fakultato Krzysztof Stroński akceptis prof. Nicolau Dols kaj la gvidantinon de la Studoj, ili interparolis pri la estonteco de la interlingvistikaj studoj. Ankaŭ la direktoro de la Etnolingvistika Instituto alte taksis la 23-jaran progreson de la Studoj.
La okazigo de la hibridforma studsesio disvolviĝis sukcese danke al la teknika realigo de Katalin Kováts. La sistemo, kiun ŝi konstruis kaj manaĝis surloke, ebligis kunigi la ĉeestajn kaj la forajn studentojn. Ambaŭ grupoj povis vidi kaj aŭdi la prelegantojn kaj unu la aliajn, sekvi la bildojn de la prezentaĵoj, ankaŭ starigi demandojn kaj aktive kontribui al la diskutoj. 

Pri la programo pretiĝis filmitaj registraĵoj, kiujn la studentoj – kiuj pro la horzonaj diferencoj ne ĉiam povis realtempe ĉeesti en la klasĉambro – povos spekti en la sekvaj monatoj.

La agrablajn vesperajn kunestojn de la partoprenantoj kronis la tradicia komuna vespero kun kontribuo ankaŭ de la foraj partoprenantoj per filmetoj kaj de la loka kantistino Zuza Kornicka. La kutima miela vespero de Arkones okazis nun dum tiu ĉi vespero.

La disponigo de la studmaterialoj kaj taskoj okazos en la KLERIGEJO de edukado.net, kie troviĝas la reta studspaco por la studentoj.

Pro la altaj studkotizoj (semestre 400 eŭroj egale al ĉiu, sendepende de ties devenlando) kaj pro la altaj vojaĝkostoj, 15 studentoj ne povus partopreni sen la mona subvenciado de ESF. La usona fondaĵo regule helpas la studojn per fiksita sumo, kaj - ĝis 2500 dolaroj - pretas duobligi la donacojn, kiujn oni sendas por subteni la studojn. Pliaj informoj ĉe ESF-AMU Poznanon.

Raportis: Ilona Koutny kaj Katalin Kováts 

Premio Maŭro La Torre Al la listo Esploro pri stilo kaj esprimoj en Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.