Novaĵoj

Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon RETE en junio-julio?

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-03-12 20:58:52

UEA anoncas tri ekzamenperiodojn por la jaro 2022:

• en junio-julio estos eblo rete trapasi ekzamenojn, tio signifas ke ĉiu el sia propra hejmo povos ekzameniĝi,
• en aŭgusto dum la UK kongreso estos paperaj, ĉeestaj ekzamenoj kaj
• fine de novembro en la malnovaj formoj, kadre de la Tutmonda Ekzamentago ni organizos ĉeestajn sesiojn, dise en la mondo.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Por ekscii la intereson de la esperantistaro rilate al la rete trapaseblaj juniaj/julia ekzamenoj la Ekzamena Komisiono de UEA lanĉas enketon. Ni petas ĉiun, kiu interesiĝas pri la ebloj ekzameniĝi rete en tiu periodo, ke ili bonvolu plenigi la enketilon.

Sciu tamen, ke por dehejme ekzameniĝi oni devas disponi pri la necesaj teknikaĵoj.
• posedo de komputilo kun kamerao kaj mikrofono;
• uzo de unu el tiuj programoj: Chrome, Safari, Firefox aŭ Edge; 
• kapablo uzi la programon Zoom;
• posedo de bona retkonekto;
• kaj lertoj por baza uzo de komputilo.

Por testi ĉu via komputilo taŭgos por la ekzamenoj, ni organizos senpagan teknikan provon kaj trejnadon pri teknikaĵoj.
Antaŭ la ekzameno estos ankaŭ laŭnivela seminario pri la enhavo de la ekzameno kaj ekzercigo de la retaj testformoj.

Jen la enketilo, kiun bonvolu plenigi: https://forms.gle/N7eux4sagZvaeXoY9
Detalajn priskribojn kaj specimenojn laŭ la niveloj vi trovas en la ekzamenpaĝo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker

Pri la retaj ekzamenoj vi povas legi ĉion en tiu ĉi parto: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/proctor

Danke, en la nomo de la organizantoj,
Katalin Kováts, KER-komisiono 

Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko Al la listo Forpasis Claude Nourmont

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.